Proverbaro Esperanta (L. Zamenhof, 2a eld.)/689
689. — Kia naskinto, tiaj naskitoj.
Ne falas frukto malproksime de l' arbo.
Kien kudrilo iras, tien fadenon ĝi tiras.
Kia patrino, tia filino.
Hundo bonrasa estas bona por ĉaso.
Plej juna katido musojn jam pelas.