Proverbaro Esperanta (L. Zamenhof, 2a eld.)/406
406. — Laboro kondukas al honoro kaj oro.
Laboro fortigas, ripozo putrigas.
Kiu laboras kaj deziras, tiu akiras, — kiu mem ne penas, nenio al li venas.
Pano buŝon ne serĉas.
Kiu amas la liton, ne akiros profiton.
Kiu volas panon, ne dorlotu la manon.
Rezonado kaj filozofado panon ne donas.