Proverbaro Esperanta (L. Zamenhof, 2a eld.)/29
29. — Kia sono, tia resono.
Kia demando, tia respondo.
Kiu ĉion senpripense parolas, aŭdos tion, kion li ne volas.
Kiu semas venton, rikoltos fulmotondron.
Kiu regalas per ŝtonoj, tiun oni dankas per bastonoj.
Kia la semo, tia la rikolto.
Kia ago, tia pago.