Proverbaro Esperanta (L. Zamenhof, 2a eld.)/995

Esperantista Centra LibrejoParis (p. 61)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  994
996  ►

995. — Li scias, kie la kankroj pasigas la vintron.

Li ne enlasas puŝon en sian buŝon.

Sur lia nuko sidas pli ol peruko.

Li estas frotita kaj polurita.

Li pasis akvon kaj fajron kaj marĉojn kaj marojn.

Ne el unu forno li manĝis jam panon.

Pasero sperta ne bezonas averton.

Li havas la kapon sur la ĝusta loko.

Ne unu hundo lin mordis, ne unu vento lin tordis.

Ne unu fajron li pasis, ne unu hundo lin ĉasis