Proverbaro Esperanta (L. Zamenhof, 2a eld.)/723
723. — Trafis pugno pugnon.
Trafis falĉilo sur ŝtonon.
Trafis hakilo al ligno malmola.
Hakilo estas tranĉa, sed ne cedas la branĉo.
Ankaŭ diablo tondron suferos.
Renkontiĝis la kato kun sentima rato.
Trovis malbonulo malbonulon pli grandan.