Prozo Kaj Versoj/Feliĉo en sonĝo
FELIĈO EN SONĜO
Kiel bela kaj ĉarma ŝi vidiĝis,
Kiel dolĉa rigard’ en la okulo,
Kiam ŝi per mallaŭta voĉo diris:
«Mi amas vin, nur vin mia karulo.»
Ŝia buŝet’ promesis mil karesojn,
La vangoj per ruĝiĝ’ al fajr’ similis,
Ŝin brusto movadis sin tremete,
Dum la tuta vizaĝ’ per ĝojo brilis.
Blinda pro am’ mi premis ŝiajn manojn
Kaj komencis ŝin kisi kun ekscito,
Sed tiom ekkliniĝis mia kapo…
Ke mi falis surteren el la lito!