Proverbaro Esperanta (Marko Zamenhof)/Быть

Varsovio (p. 11)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  Быкъ
Бѣда  ►
Быть.

Ankoraŭ neniu evitis la sorton. Se decidos la sorto, helpos nenia forto. Pendonto ne dronos.

Havi vinagron en la mieno.

Havi malprofiton.

Esti en sia elemento.

Havi varman lokon.

Esti inter martelo kaj amboso.

Esti en Romo kaj ne vidi la Papon.

Tiel estas, tiel restas.

Farita ne refariĝos. Farita — elstrekita. Falis el mano — prenu satano. For el la manoj — for el kalkulo.

Liveru nur panon, manĝontoj sin trovos. Ju pli da donoj, des pli da amikoj. Tablo kovrita faras amikojn. Kie pano estas, tie musoj ne mankas. Elmetu mielon, muŝoj alflugos.

Malaperis, kiel vaporo. Li jam estas trans montoj kaj maro. Kaptu lin kiel forflugintan venton. Li forpelis siajn piedojn. Malaperis kiel ŝtono en maron. Diris kaj foriris. Li pafis sin for. Forsavis sian korpon kaj animon.

Sen atendo, sen espero venis mizero. El klara ĉielo tondro ekbatis. Mankis al Petro klopodoj, li aĉetis al si domon.