Proverbaro Esperanta (L. Zamenhof, 2a eld.)/942
942. — Ne prokrastu ĝis morgaŭ, kion vi povas fari hodiaŭ.
Faru hodiaŭ, kion vi povas, — morgaŭ vi eble okazon ne trovos.
Ju pli frue, des pli certe, — ju pli volonte, des pli lerte.
Uzu tempon estantan, antaŭvidu estontan, memoru estintan.