Proverbaro Esperanta (L. Zamenhof, 2a eld.)/549

Esperantista Centra LibrejoParis (p. 35)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  548
550  ►

549. — Por sia oro ĉiu estas sinjoro.

Mono mondon regas.

Montru moneron, ĉio fariĝos.

Per mono eĉ silento fariĝas elokvento.

Plena sako ĉiun mastron al vi klinos.

Al tiu ĉio cedas, kiu monon posedas.