Proverbaro Esperanta (L. Zamenhof, 2a eld.)/514
514. — Kaldrono ridas pri poto kaj mem estas kota.
Azen' al azeno riproĉas malsaĝon.
Ridas blindulo pri lamulo.
Ambaŭ floroj de samaj valoroj.
Unu pasero alian valoras.
De sama koloro, de sama valoro.
El sama tero devenas, saman sukon entenas.