Proverbaro Esperanta (L. Zamenhof, 2a eld.)/234
234. — Konfidu, sed vidu.
Tro da konfido kondukas al perfido.
Amu Antonon, sed gardu vian monon.
Kun urso promenu, sed pafilon prete tenu.
Dubo gardas kontraŭ risko.
Ni amu nin frate, sed ni kalkulu akurate.
Gardu min Dio kontraŭ amikoj, kontraŭ malamikoj mi gardos min mem.