Prozo Kaj Versoj/La feinoj
LA FEINOJ
Kiam nokto disvolvas sur teron
La malluman mantelon de ombr’,
Mi ekvidas venantajn sur lagon
La feinojn en aro sen nombr’.
Tie ili vagadas flugemaj
Ĉirkaŭitaj de densa nebul’,
Sin amuzas por ara dancado
Aŭ sin movas en gaja kunrul’.
Oni diras, ke venas sur teron
La feinoj por ama konsol’…
Mi suferas pro am’ kaj neniam
Ili venis al mi kun parol’.