Prozo Kaj Versoj/La lasta amĵuro
LA LASTA AMĴURO
En bela vespero de varma somero
Lastfoje ŝi restis kun mi;
Tuj forveturonte, adiaŭ dironte,
Mi ĵuris amadon al ŝi.
Sincere el koro, kun vera doloro
Ŝi ploris pro tuja forir’,
Kaj je la ĉielo, pri ama fidelo
Ŝi ĵuris al mi kun sopir’.
Vojaĝon finante, mi koravidante,
Rapidis al mia knabin’,
Sed, ho vea sorto! kruela la morto
Jam estis rabinta for ŝin!