Proverbaro Esperanta (L. Zamenhof, 2a eld.)/511
511. — Per paroloj li bruas, tutan urbon detruas.
Granda parol- isto, malgranda faristo.
Kontraŭ muŝoj bravulo, kontraŭ homoj timulo.
En sia dometo li estas atleto.
Sukcesa venkanto de pordoj malfermitaj.
Kuraĝa mieno antaŭ propra kameno.
En sia angulo li eslas bravulo.
Brava batalanto kontraŭ plado bolanta.