Proverbaro Esperanta (L. Zamenhof, 2a eld.)/501
501. — Ne bedaŭru hieraŭan, ne atendu morgaŭan, ne forlasu hodiaŭan.
Kio pasis, ne revenos.
Kio pasis, nin forlasis.
Se la tempo forblovis, ni jam helpi ne povas ; kio post ni aperos, ni de ĝi ne suferos.
Faru vian aferon, Dio zorgos ceteron.