Proverbaro Esperanta (Marko Zamenhof)/Волкъ
Pri la lupo rakonto, kaj la lupo renkonte. Ne pentru diablon sur la muro.
Lupo ŝanĝas la harojn, sed ne la farojn. Vulpo mienon ŝanĝas, sed plue kokidojn manĝas.
Ŝafo kalkulita ne estas savita. Kontraŭ lupo ne helpas kalkulo.
Kiu timas bestaron, ne iru arbaron.
Ne venos rato mem al kato.
Oni lin konas, kiel blankan lupon; kiel makulharan hundon; kiel malbonan moneron.
Lupo sopiras, al arbaro sin tiras. Nutru lupon plej sate, li ĉiam serĉas arbaron. Rano eĉ en palaco sopiras pri marĉo. Ĝibulo ĝis morto restos ĝibulo. Kiu lupo naskiĝis, vulpo ne fariĝos.
Lupo kaptas, sed li ankaŭ enfalas. Buĉas la lupo, oni ankaŭ lin buĉos. Longe ŝtelas ŝtelisto, tamen fine li pendos. Longe ĉerpas la kruĉo, ĝis ĝi fine rompiĝas. Sian sorton neniu evitos. Eĉ vulpo plej ruza fine estas kaptata.
Ne ĉio griza estas lupo.
Por ĉiu ago venos tempo de pago.
Se vi faros vin ŝafo, la lupoj vin manĝos.
Inter lupoj kriu lupe. Inter kornikoj ne konvenas predikoj. Inter generaloj parolu pri bataloj. En infero loĝante, kun diabloj ne disputu.
Kiu devas, tiu povas. Neceso ne estas kareso. Neceseco kontraŭvola estas leĝo malmola. Ĝemu kaj ploru, sed ĝis fino laboru. Kriu eĉ raŭke, sed kanti ne ĉesu. Ne volas kokin’ al festeno, sed oni ĝin trenas perforte. Deziru, ne deziru — ordon’ estas, iru! Murmuregas la urso, sed danci ĝi devas. Fiŝo ne iras, sed hoko ĝin tiras.
Ke la lup’ estu sata, kaj la ŝaf’ ne tuŝata. Kontentigi la katon kaj kune la raton. Trafi du celojn per unu ŝtono.