Proverbaro Esperanta (L. Zamenhof, 2a eld.)/262
262. — Ĉiu havas sian guston.
Pri gustoj oni disputi ne devas.
Kiom da homoj, tiom da gustoj.
France saĝa, angle sovaĝa.
Ne bela estas amata, sed amata estas bela.
Belecon taksas ne okulo sed koro.
Eĉ monstron admiras, kiu ame deliras.
Ĉiu abomenaĵo trova sian adoranton.