Proverbaro Esperanta (Marko Zamenhof)/Бѣдный

Varsovio (p. 12)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Бѣдный.

De malriĉula manĝo ni guston ne scias. Pri la ŝtrumpa truo scias nur la ŝuo. Fremdan vundon kaŝas vesto. Vundo sekreta doloras plej multe.

Knabon senfortan ĉiuj batoj atingas. Sur arbon kliniĝintan saltas la kaproj. Se vi faros vin ŝafo, la lupoj vin manĝos. Falinton ĉiu atakas. Suferoj sufokas kaj homoj mokas. Se la sorto vin batas, mokantoj ne mankas.

Kiu multon deziras, nenion akiras. Malriĉigas ne nehavado, sed tro granda dezirado. Kiu tro forte la manojn svingas, nenion atingas.

Donado de almozoj neniam malriĉigas. Ĝoju kaj festenu, sed malriĉulojn subtenu.