Proverbaro Esperanta (L. Zamenhof, 2a eld.)/883
883. — Bovidon mi atendis, - infanon Dio sendis.
Esperis flaton, — ricevis baton.
Espero logas, espero mensogas.
Atendis, atendis, ĝis lin ĉerko etendis.
Saĝa tenas aferon, malsaĝa esperon.
Ne fidu heredon, fidu posedon.