Proverbaro Esperanta (L. Zamenhof, 2a eld.)/290
290. — Kiu devas, tiu povas.
Neceso ne estas kareso.
Neceseco kontraŭvola estas leĝo malmola.
Ĝemu kaj ploru, sed ĝis fino laboru.
Kriu eĉ raŭke, sed kanti ne ĉesu.
Ne volas kokin'al festeno, sed oni ĝin trenas perforte.
Deziru, ne deziru — ordon' estas, iru!
Murmuregas la urso, sed danci ĝi devas.
Fiŝo ne iras, sed hoko ĝin tiras.