Proverbaro Esperanta (L. Zamenhof, 2a eld.)/783
783. — Propra opinio ne estas leĝo por alia.
Ekzemplo proponas, sed ne ordonas.
Kio al unu donas forton, al alia donas morton.
Komparo ne estas pruvo.
Kion rajtas leono, ne rajtas azeno.
Kio konvenas al sciuro, ne konvenas al vulturo.