Proverbaro Esperanta (Marko Zamenhof)/Говорить

(p. 19-20)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Говорить.

Paroli per vortoj kovritaj. Danci kiel kato ĉirkaŭ poto. En ŝerco kaj ludo ofte sidas aludo. Al vi oni predikas, kaj nin oni pikas. Por Paŭlo sperto — por Petro averto.

Kiu ĉion senpripense parolas, aŭdos tion, kion li ne volas.

Parolanto semas, aŭdanto rikoltas.

Parol’ estas arĝento, oron similas silento.

Ju pli da babilado, des pli da pekado.

Kiu multe parolas, malamikon konsolas. Ju pli oni babilas, des pli oni al si malutilas. Tro multe da salo malbonigas la manĝon. Pli bone ne sali, ol sali tro multe. Sciu elokventi, sciu ankaŭ silenti. Montras parolo, kion cerbo valoras. Mia lango — mia malamiko. Kiu langon ne tenas, mem sin malbenas.

Plej bona sprito estas silento.

Vi sekrete vorton diros, ĝi tra l’ tuta mondo iros. Vi sekretos al edzino, ŝi sekretos al fratino, kaj tiel la sekreto promenados sen fino.

En dom’ de pendigito pri ŝnuro ne parolu. Sprit’ en tempo ne ĝusta estas tre malbongusta.

Granda parolisto estas duba faristo. Vortojn ŝparu, agojn faru.

De parolo ĝis faro estas tre malproksime. El la buŝ’ multaj vortoj eliras, sed ne ĉiuj ion diras.

Kio doloras, pri tio ni ploras.