Proverbaro Esperanta (Marko Zamenhof)/Гдѣ
Ĉirkaŭ sanktuloj diabloj vagas. Al loko dolora ni manon etendas, al loko ĉarma okulojn ni sendas.
Dio manĝon donacis, sed la dentoj agacas. Kiu multe profitas, ankaŭ perdon ne evitas. Bone kreskas la herbo, sed ĉevalo jam mortis. De la manoj ĝis lipoj la sup’ elverŝiĝis.
Post kolero venas favoro. Post vetero malbela lunas suno plej hela.
Hakado de ligno donas lignerojn. Kiu panon donas malsaton ne konas. Ne ekzistas ofico sen benefico.
Ne ekzistas fumo sen fajro. Kie fumo leviĝas, tie fajro troviĝas.
Pro limoj kaj baroj malpacas najbaroj. Malpaco pro limo fariĝas kutimo, malpaco pro kredo fariĝas heredo.
Kie ĵuron vi aŭdas, malbonon suspektu.
Geamantoj sin pikas. Dentoj mordas la langon, tamen ambaŭ sin amas.
Kie estas mielo, tie muŝoj ne mankas. Al kuko kaj kaso ĉiam venas amaso.
Kie minaco, tie malpaco. Disputoj kondukas al malpaco. Ju disputo pli forta, des pli multaj la vortoj. Ligno fendita facile flamiĝas. Kontraŭ vesto malbona konspiras ĉiu ŝtono. Manon malkvietan ĉiu muro atakas.
Kie sklav’ regadon havas, tie mastro baldaŭ sklavas.
Laboro kondukas al honoro kaj oro. Laboro fortigas, ripozo putrigas. Kiu laboras kaj deziras, tiu akiras, — kiu mem ne penas, nenio al li venas. Pano buŝon ne serĉas. Kiu amas la liton, ne akiros profiton. Kiu volas panon, ne dorlotu la manon. Rezonado kaj filozofado panon ne donas.
Kie dento doloras, tien iras la lango.
Tien okuloj iras, kion la koro deziras.
Kie pano estas, tie musoj ne mankas. Plena kaso steliston altiras. Malfermita kelo tentas al ŝtelo.
Kie lumo ekzistas, ankaŭ ombro troviĝas Neniu sanktulo estas sen makulo. Kie regas la forto, tie rajto silentas.
Kiu havas la forton, havas la rajton.
Kie timo, tie honto.
Feliĉo kaj riĉo envion elvokas.
Kie maldike, tie rompiĝas.
Virino scias, tuta mondo scias.
Romo estas tie, kie estas la papo.
Kion oni volas, tion oni povas.