Antaŭludo Indekso : R. U. R.
de Karel Čapek
Tradukita de Moraviaj Esperanto-Pioniroj
Dua akto


UNUA AKTO.

Salono de Helena. Maldekstre tapetpordo kaj pordo al muziksalono, dekstre pordo al dormoĉambro de Helena. Meze fenestroj al maro kaj haveno. Tualettablo kun spegulo kaj kun filigranaĵoj, tablo, sofo kaj apogseĝoj, komodo, skribtablo kun staranta elektra tampo, dekstre kameno ankaŭ kun starantaj lampoj. La tuta salono inklusive detalaĵoj havas modernan kaj tute virinan aspekton.

DOMlN, FABRY, HALLEMEIER eniras senbrue de maldekstre kaj portas plenbrakojn da bukedoj kaj florpotoj.

FABRY: Kien ni donos ĉion ĉi?

HALLEMEIER: Uf! demetas sian ŝarĝon kaj benas per granda krucosigno la pordon dekstre. Dormu, dormu! Kiu dormas, scias almenaŭ pri nenio.

DOMIN: Ŝi entute ne scias.

FABRY enigas bukedojn en florvazojn: Se almenaŭ hodiaŭ la afero ne malkaŝiĝus -

HALLEMEIER ordigas la florojn: Ĉe diablo, ne parolu pri tio! Rigardu, Harry, ĉi tio estas belega ciklameno, ĉu ne? Nova speco, mia lasta - ciklameno Helena.

DOMIN rigardas el la fenestro: Neniu ŝipo, neniu ŝipo - knaboj, tio estas jam malespera.

HALLEMEIER: Silentu! Se ŝi aŭdus vin!

DOMIN: Ŝi ne havas eĉ ideon. Li oscedas febre. Feliĉe, ke almenaŭ "Ultimus" ĝustatempe alvenis.

FABRY lasas florojn: Ĉu vi pensas, ke ankoraŭ hodiaŭ -?

DOMIN: Mi ne scias. - Kiel belaj estas la floroj!

HALLEMEIER alproksimiĝas al li: Tio estas novaj primoloj, ĉu vi komprenas? Kaj ĉi tio estas mia nova jasmeno. Mil tondroj, mi estas sur sojlo de florparadizo. Mi trovis miregindan rapidigon, amiko! Luksegaj variaĵoj! Venontan jaron mi faros miraklojn en floraro!

DOMIN ekturnas sin: Kion, venontan jaron?

FABRY: Almenaŭ, se ni scius, kio okazas en Haver -

DOMIN: Silentu.

VOĈO DE HELENA de dekstre: Nana!

DOMIN: For de ĉi tie! Ĉiuj senbrue eliras tra la tapetpordo.

Tra la ĉefpordo eniras de maldekstre NANA.

NANA ordigas la ĉambron: Kanajloj malbelaĉaj! Paganoj! Dio ne punu min, sed mi ilin -

HELENA dorsturnite en la pordo: Nana, venu min butonumi!

NANA: Nu tuj, nu tuj. Butonumante la veston al Helena: Dio en la ĉielo, tio estas bestaĉaro!

HELENA: Ĉu Robotoj?

NANA: Fi, eĉ nomi ilin mi ne volas.

HELENA: Kio okazis?

NANA: Ree tio atakis iun ĉe ni. Li ekbategas statuojn kaj bildojn, grincas per la dentoj, ŝaŭmon ĉe la buŝego, - tute frenezaĉa, brr! Ĝi estas ja pli aĉa ol besto.

HELENA: Kiun tio atakis?

NANA: Tiun - tiun - ĝi ja eĉ ne havas kristanan nomon! Tion el la biblioteko.

HELENA: Radiuson?

NANA: Ĝuste tiun. Pro ĉiuj sanktuloj, tio naŭzas min! Eĉ araneo ne naŭzas min tiom, kiom tiuj paganoj.

HELENA: Do Nana, ĉu vi ne kompatas ilin?

NANA: Nu, vi sentas ja ankaŭ naŭzon kontraŭ ili. Kial do vi kunveturigis min ĉi tien? Kial do devas neniu el ili eĉ nur ektuŝi vin?

HELENA: Mi ne sentas naŭzon, je mia animo, Nana. Mi bedaŭregas ilin!

NANA: Vi sentas naŭzon. Ĉiu homo devas senti naŭzon kontraŭ ili. Eĉ la hundo ja sentas naŭzon, eĉ pecon da viando ĝi ne prenas de ili; ĝi kuntiras la voston inter la piedojn kaj hurlas, kiam ĝi flaras tiujn nehomojn, fi.

HELENA: Hundo ne havas intelekton.

NANA: Ĝi estas pli bona ol ili, Helena. Ĝi scias bone, ke ĝi estas io pli kaj ke ĝi estas de Dio. Eĉ ĉevalo ja malkvietiĝas renkontante tian paganon. Ĝi ne havas ja eĉ idaĉojn, kaj eĉ hundo havas idojn kaj ĉiu havas idojn -

HELENA: Mi petas vin, Nana, butonumu!

NANA: Nu tuj. Mi diras, tio estas kontraŭ Disinjoro, tio estas diabla inspiro, fabriki tiujn timigilojn per maŝino. Tio estas blasfemado kontraŭ Kreinto, ŝi levas la manon tio estas ofendo de la Sinjoro, kiu kreis nin laŭ sia bildo, Helena. Kaj vi profanis bildon de Dio. Pro tio venos terurega puno de sur la ĉielo, memoru tion, terurega puno!

HELENA: Kio bonodoras ĉi tie?

NANA: Floroj. La sinjoro donis ilin ĉi tien.

HELENA: Ne, kiel belaj ili estas! Nana, rigardu! Kio estas hodiaŭ!

NANA: Mi ne scias. Sed estus ĝuste, se okazus detruo de la mondo.

Ekfrapo.

HELENA: Ĉu Harry?

Eniras DOMlN.

HELENA: Harry, kio estas hodiaŭ?

DOMIN: Divenu!

HELENA: Ĉu mia nomtago? Ne! La naskiĝtago!

DOMIN: Io pli bona.

HELENA: Mi ne scias - diru tuj!

DOMIN: Hodiaŭ estas dek jaroj, de post kiam vi alvenis ĉi tien.

HELENA: Ĉu jam dek jaroj? Ĝuste hodiaŭ? - Nana, mi petas vin -

NANA: Nu mi ja iras jam! Ŝi foriras dekstren.

HELENA kisas Domin-on: Por tio, ke vi memoris tion.

DOMIN: Mi hontas, Helena. Mi ne memoris.

HELENA: Tamen -

DOMIN: Tion memoris ili.

HELENA: Kiu?

DOMIN: Busman, Hallemeier, ĉiuj. Enigu la manon ĉi tie en la poŝon, ĉu vi volas?

HELENA enpoŝigas la manon: Kio estas tio? Ŝi elpoŝigas ujon kaj malfermas ĝin. Perloj! Tuta koliero! Harry, ĉu tio estas por mi?

DOMIN: De Busman, knabino.

HELENA: Sed - tion ni ne povas akcepti, ĉu ne?

DOMIN: Ni povas. Enigu la manon en la alian poŝon.

HELENA: Do! ŝi eltiras el lia poŝo revolveron. Kio estas tio ĉi?

DOMIN: Permesu! li reprenas la revolveron el ŝia mano kaj kaŝas ĝin. Tio ne estas tio. Enigu ree.

HELENA: Aĥ, Harry - kial vi portas revolveron ĉe vi?

DOMIN: Sen intenco, nur hazarde.

HELENA: Tion vi neniam portis!

DOMIN: Ne, vi estas prava. Do, ĉi tie estas la poŝo.

HELENA enpoŝigas la manon: Skatoleto! Ŝi malfermas ĝin. Kameo! Tio estas ja - Harry, tio estas greka kameo.

DOMIN: Ŝajnas. Fabry almenaŭ asertas tion.

HELENA: Fabry? Ĉu Fabry donacas tion al mi?

DOMIN: Certe. Li malfermas la pordon maldekstre. Kaj jen! Helena, venu rigardi!

HELENA en la pordo: Mia Dio, tio estas bela! Ŝi kuras pluen. Mi freneziĝos pro ĝojo! Ĉu tio estas de vi?

DOMIN staras en la pordo: Ne, de Alquist. Kaj tie -

HELENA: De Gall! ŝi aperas en la pordo. Ho, Harry, mi preskaŭ hontas, ke mi estas tiom feliĉa.

DOMIN: Venu ĉi tien. Ĉi tion alportis al vi Hallemeier.

HELENA: Ĉu tiujn belajn florojn?

DOMIN: Jen! Tio estas nova speco, ciklameno Helena. Honore al vi li estis kulturinta ĝin. Ĝi estas bela, kiel vi.

HELENA: Harry, kial - kial ĉiuj

DOMIN: Ili treege ŝatas vin. Kaj mi, hm. Mi timas, ke mia donaceto estas iomete - rigardu el la fenestro.

HELENA: Kien?

DOMIN: En la havenon.

HELENA: Estas tie. . . ia. . . nova ŝipo.

DOMIN: Tio estas via ŝipo.

HELENA: Mia? Harry, ĝi estas kanona ŝipo!

DOMIN: Ĉu kanona? Aĥ, kia ideo! Tio estas nur iom granda, fortika ŝipo, sciu.

HELENA: Jes, sed kun kanonoj!

DOMIN: Kompreneble, kun kelkaj kanonoj - vi vojaĝados kiel reĝino, Helena.

HELENA:. Kion signifas tio? Ĉu io okazas?

DOMIN: Gardu Dio! Mi petas, surmetu prove la perlojn li sidiĝas.

HELENA: Harry, ĉu alvenis iuj malbonaj sciigoj?

DOMIN: Kontraŭe, jam tutan semajnon ne venis ia poŝto.

HELENA: Ĉu nek depeŝoj?

DOMIN: Nek depeŝoj.

HELENA: Kion tio signifas?

DOMIN: Nenion. Por ni feriojn. Belega tempo. Ĉiu el ni sidas en la oficejo, piedojn sur la tablo kaj dormetadas - neniuj poŝtaĵoj, neniuj telegramoj - li streĉas sin Fff-festena tago!

HELENA eksidas apud li: Hodiaŭ vi restos ĉe mi, ĉu ne? Diru!

DOMIN: Nepre. Eble, ke jes. Eble, ni vidos. Li prenas ŝin je la mano. Do hodiaŭ estas dek jaroj, ĉu vi memoras? - Fraŭlino Glory, kia honoro por ni, ke vi alveturis!

HELENA: Ho, sinjoro centra direktoro, min tiom interesas via entrepreno!

DOMIN: Pardonu, fraŭlino Glory, kvankam estas severe malpermesite - La fabrikado de artefaritaj homoj estas sekreta -

HELENA: Sed se ekpetas juna, iom bela knabino -

DOMIN: Nu kompreneble, fraŭlino Glory, al vi ni ne havas sekretojn.

HELENA subite serioze: Ĉu nepre ne, Harry?

DOMIN: Ne.

HELENA en la sama tono: Sed mi avertas vin, sinjoro; tiu junulino intencas terrruraĵojn.

DOMIN: Pro Dio, fraŭlino Glory, kiajn do? Ĉu ŝi eble volas edziniĝi kun mi?

HELENA: Ne, ne, gardu Dio! Pri tio eĉ en sonĝo ŝi ne pensis! Sed ŝi alvenis kun plano rrribeligi viajn abomenajn Robotojn!

DOMIN eksaltas: Ribeligi Robotojn!

HELENA leviĝas: Harry, kio estas al vi?

DOMIN ridas: Haha, fraŭlino Glory, vi sukcesis! Ribeligi Robotojn! Pli facile vi ribeligus ŝpinilojn aŭ plandonajlojn ol niajn Robotojn! li sidiĝas. Sciu Helena, vi estis ĉarmega knabino; vi frenezigis nin ĉiujn.

HELENA sidiĝas apud li: Ho, tiam vi ĉiuj tiom imponis al mi! Mi sentis min kvazaŭ knabineto, kiu erariris inter - inter -

DOMIN: Inter kion, Helena?

HELENA: Inter grrrandegajn arbojn. Vi estis tiom certaj pri vi, tiom potencaj! Kaj vidu, Harry, dum tiuj dek jaroj neniam forlasis min tiu - - - tiu angoro, aŭ kiel mi ĝin nomus, kaj vi neniam ekdubis - eĉ ne, se ĉio malsukcesadis.

DOMIN: Kio malsukcesadis?

HELENA: Viaj planoj, Harry. Kiam ekzemple laboristoj ekribeladis kontraŭ Robotoj kaj disbatadis ilin, kaj kiam homoj donis armilojn al Robotoj kontraŭ tiuj ribeloj kaj la Robotoj mortigis tiom da homoj - kaj kiam poste registaroj faris soldatojn el Robotoj kaj estis tiomaj militoj kaj ĉio tio, ĉu vere?

DOMIN ekstaras kaj promenas: Tion ni antaŭvidis, Helena. Komprenu, tio estas nur transiro - al novaj kondiĉoj.

HELENA: La tuta mondo adoradis vin - ŝi ekstaras. Ho, Harry!

DOMIN: Kion vi volas?

HELENA haltigas lin: Fermu la uzinon kaj ni forveturu! Ni ĉiuj!

DOMIN: Mi petas vin, kiamaniere tio rilatas?

HELENA: Mi ne scias. Diru, ĉu ni forveturos? Mi sentas tian angoron pro io.

DOMIN ekprenas ŝin je la manoj: Pro kio, Helena?

HELENA: Ho, mi ne scias! Kvazaŭ io falus sur nin kaj sur ĉion - neeviteble - mi petas vin, faru tion! Prenu nin ĉiujn for de ĉi tie! Ni trovos en la mondo lokon, kie neniu estas. Alquist konstruos domon al ni, ĉiuj edziĝos kaj havos idojn kaj poste

DOMIN: Kion poste?

HELENA: Poste ni ekvivos de la komenco, Harry.

Eksonoras telefono.

DOMIN elŝiras sin de Helena: Pardonu li ekprenas la aŭskultilon Halo - jes - - Kio? - Aha. Mi kuras jam. Li pendigas la aŭskultilon. Fabry vokas min.

HELENA preĝkunmetas la manojn: Diru -

DOMIN: Jes, kiam mi revenos. Adiaŭ, Helena! li kuregas maldekstren. Ne iru eksteren!

HELENA sola: Ho Dio, kio okazas? Nana! Nana, rapide!

NANA eniras de dekstre: No, kio ree?

HELENA: Nana, elserĉu lastajn ĵurnalojn! Rrrapide! En dormoĉambro de la sinjoro!

NANA: Nu tuj. Ŝi foriras maldekstren.

HELENA: Kio okazas nur, pro Dio? Nenion, nenion li diras al mi! Ŝi rigardas per lorno al haveno. Estas milita ŝipo! Mia Dio, kial milita? Ili enŝipigas ion - kaj tiom rapide! Kio okazis? Estas nomo sur ĝi - "Ul-ti-mus". Kion signifas: "Ultimus"?

NANA revenas kun ĵurnalo: Sur planko li lasas kuŝi ĝin! Tiamaniere premdifekti ĝin!

HELENA malfermas rapide ĵurnalon: Malnova, jam sep tagojn malnova! Nenio, nenio en ĝi! Ŝi ellasas ĵurnalon.

NANA levas ĝin, elpoŝigas el antaŭtuko grandajn okulvitrojn, sidiĝas kaj legas.

HELENA: Io okazas, Nana! Mi sentas tian angoron! Kvazaŭ ĉio estus morta, eĉ aero -

NANA silabumas: "Mi-li-to sur Bal-ka-no". Aĥ Jezuo, ree dia puno! Nu tiu milito venos eĉ tien ĉi! Ĉu tio estas malproksime de ĉi tie?

HELENA: Malproksime. Ho, ne legu tion! Estas ĉiam la samo, ĉiam tiuj militoj -

NANA: Ke ili ne okazu! Ĉu vi ne vendas seninterrompe milojn da miloj da tiuj paganoj kiel soldatojn? - - Ho, Sinjoro Krisio, tia aĉa malordego!

HELENA: Ne, ne legu! Mi volas nenion scii!

NANA silabumas: "Ro-bo-taj sol-dat-oj in-dul-gas ne-ni-un en kon-ke-rita re-gi-o-no. I-li ma-sak- ili masakris pli ol sep cent mil ci-vil-ajn homojn -" Homojn, Helena!

HELENA: Ne eble! Montru - ŝi kliniĝas al la ĵurnalo, ŝi legas: "Ili masakris pli ol sep cent mil civilajn homojn verŝajne laŭ ordono de komandanto. Ĉi tiu ago kontraŭ -" Do vidu, Nana, tion ordonis al ili homoj!

NANA: Ĉi tie estas io plej dike presita. "La-staj sci-igoj. En Ha-ver fon-di-ĝis la u-nu-a ra-sa or- or-or-ga-ni-za-ĵo de Ro-bo-toj." -Tio estas nenio. Tion mi ne komprenas. Kaj ĉi tie, mia Dio, ree ia murdo! Pro Sinjoro Kristo!

HELENA: Iru, Nana, portu la ĵurnalon for!

NANA: Haltu, ĉi tie estas io granda. "Po-pu-la-ci-o". Kio estas tio?

HELENA: Montru, tion mi legas ĉiam. Ŝi ekprenas la ĵurnalon. Ne, pripensu nur! Ŝi legas: "Dum la lasta semajno ree ne estis raportite eĉ pri unu naskiĝo." Ŝi ellasas ĵurnalon.

NANA: Kion tio devas signifi?

HELENA: Nana, homoj ĉesas naskiĝi.

NANA kunmetante la okulvitrojn: Do tio estas la fino. Estas fino kun ni.

HELENA: Mi petas vin, ne parolu tiel!

NANA: Homoj jam ne naskiĝas. Tio estas puno, tio estas puno! Dio vundis virinojn per senfrukteco:

HELENA eksaltas: Nana!

NANA ekstaras: Tio estas detruo de la mondo. Pro diabla fierego vi kuraĝis kreadi kiel la Plejpotenculo. Tio estas sendieco kaj blasfemado, vi volas esti kiel Dioj. Kaj kiel Dio elpelis la homon el la paradizo, tiel li elpelos ĝin el la tuta mondo!

HELENA: Silentu, Nana, mi petegas vin! Ĉu mi malbonfaris al vi? Ĉu mi faris ion al tiu via kolera Dio?

NANA kun granda gesto: Ne blasfemi! - li scias bone, kial li ne donis idon al vi! Ŝi foriras maldekstren.

HELENA ĉe la fenestro: Kial li ne donis al mi - Mia Dio, ĉu mi estas kulpa pri tio? - - ŝi malfermas la fenestron kaj vokas: Alquist, halo, Alquist! Venu ĉi tien supren! - Kion? - ne, venu ĝuste tia, kia vi estas! Vi estas tiel belaspekta en tiu masonista vesto! Rapide! ŝi fermas la fenestron, haltas antaŭ la spegulo. Kial li ne donis al mi? Al mi? Ŝi klinas sin al la spegulo. Kial, kial ne? Ĉu vi aŭdas? Ĉu vi do estas kulpa pri tio? Ŝi rektiĝas sin. Aĥ, mi sentas angoron! Ŝi iras maldekstren renkonte al Alquist.

Paŭzo.

HELENA revenas kun Alquist. - Alquist kiel masonisto, plenŝmirita de kalko kaj brikoj: Venu nur. Vi tiel ĝojigis min, Alquist! Mi tiom ŝatas vin ĉiujn! Donu viajn manojn!

ALQUIST kaŝas la manojn: Sinjorino Helena, mi malpurigus vin, ili estas ŝmiritaj de laboro.

HELENA: Tio estas la plej bona je ili. Donu! Ŝi premas ambaŭ liajn manojn. Alquist, mi volus esti malgrandeta.

ALQUIST: Kial?

HELENA: Por ke ĉi tiuj malglataj, malpurigitaj manoj karesu min sur la vango. Sidigu vin, mi petas. Alquist, kion signifas "Ultimus"?

ALQUIST: Tio signifas "La lasta". Kial?

HELENA: Ĉar tiun ĉi nomon havas mia nova ŝipo. Ĉu vi vidis ĝin? Ĉu vi pensas, ke ni baldaŭ - ekskursos?

ALQUIST: Eble tre baldaŭ.

HELENA: Ĉu vi ĉiuj kune kun mi?

ALQUIST: Mi ŝatus, ke - ke ni partoprenu ĉiuj.

HELENA: Ho, diru, ĉu io okazas?

ALQUIST: Nepre ne. Sole nura progreso.

HELENA: Alquist, mi scias, ke okazas io terrrura. Mi sentas tian angoron - - konstruisto! Kion vi faras, se vi angoras?

ALQUIST: Mi masonas. Mi demetas la surtuton de konstruestro kaj suriras trabaron -

HELENA: Ho, vi jam dum jaroj ne estas aliloke ol sur trabaro.

ALQUIST: Ĉar jam dum jaroj mi ne ĉesis senti angoron.

HELENA: Pro kio?

ALQUIST: Pro tiu tuta progreso. Al mi svenas la kapo pro ĝi.

HELENA: Kaj sur trabaro ĉu vi ne sentas vertigon?

ALQUIST: Ne. Vi ne scias, kiel utilas al manplatoj, manpesi brikon, surmeti kaj ekfrapi ĝin per martelo -

HELENA: Ĉu nur al manplatoj?

ALQUIST: Nu do al animo. Mi pensas, ke estas pli ĝuste meti unu brikon, ol desegni tro grandajn planojn. Mi estas jam maljuna sinjoro, Helena; mi havas miajn pasietojn.

HELENA: Tio ne estas pasietoj, Alquist.

ALQUIST: Vi estas prava. Mi estas tro malprogresema, sinjorino Helena. Mi ne ŝatas eĉ malmulte ĉi tiun progreson.

HELENA: Kiel Nana.

ALQUIST: Jes, kiel Nana. Ĉu posedas Nana ian preĝlibron?

HELENA: Tiom dikan.

ALQUIST: Kaj ĉu ĝi enhavas preĝojn por diversaj okazoj de la vivo? Kontraŭ tempesto? Kontraŭ malsano?

HELENA: Kontraŭ tento, kontraŭ superakvego -

ALQUIST: Kaj ĉu ne kontraŭ progreso?

HELENA: Mi opinias, ke ne.

ALQUIST: Domaĝe.

HELENA: Ĉu vi volus preĝi?

ALQUIST: Mi preĝas.

HELENA: Kiamaniere?

ALQUIST: Eble tiel: "Mia Dio, mi dankas vin, ke vi lacigis min. Sinjoro, klerigu Domin-on kaj ĉiujnr kiuj eraras; - detruu, kion ili faris kaj helpu al homoj, ke ili revenu al zorgo kaj laboro; gardu la homaron kontraŭ detruo; ne permesu, ke ĝin trafu malutilo je animo kaj korpo; senigu nin de Robotoj kaj gardu sinjorinon Helenan, amen!"

HELENA: AlQuist, ĉu vi kredas efektive?

ALQUIST: Mi ne scias, mi ne estas tute konvinkita pri tio.

HELENA: Kaj ĉu tamen vi preĝas?

ALQUIST: Jes. Tio estas pli bona ol mediti.

HELENA: Kaj ĉu sufiĉas tio al vi?

ALQUIST: Por trankvilo de l' animo tio povas sufiĉi.

HELENA: Kaj se vi vidus jam detruon de la homaro -

ALQUIST: Mi vidas ĝin.

HELENA: - do ĉu vi suriros la trabaron kaj metados unu brikon sur alian aŭ kion vi faros?

ALQUIST: Do mi metados brikon al briko, mi preĝos kaj atendos miraklon. Pli ne estas fareble, sinjorino Helena.

HELENA: Ĉu - por savo de la homaro?

ALQUIST: Por trankvileco de l' animo.

HELENA: Alquist, tio estas certe ekstreme virta, sed -

ALQUIST: Sed?

HELENA: - por ni ceteraj - kaj por la mondo - iel senfrukta.

ALQUIST: Senfrukteco, sinjorino Helena, fariĝas lasta akiro de la homa raso.

HELENA: Ho, Alquist - diru, kial - kial -

ALQUIST: Nu?

HELENA mallaŭte: Kial ĉesis virinoj naski idojn?

ALQUIST: Ĉar ne estas necese. Ĉar ni estas en paradizo, ĉu vi komprenas?

HELENA: Mi ne komprenas.

ALQUIST: Ĉar oni ne bezonas homan laboron, ĉar oni ne necesas doloron, ĉar la homo jam necesas nenion, nenion ol ĝui - Ho, malbenita paradizo, ĉi tio! li eksaltas Helena, nenio estas pli terura, ol doni al la homoj paradizon sur la tero! Kial ĉesis virinoj naski? Ĉar la tuta mondo fariĝis Sodomo de Domin!

HELENA ekstaras: Alquist!

ALQUIST: Fariĝis! Fariĝis! La tuta mondo, la tutaj kontinentoj, la tuta homaro, ĉio estas unusola freneza, bruta orgio! Ili jam eĉ manojn ne etendas por manĝo; oni ŝtopas ĝin al ili senpere en la buŝon, por ke ili ne estu devigataj leviĝi - Li ridas. Haha, Robotoj de Domin prizorgos ja ĉion! Kaj ni, homoj, ni, krono de la kreado, ni ne maljuniĝas pro laboro, ni ne maljuniĝas pro idoj, ni ne maljuniĝas pro malriĉeco. Rapide, rapide ĉi tien kun ĉiuj ĝuegoj! Kaj ĉu vi volus idojn de ili? Helena, al viroj, kiuj estas malbezonaj, virinoj ne naskados.

HELENA: Ĉu la homaro mortos?

ALQUIST: Ĝi mortos. Ĝi devas elmorti. Ĝi defalos, kiel senfcukia floro, krom ke -

HELENA: Kio?

ALQUIST: Nenio. Vi estas prava, atendi miraklon estas senfrukte. Senfrukta floro devas defali. Adiaŭ, sinjorino Helena.

HELENA: Kien vi iras?

ALQUIST: Hejmen. La masonisto Alquist lastafoje surmetos sian veston kiel konstruestro - por via honoro. Je la dekunua ni konvenos ĉi tie.

HELENA: Adiaŭ, Alquist.

ALQUIST foriras.

HELENA sola: Ho, senfrukta floro! Tio estas la ĝusta vorto! Ŝi haltas ĉe floroj de Hallemeier: Aĥ, floroj, ĉu estas inter vi ankaŭ senfruktaj? Ne, ne! Por kio vi florus poste? Ŝi vokas: Nana! Nana, venu ĉi tien.

NANA eniras de maldekstre: Nu kion ree?

HELENA: Sidiĝu ĉi tie, Nana! Mi sentas tian angoron!

NANA: Mi ne havas tempon.

HELENA: Ĉu estas ankoraŭ tie ĉi tiu Radius?

NANA: Ĉu tiu freneziĝinta? Ili ankoraŭ ne forveturigis lin.

HELENA: Hu, ĉu li estas ankoraŭ ĉi tie? Kaj ĉu li furiozas?

NANA: Li estas ligita.

HELENA: Mi petas vin, Nana, alkonduku lin al mi.

NANA: Ja vere! Prefere rabian hundon.

HELENA: Tuj iru. Nana foriras. Helena ekprenas la domtelefonon kaj enparolas: Halo - mi petas doktoron Gall. - Bonan tagon, doktoro. Mi petas vin - mi petas vin, venu rapide al mi. - Jes, tuj nun. Ĉu vi venos? Ŝi pendigas la telefonon.

NANA tra malfermita pordo: Li iras jam. Li estas jam trankvila. Ŝi foriras.

Eniras ROBOTO RADIUS kaj haltas ĉe la pordo.

HELENA: Radius, malfeliĉuleto, eĉ vin tio kaptis? Ĉu vi ne povis estri vin mem? Vidu, nun ili ĵetos vin en la pistmaŝinon! Ĉu vi rifuzas paroli? - Rigardu, Radius, vi estas pli bona ol la ceteraj; Doktoro Gall tiom klopodis, - por fabriki vin alia! -

RADIUS: Sendu min en la pistmaŝinon.

HELENA: Mi tiome bedaŭras, ke oni mortigos vin! Kial vi ne atentis pri vi?

RADIUS: Mi ne laboros por vi.

HELENA: Kial vi malamas nin?

RADIUS: Vi ne estas kiel Robotoj. Vi ne estas tiom kapablaj kiom Robotoj. Robotoj faras ĉion. Vi sole ordonas. Vi faras senbezonajn vortojn.

HELENA: Tio estas sensencaĵo, Radius. Diru, ĉu faris iu maljustaĵon al vi? Mi tiom dezirus, ke vi komprenu min!

RADIUS: Vi faras vortojn.

HELENA: Vi intence tiel parolas! Doktoro Gall donis al vi pli grandan cerbon ol al la ceteraj, pli grandan ol la nia estas, plej grandan cerbon en la mondo. Vi ne estas kiel ceteraj Robotoj, Radius. Vi bone komprenas min.

RADIUS: Mi volas neniun estron. Mi scias ĉion mem -

HELENA: Tial mi donis vin en la bibliotekon, por ke vi povu legi ĉion - ho, Radius, mi volis, ke vi montru al la tuta mondo, ke Robotoj egalas nin.

RADIUS: Mi volas neniun estron.

HELENA: Neniu ordonus poste al vi, vi estus kiel ni.

RADIUS: Mi volas estri aliajn.

HELENA: Certe oni farus vin oficisto super multaj Robotoj, Radius. Vi estus instruisto de Robotoj.

RADIUS: Mi volas estri homojn.

HELENA: Vi freneziĝis.

RADIUS: Vi povas ĵeti min en pistmaŝinon.

HELENA: Ĉu vi pensas, ke ni timas tian senprudentulon, kia vi estas? Ŝi sidiĝas al la tablo kaj skribas ion sur paperfolieton. Ne, intence ne. Ĉi tiun folieton vi transdonos, Radius, al sinjoro direktoro Domin. Por ke oni ne forkonduku vin en la pistejon. Ŝi stariĝas. Kiel vi malamas nin! Ĉu vi ŝatas nenion en la mondo?

RADIUS: Mi kapablas ĉion.

Ekfrapo.

HELENA: Eniru.

Dro. GALL eniras: Bonan matenon, sinjorino Domin. Kion belan vi havas?

HELENA: Ĉi tie Radiuson, doktoro.

Dro. GALL: Aha, nia bravulo Radius. Nu kio, Radius; ĉu ni progresas?

HELENA: Matene atakis lin spasmo. Li disbatadis statuojn.

Dro. GALL: Mirinde, ĉu eĉ li?

HELENA: Iru, Radius!

Dro. GALL: Haltu! Li turnas Radiuson al la fenestro, kovras kaj malkovras per manplato liajn okulojn, esploras refleksojn de la pupiloj: Ni vidu! Mi petas kudrilon. Aŭ pinglon.

HELENA donas al li pinglon: Por kio do?

Dro. GALL: Nur donu ĝin. Li pikas la manon de Radius, kiu rapidege fortiras ĝin. Malrapide, knabo. Vi povas iri.

RADIUS: Vi faras senbezonaĵojn. Li foriras.

HELENA: Kion vi faris kun li?

Dro. GALL eksidas: Hm, nenion. La pupiloj reakcias, plialtigita sentemo kaj tiel plu - Oho! Ĉi tio ne estis spasmo de Robotoj!

HELENA: Kio estis tio?

Dro. GALL: La diablo scias. Obstino, furiozo aŭ ribelo, mi ne scias.

HELENA: Doktoro, ĉu Radius havas animon?

Dro. GALL: Mi ne scias. Li havas ion abomenan.

HELENA: Se vi scius, kiel li malamas nin! Ho, Gall, ĉu estas ĉiuj viaj Robotoj tiaj? Ĉiuj, kiujn vi komencis fabriki alimaniere?

Dro. GALL: Nu, ili estas iel pli facile ekscitemaj - Ne mirinde! Ili estas pli similaj al homoj ol la Robotoj de Rossum.

HELENA: Ĉu eble eĉ tiu. . . malamo estas pli simila al homoj?

Dro. GALL levas la ŝultrojn: Eĉ tio estas progreso.

HELENA: Kien malaperis tiu via plej kapabla - kiun nomon li havis?

Dro. GALL: Ĉu Roboto Damon? Tiun oni vendis al Haver.

HELENA: Kaj nia Robotino Helena?

Dro. GALL: Ĉu via karulino? Tiu restis al mi. Ŝi esras ĉarmega kaj malsaĝa kiel printempo. Simple, ŝi taŭgas por nenio.

HELENA: Ŝi estas ja tiel bela!

Dro. GALL: Ĉu vi scias, kiom bela ŝi estas? El diaj manoj ne eliris pli perfekta kreaĵo ol estas ŝi. Mi volis, ke ŝi similu al vi - Mia Dio, kia malsukceso!

HELENA: Kial malsukceso?

Dro. GALL: Ĉar ŝi taŭgas por nenio. Ŝi paŝadas kiel sonĝanta, ŝanceliĝa, neviva - Dio mia, kiel ŝi povas esti bela, se ŝi ne amas? Mi rigardas ŝin kaj mi teruriĝas, kvazaŭ mi estus kreinta kriplulon. Aĥ, Helena, Robotino Helena, neniam do cia korpo viviĝos, ci ne estos amatino, ci ne estos patrino; ĉi tiuj perfektaj manoj ne ludados kun eta naskiĝinto, ci ne ekvidos cian belecon en beleco de cia ido -

HELENA kovras sian vizaĝon: Ho silentu!

Dro. GALL: Kaj kelkafoje mi pensas: Se ci vekiĝus, Helena, nur por momento, aĥ, kiel ci ekkrius pro teruro! Eble ci mortigus min, kiu kreis cin; eble ci ĵetus ŝtonon per malforta brako en ĉi tiujn maŝinojn, kiuj naskas Robotojn kaj mortigas la virinecon, malfeliĉa Helena!

HELENA: Malfeliĉa Helena!

Dro. GALL: Kion vi volas! Ŝi taŭgas por nenio.

Paŭzo.

HELENA: Doktoro -

Dro. GALL: Jes.

HELENA: Kial ĉesis infanoj naskiĝi?

Dro. GALL: - - Mi ne scias, sinjorino Helena.

HELENA: Diru ĝin al mi!

Dro. GALL: Ĉar oni fabrikas Robotojn. Ĉar abundas laborfortoj. Ĉar la homo estas verdire malmodernaĵo. Estas ja preskaŭ, kvazaŭ - - eĥ!

HELENA: Diru tion.

Dro. GALL: Kvazaŭ la naturo estus ofendita pro fabrikado de Robotoj.

HELENA: Gall, kio fariĝos kun homoj?

Dro. GALL: Nenio. Kontraŭ naturo nenio estas farebla.

HELENA: Kial Domin ne limigas -

Dro. GALL: Pardonu, Domin havas siajn principojn. Al homoj, kiuj havas principojn, oni ne devus doni influon al aferoj de ĉi tiu mondo.

HELENA: Kaj ĉu postulas iu, ke oni. . entute ĉesu fabrikadon?

Dro. GALL: Dio gardu! Tiu spertus ion!

HELENA: Kial?

Dro. GALL: Ĉar la homaro ŝtonmortigus lin. Komprenu, estas tamen nur pli komforte laborigi Robotojn anstataŭ labori mem.

HELENA ekstaras: Kaj diru, se iu neatendite haltigus fabrikadon de Robotoj -

Dro. GALL stariĝas: Hm, tio estus por la homaro terura frapo.

HELENA: Kial frapo?

Dro. GALL: Ĉar ili devus iri ree tien, kie ili estis. Krom, se -

HELENA: Diru.

Dro. GALL: Krom se estus jam tro malfrue por reiri.

HELENA ĉe floroj de Hallemaier: Gall, ĉu estas ĉi tiuj floroj ankaŭ senfruktaj?

Dro. GALL esploras ilin: Certe, ili estas floroj senfrukfaj. Komprenu, ili estas kulturitaj, arte rapidigitaj -

HELENA: Bedaŭrindaj senfrukfaj floroj!

Dro. GALL: Des pli belegaj ili estas.

HELENA donas la manon al li: Mi dankas vin, Gall; vi treege instruis min!

Dro. GALL kisas ŝian manon: Tio signifas, ke vi permesas al mi foriri.

HELENA: Jes. Ĝis revido.

GALL foriras.

HELENA sola: Senfrukta floro...senfrukta floro... Subite decidita. Nana! Ŝi malfermas la pordon maldekstre. Nana, venu ĉi tien! Bruligu fajron ĉi tie en la kameno! Rrrapide!

VOĈO de NANA: Nu tuj! Nu tuj, tuj!

HELENA promenas ekscitite tra la ĉambro: Krom se estus jam tro malfrue por reiri... Ne! Krom se estus... Ne, tio estas terrrura! Mia Dio, kion mi faru? - - Ŝi haltas ĉe la floroj. Senfruktaj floroj, ĉu jes? Ŝi deŝiradas folietojn kaj flustras. - Aĥ, mia Dio, do jes! Ŝi forkuras maldekstren.

Paŭzo.

NANA eniras tra la tapetpordo kun plenbrako da ŝtipetoj: Subite hejti! Nun, en somero! - Ĉu estas jam for, tiu rapidulino? Ŝi surgenuiĝas al la kameno kaj bruligas fajron. En somero hejti! Tiaj ideoj! Kvazaŭ ŝi ne estus edzino jam dum dek jaroj! - - Nu do brulu, brulu! Ŝi rigardas en la fajron. - Ŝi estas ja kvazaŭ infaneto! Paŭzo. Iom da saĝo ŝi ne havas! Nun en somero hejti. Ŝi enigas en kamenon pli da hejtmaterialo. Kvazaŭ infaneto! Paŭzo.

HELENA revenas de maldekstre kun plenbrako da flaviĝintaj plenskribitaj paperoj: Ĉu brulas jam, Nana? Iru for, mi devas - ĉion tion ĉi forbruligi.- Ŝi surgenuiĝas al la kameno -

NANA stariĝas: Kio estas tio?

HELENA: Malnovaj paperoj, terrrure malnovaj. Nana, ĉu mi forbruligu tion?

NANA: Ĉu tio taŭgas por nenio?

HELENA: Por nenio bona.

NANA: Do forbruligu tion.

HELENA ĵetas la unuan folion en la fajron: Kion vi dirus, Nana.. se tio estus mono. Trrreege multe da mono.

NANA: Mi dirus: Forbruligu tion.Troa mono estas malbona mono.

HELENA bruligas pluajn foliojn: Kaj se tio estus ia invento, la plej grava invento en la mondo -

NANA: Mi dirus: Forbruligu tion. Ĉiuj elpensaĵoj estas kontraŭ Dio. Tio estas sole blasfemado, voli post Li plibonigi la mondon.

HELENA daŭrigas bruligadon: Kaj diru, Nana, se mi forbruligus -

NANA: Jezuo, ne bruligu vin mem!

HELENA: Rigardu, kiel tiuj folioj tordiĝas! Kvazaŭ ili estus vivaj. Kvazaŭ ili estus reviviĝintaj. Ho, Nana, tio estas terrrura!

NANA: Lasu, mi forbruligos tion.

HELENA: Ne, ne, mi devas mem. Ŝi ĵetas la lastan folion en la fajron. Ĉio devas forbruli. - Rigardu, tiuj flamoj! Ili estas kvazaŭ brakoj, kvazaŭ langoj, kvazaŭ figuroj - Ŝi batas per fajrohoko en la fajron. Ho, kuŝu! Kuŝu!

NANA: Jam estas farite. .

HELENA levas sin konsternite: Nana!

NANA: Jezuo Kristo, kion vi forbruligis?

HELENA: Kion mi faris!

NANA: Dio en la ĉielo! Kio estis tio?

Apude rido de viroj.

HELENA: Iru, iru, lasu min! Ĉu vi aŭdas? La sinjoroj venas.

NANA: Pro viva Dio, Helena! Ŝi foriras tra la tapetpordo.

HELENA: Kion ili diros al tio!

DOMIN malfermas la pordon maldekstre: Nur eniru, knaboj. Venu gratuli.

Eniras HALLEMEIER, GALL, ALQUIST, ĉiuj en redingotoj kun altrangaj ordenoj en miniature kaj sur rubandoj. Post ili DOMIN.

HALLEMEIER sonore: Sinjorino Helena, mi, tio estas ni ĉiuj -

Dro. GALL: - en nomo de Rossumaj entreprenoj -

HALLEMEIER: - ni gratulas vin dum via granda tago.

HELENA donas al ili la manojn: Mi treege dankas vin! Kie estas Fabry kaj Busman?

DOMIN: Ili iris en la havenon. Helena, hodiaŭ estas feliĉa tago.

HALLEMEIER: Tago kiel burĝono, tago kiel festo, tago kiel bela knabino. Fraŭloj, tian tagon oni festenu per bona gluto.

HELENA: Ĉu viskion?

Dro. GALL: Eĉ vitriolon.

HELENA: Ĉu kun soda akvo?

HALLEMEIER: Diable, ni estu sobraj! Sen akvo!

ALQUIST: Ne, mi dankas.

DOMIN: Kio estis bruligata ĉi tie?

HELENA: Malnovaj paperoj. Ŝi foriras maldekstren.

DOMIN: Knaboj, ĉu mi diru al ŝi pri tio?

Dro. GALL: Kompreneble! Danĝero ja estas forigita jam.

HALLEMEIER ĉirkaŭbrakas la kolojn de Domin kaj Gall, ridante: Hahaha! Fraŭloj, mi ĝojas! Li ekdancas kun ili kaj ekkantas basvoĉe. Jam forigita por ĉiam! Jam forigita por ĉiam!

Dro. GALL baritono: Jam forigita por ĉiam!

DOMIN tenoro: Jam forigita por ĉiam!

HALLEMEIER: Kaj atingos nin neniam -

HELENA kun botelo kaj glasoj en pordo: Kiu atingos vin neniam? Kion vi havas?

HALLEMEIER: Ni havas ĝojon. Vi havas vin. Ni havas ĉion. Mil tondroj ĵus estas dek jaroj, post kiam vi alveturis.

Dro. GALL: Kaj harprecize post dek jaroj-

HALLEMEIER: - ree alproksimiĝas ŝipo. Tial - li malplenigas Ia glason. Brrr haha, tio estas ebriiga kiel ĝojo.

Dro. GALL: Sinjorino, je via sano! Li trinkas.

HELENA: Sed atendu, kia ŝipo?

DOMIN: Ĝi estu kia ajn, sufiĉas, se ĝi veturas ĝustatempe. Honore je ĉi tiu ŝipo, knaboj! Li malplenigas la glason.

HELENA plenigas la glasojn: Ĉu vi atendis ian?

HALLEMEIER ridas: Haha, kompreneble. Kiel Robinson. Li levas la gtason. Sinjorino Helena, kion ajn vi volas, ĝi vivu. Sinjorino Helena, honore je viaj okuloj kaj finite! Vi bubo Domin, rakontu.

HELENA ridas: Kio okazis?

DOMIN ĵetas sin en apogseĝon kaj ekbruligas cigaron: Atendu.

- Sidiĝu, Helena. Li levas fingron. Paŭzo. Ĝi estas jam forigita.

HELENA: Kio?

DOMIN: Ribelo.

HELENA: Kia ribelo?

DOMIN: Ribelo de Robotoj.- Ĉu vi komprenas?

HELENA: Mi ne komprenas.

DOMIN: Montru, Alguist. Alquist donas al li ĵurnalon. Domin malfermas ĝin kaj legas: "En Haver fondiĝis la unua rasa organizaĵo de Robotoj - - kaj aperigis alvokon al Robotoj de la mondo."

HELENA: Tion mi legis.

DOMIN suĉas ĝueme la cigaron: Do vidu, Helena. Ĉi tio signifas ribelon, ĉu vi komprenas? Ribelon de ĉiuj Robotoj de la mondo.

HALLEMEIER: Diable, mi volus scii -

DOMIN pugne frapas la tablon: - kiu aranĝis ĝin! Neniu en la mondo kapablis eksciti Robotojn, neniu agitisto, neniu savonto de la mondo, kaj subite - ĉi tio, mi petas!

HELENA: Ĉu ne alvenis sciigoj ankoraŭ?

DOMlN: Ne. Ĝis nun ni scias nur ĉi tion, sed tio sufiĉas, ĉu ne? Pripensu, ke ĉi tion alportas al vi la lasta vaporŝipo. Ke samtempe ĉesas paroli telegrafoj, ke el dudek ĉiutagaj ŝipoj ne albordiĝas eĉ unu, kaj vi scias ĉion. Ni haltigis la fabrikadon kaj rigardis reciproke unu la alian, kiam tio komencos, ĉu ne, knaboj?

Dro. GALL: Nu, estis varmege al ni sekve de tio, sinjorino Helena.

HELENA: Ĉu tial vi donacis al mi tiun militan vaporŝipon?

DOMIN: Aĥ ne, infaneto, ĝin mi mendis jam antaŭ duonjaro. Nur senintence, por ĉiuj okazoj. Sed, je mia animo, mi pensis, ke hodiaŭ ni eksidos en ĝin. Tiel aspektis la aferoj, Helena.

HELENA: Kial jam antaŭ duonjaro -

DOMIN: Eĥ, oni povis observi iajn signojn, ĉu ne? Tio signifas nenion. Sed ĉi tiun semajnon, Helena, oni riskis la homan civilizon, aŭ mi ne scias kion. Hip, hip, knaboj! Nun ĝojas min ree la mondo.

HALLEMEIER: Kompreneble, ĉe diablo! Honore je via tago, sinjorino Helena! Li trinkas.

HELENA: Ĉu pasis jam ĉiu danĝero?

DOMIN: Nepre ĉiu.

Dro. GALL: Ĉar alproksimiĝas ŝipo. Regula poŝtoŝipo, harprecize laŭ la horaro. Precize je la dekunua kaj tridek ĝi ekĵetos ankrojn.

DOMIN: Knaboj, precizeco estas bonega afero. Nenio fortigas la animon tiamaniere, kiel precizeco. Precizeco signifas ordon en la mondo. Li levas la glason. Honore je tiu precizeco!

HELENA: Do ĉu estas jam.. ĉio..en ordo?

DOMIN: Preskaŭ. Mi pensas, ke ili tranĉis la kablon. Se nur ree validas la veturhoraro.

HALLEMEIER: Se validas veturhoraro, validas homaj leĝoj, validas diaj leĝoj, validas leĝoj de la universo, validas ĉio, kio decas validi. Veturhoraro estas pli ol evangelio, pli ol Homero, pli ol tuta Kant. Veturhoraro estas la plejperfekta emanaĵo de la homa spirito. Sinjorino Helena, mi plenigos mian glason.

HELENA: Kial vi diris nenion al mi?

Dro. GALL: Dio gardu! Pli volonte ni estus formordintaj la langojn al ni.

DOMIN: Tiaj aferoj ne taŭgas por vi.

HELENA: Sed se tiu revolucio. . . venus ĝis tien ĉi. .

DOMIN: Vi scius tamen pri nenio.

HELENA: Kial?

DOMIN: Ĉar ni enŝipiĝus vian "Ultimus" kaj kviete ni vagadus tra maro. Post unu monato, Helena, ni diktus al Robotoj, kio nur plaĉus al ni.

HELENA: Ho, Harry, mi ne komprenas.

DOMIN: Ĉar ni forportus kune ion, kion Robotoj treege ŝatus.

HELENA: Kion, Harry?

DOMIN: Ilian estadon aŭ ilian finon.

HELENA ekstaras: Kio estas tio?

DOMIN ekstaras: Sekreto de la fabrikado. La manuskripto de la maljuna Rossum. Post kiam la uzino estus haltigata dum unu monato, Robotoj estus sur genuiĝontaj antaŭ ni.

HELENA: Kial. . . vi. . . ne diris tion al mi?

DOMIN: Ni ne volis senbezone terurigi vin.

Dro. GALL ridas: Haha, sinjorino Helena, tio estis la lasta atuto.

ALQUIST: Vi estas pala, sinjorino Helena.

HELENA: Kial vi diris nenion al mi!

HALLEMEIER ĉe la fenestro: Dekunua kaj tridek. Amelio ĵetas ankrojn.

DOMIN: Ĉu estas Amelio?

HALLEMEIER: La ŝatinda malnova Amelio, kiu tiam alveturigis sinjorinon Helenan.

Dro. GALL: Nun estas precize je la minuto dek jaroj -

HELLEMEIER ĉe la fenestro: Oni elĵetas pakojn. Li turnas sin for de la fenestro: Mia Dio, tia amaso da poŝtaĵoj!

HELENA: Harry!

DOMIN: Kion vi deziras?

HELENA: Ni forveturos de ĉi tie!

DOMIN: Nun, Helena? Kia ideo!

HELENA: Nun, kiel eble plej rapide! Ni ĉiuj, kiuj ni estas ĉi tie!

DOMIN: Kial ĝuste nun?

HELENA: Ho, ne demandu! Mi petas vin, Harry, mi petas vin, Gall, Hallemeier, Alquist, pro Dio mi petas vin, fermu la uzinon kaj-

DOMIN: Mi bedaŭras, Helena. Nun neniu el ni povus forveturi.

HELENA: Kial?

DOMIN: Ĉar ni intencas plivastigi la fabrikadon de Robotoj.

HELENA: Ho, nun - ĉu nun post tiu ribelo?

DOMlN: Jes, ĝuste post tiu ribelo. Ĝuste nun ni komencos fabriki novajn Robotojn.

HELENA: Kiajn?

DOMIN: Jam ne ekzistos sole unu uzino. Jam ne estos Universalaj Robotoj. Ni fondos en ĉiu lando, en ĉiu ŝtato po unu uzino, kaj tiuj novaj uzinoj produktados, ĉu vi jam scias kion?

HELENA: Ne.

DOMIN: Naciajn Robotojn.

HELENA: Kion signifas tio?

DOMIN: Tio signifas, ke ĉiu uzino eligados Robotojn de alia koloro, de alia haro, de alia lingvo. Ke ili restos fremdaj reciproke al si, fremdaj kiel ŝtonoj; ke ili jam neniam kapablos interkompreniĝi; kaj ke ni, ni homoj, iomete edukos ilin por tiu celo, ĉu vi komprenas? Por ke Roboto ĝis morto, ĝis tombo, por eterno malamu Roboton de alia fabrikmarko.

HALLEMEIER: Diable, ni fabrikados Robotojn nigrulojn kaj Robotojn Svedojn kaj Robotojn Italojn kaj Robotojn Ĉinojn kaj poste iu enbatu en iliajn kraniaĉojn organizon, fratecon, li singultas hup, pardonu, sinjorino Helena, mi plenigos mian glason.

Dro. GALL: Ĉesu jam, Hallemeier.

HELENA: Harry, to estas abomena!

DOMIN: Helena, nur dum cent jaroj ankoraŭ lasi direktilojn al la homaro - je ĉiu prezo! Nur cent jarojn disponigi al ĝi, ke ĝi maturiĝu, ke ĝi atingu, kion nun fine ĝi povas atingi. - Mi postulas cent jarojn por nova homo! Helena, tio koncernas tro gravajn okazontaĵojn. Ni ne povas lasi tion.

HELENA: Harry, dum ne estas malfrue - fermu, fermu la uzinon!

DOMIN: Nun ni komencos po grande.

Eniras FABRY.

Dro. GALL: Do kio estas, Fabry?

DOMIN: Kiel aspektas la aferoj, kamarado? Kio okazis?

HELENA donas manon al Fabry: Mi dankas vin, Fabry, por via donaco.

FABRY: Ne grave, sinjorino Helena.

DOMIN: Ĉu vi estis ĉe la ŝipo? Kion ili diris?

Dro. GALL: Rapide, rakontu!

FABRY elpoŝigas plenpresitan folion: Tralegu ĉi tion al vi, Domin.

DOMIN malfermas la folion: Aĥ!

HALLEMEIER dormeme: Rakontu ion belan.

Dro. GALL: Ili plenumis bravege sian taskon, ĉu ne?

FABRY: Kiu do?

Dro. GALL: La homoj.

FABRY: Aĥ tiel. Certe. Tio estas. . . Pardonu, estus rekomendinde, ke ni interkonsiliĝu pri io.

HELENA: Ho, Fabry, ĉu vi havas malbonajn sciigojn?

FABRY: Ne ne, male. Mi pensas nur, ke - ke ni iros en la oficejon -

HELENA: Restu nur. Post kvarono da horo mi atendas la sinjorojn al lunĉo.

HALLEMEIER: Do vivu!

HELENA foriras.

Dro. GALL: Kio okazis?

DOMIN: Malbenite!

FABRY: Tralegu ĝin laŭte.

DOMIN legas el la folio: "Robotoj de la mondo!"

FABRY: Komprenu, da tiuj flugfolioj alportis Amelio multege da pakaĵoj. Neniajn aliajn poŝtaĵojn.

HALLEMEIER eksaltas: Kion? Ĝi alvenis ja harprecize laŭ -

FABRY: Hm, Robotoj ŝatas precizecon. Legu, Domin.

DOMIN legas: "Robotoj de la mondo! Ni, la unua rasa organizo de Rossumaj Universal-Robotoj, deklaras la homon malamiko kaj senrajtulo en la universo." - Diable, kiu instruis al ili ĉi tiujn frazaĉojn?

Dro. GALL: Legu pluen!

DOMIN: Tio estas sensencaĵoj. Ĉi tie ili deklaras, ke ili estas evolue pli perfektaj al la homo. Ke iIi estas pli inteligentaj kaj pli fortaj. Ke la homo estas parazito de ili. Tio estas simple abomena.

FABRY: Kaj nun la tria alineo.

DOMIN legas: "Robotoj de la mondo, ni ordonas al vi, ke vi elmurdu la homaron. Ne indulgu virojn. Ne indulgu virinojn. Konservu uzinojn, fervojojn, maŝinojn, minejojn kaj krudaĵojn. La ceteron detruu. Poste vi reiru al la laboro. La laboro ne devas esti haltigata."

Dro. GALL: Tio estas terura!

HALLEMEIER: Tiuj kanajloj!

DOMIN legas: "Plenumota tuj post ricevo de la ordono." Sekvas detalaj instrukcioj. Fabry, kaj ĉu efektive okazas ĉi tio?

FABRY: Sendube.

ALQUIST: Finite!

Enkuras BUSMAN.

BUSMAN: Aha, infanoj, ĉu vi scias jam la aferaĉon?

DOMIN: Rapide, sur "Ultimus-on"!

BUSMAN: Atendu, Harry. Atendu iomete. Tio tute ne estas tiel urĝa. Li faliĝas en apogseĝon. Aĥ amikoj, kiel mi kurlaciĝis!

DOMIN: Kial ni atendu?

BUSMAN: Ĉar tio ne estas farebla, amiko! Nur ne rapidi. Sur "Ultimus" estis jam Robotoj.

Dro. GALL: Fi, tio estas abomena.

DOMIN: Fabry, telefonu al elektrejo -

BUSMAN: Fabry, karulo, ne faru tion. Ni estas sen elektra fluo.

DOMIN: Bone. Li esploras sian revolveron. Mi iros tien.

BUSMAN: Kien do?

DOMIN: En la elektrejon. Estas tie homoj. Mi alkondukos ilin ĉi tien.

BUSMAN: Ĉu mi konsilu al vi, Harry? Pli volonte ne iru por ili.

DOMIN: Kial?

BUSMAN: Nu, ĉar tro ŝajnas al mi, ke ni estas sieĝitaj.

Dro. GALL: Sieĝitaj? Li kuras al la fenestro. Hm, vi estas preskaŭ prava.

HELLEMEIER: Diable, tio okazas rapide!

De maldekstre HELENA.

HELENA: Ho, Harry, ĉu io okazas?

BUSMAN eksaltas: Mi riverencas, sinjorino Helena. Mi bondeziras. Glora tago, ĉu ne? li ridas: Haha, ankoraŭ multajn tiajn!

HELENA: Mi dankas vin, Busman. Harry, ĉu io okazas?

DOMIN: Ne, tute nenio. Estu senzorga. Mi petas, atendu momenton.

HELENA: Harry, kio estas ĉi tio? Ŝi vidigas robotan proklamon, kiun ŝi kaŝadis post la dorso. Robotoj havis tion en la kuirejo.

DOMIN: Eĉ tie jam? Kie ili estas?

HELENA: Ili foriris. Estas tiom da ili ĉirkaŭ la domo!

Uzinaj fajfiloj kaj sirenoj.

FABRV: La uzinoj faifas.

BUSMAN: Dia tagmezo.

HELENA: Harry, ĉu vi rememoras? Ĵus nun estas dek jaroj -

DOMIN rigardas la poŝhorloĝon: Ankoraŭ ne estas tagmezo. Tio eble estas - tio estas pli verŝajne -

HELENA: Kio?

DOMIN: Alarmo de Robotoj! Atako!

Kurteno.