Proverbaro Esperanta (L. Zamenhof, 2a eld.)/800
800. — Homo esperas, — morto aperas.
Mizero faras viziton, ne atendante inviton.
Ne atendita, ne esperita ofte venas subite.
Homo proponas, Dio disponas.
Neniu vidas kio lin insidas.
Inter pokalo kaj lipoj povas multe okazi.
Cent jarojn silentis kaj subile sin prezentis.
Miljaroj ne povis, — minuto elŝovis.