Proverbaro Esperanta (L. Zamenhof, 2a eld.)/51
51. — Ofta festo — malplena kesto.
Imiti grandsinjoron — perdi baldaŭ la oron.
Ĉe vesto velura suferas stomako.
De rigardo tro alta malsaniĝas okulo.
Vivo sen modero kondukas al mizero.
Vivu stomako laŭ stato de l' sako.
Ne vivu kiel vi volas, vivu kiel vi povas.
Estu ĉapo laŭ la kapo.