Proverbaro Esperanta (Marko Zamenhof)/Бить

Varsovio (p. 7-8)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Бить.

Kiu batas edzinon, tiu vundas sin mem.

Helpas krako kontraŭ atako. Vazo rompita longe sin tenas. Senfortuloj longe vivas.

Suferinto pli valoras, ol lerninto. Ni forgesas averton, ni memoras la sperton. Batita komprenas aludon. Brogita eĉ sur akvon blovas. Korniko vundita propran voston timas. Saĝa hundo post la vundo.

Vojon batitan herbo ne kovras. Ŝlosilo uzata ruston ne konas. Akvo kura — akvo pura.

Kio fariĝis, jam ne refariĝos. Kio pasis, ne revenos. Kontraŭ faro farita ne helpas medito. Al fiŝ’ kuirita jam akvo ne helpos. Ĝi helpos kiel hirud’ al mortinto.

Kiu bati deziras, trovas bastonon. Por ŝafon formanĝi, lupo trovos pretekston. Por hundon dronigi, oni nomas ĝin rabia. Muso la katon ĉiam ofendis.

Sieĝi ies pordon. Elbatadi ies sojlon.

Batadi kiel fiŝo kontraŭ glacio. Barakti kiel fiŝo ekster la akvo. Turniĝadi kiel serpento. Kuradi kiel venenita muso. Kurbiĝadi kiel diablo en akvo benita. Bataladi kontraŭ la sorto.

Bastono batas, bastono resaltas. Vento sendita tondron reportos.

Per mono, ne per mano punu vilaĝanon.

Amo kaj puno loĝas komune.

Oni batas, malkaresas, kaj eĉ plori ne permesas. Batanto povas argumenti, batato devas silenti.

Oni batas per vipo, por ke sentu la ripo. Oni batas ne la aĝon, sed la vizaĝon.

Malpaculon ĉiu batas. Mordantaj hundoj kuras ĉiam kun vundoj. Fremdan dorson bastoni — ankaŭ sian doni.

Petro parolas sen direkto, sed Paŭlo konjektu. Ŝerce dirite, cele pensite.

Venkiton oni ne batas. Pekinto pentas, kolero silentas. Ne iras hakilo al Kolo humila. Peko malnova perdas pekecon. Filo konfesis — patro forgesis.

Du militas — tria profitas.