Proverbaro Esperanta (L. Zamenhof, 2a eld.)/299
299. — Propra volo ordonon superas.
Volo kaj sento faras pli ol prudento.
De la volo la ordono pli efikas ol bastono.
Jugo propravola ne estas malmola.
Kion oni volas, tion oni povas.
Volanta kruro ne laciĝas de kuro.
Deziru sincere, vi antingos libere.