Proverbaro Esperanta (Marko Zamenhof)/Все

Все.

Ne ĉiam estas festo, venos ankaŭ fasto. Ne ĉiam estas sankta Johano.

Ne ĉio griza estas lupo. Ne juĝu pri afero laŭ ĝia ekstero. Ne ĉiu bojato estas ŝtelisto. Ofte ĉapo de kampulo kovras kapon de saĝulo.

Ne ĉio brilanta estas diamanto. Ne ĉio utilas, kio brilas.