Proverbaro Esperanta (Marko Zamenhof)/Горе
Горе.
De zorgoj, ne de jaroj, blankiĝas la haroj. Rusto manĝas la feron, kaj zorgo la homon.
Urtikon frosto ne difektas.
Venas ĉagreno sen granda peno. Malfeliĉo inviton ne atendas. Malfeliĉo kaj peko leviĝas sen veko. Ne voku diablon, ĉar li povas aperi.
De plendo kaj ploro ne foriĝas doloro. Bedaŭro kaj ĉagreno ŝuldon ne kovras.
Unu floras, alia ploras. Por unu—festeno, por alia—ĉagreno. Por, malsanulo forto, por kokido la morto. Ŝafo donas sian lanon, por ke mastro havu panon.
Kiun malĝojo ne turmentis, tiu ĝojon ne sentas.
Kontraŭ doloro helpas bona humoro.
Ne ĉiam daŭras malbona vetero, ne ĉiam daŭras homa sufero.
Fremda doloro ne kondukas al ploro. Petron kruro doloras, Karolo ne lamas. Kiu sentas — ploras, kiu vidas — nur ridas.