Proverbaro Esperanta (L. Zamenhof, 2a eld.)/327
327. — Sen mensoga rekomendo ne iros la vendo.
Por vendisto mensogo estas necesa apogo.
Kun vero severa komercaĵo forvelkos.
Nenia konstruo povas esti sen bruo.
Se vendisto ne mensogas, li aĉetanton ne allogas.