Rakontoj pri Feinoj/Riketo kun la Tufo
Unu fojon, reĝino naskis filon malbelan kaj malbontalian; longatempe oni dubis ĉu li havas homan formon. Feino, kiu ĉeestis ĉe lia naskiĝo, certigis ke li estos aminda kaj ke li havos grandan spritecon, eĉ, ŝi aldonis, ke li povos, per la forto de l’donaco kiun ŝi ĵus faris al li, doni tiom da sprito, kiom li havos, al la persono kiun li amos pleje. Tio ĉi konsolis iom la kompatindan reĝinon, kiu bedaŭregis ke ŝi havas tiel malbelan infanon. Efektive, tuj kiam li komencis paroli, li diris multe da belaj aferoj; en ĉiuj liaj agoj, li havis tiom da lerteco, ke li mirigis ĉiujn. Mi forgesis diri ke li naskigis kun tufeto da haroj sur la kapo, tial oni nomis lin Riketo kun la Tufo, ĉar Riketo estis lia familia nomo.
Post sep aŭ ok jaroj, la reĝino de najbara reĝolando akuŝiĝis je du filinoj. La unuanaskita estis pli bela ol la tago; la reĝino estis feliĉega pro tie; oni timis ke la malmodereco de ŝia ĝojo malsanigos ŝin... La sama feino kiu ĉeestis ĉe la naskiĝo de l’malgranda Riketo kun la Tufo, estis tie kaj ŝi anoncis al la reĝino, ke tiu princineto ne havos spriton, ke ŝi estos tiel malsprita kiel bela... Tio humiligis la reĝinon, sed kelkajn momentojn poste naskiĝis dua filino treege malbela. La reĝino malĝojegis, tiam la feino diris: „Via filino, Sinjorino, ricevos kompenson; ŝi havos tiom da sprito, ke oni ne vidos ŝian malbelecon. - Dio volu tion! diris la reĝino, sed, ĉu ne ekzistas rimedon por doni iom da sprito al la unua kiu estas tiel bela? - Mi farus ĉion por ke vi estu kontenta, Sinjorino, diris la feino, tial mi donacas al ŝi la povon beligi la personon kiu plaĉos al ŝi.“
La du princinoj grandiĝis, iliaj ecoj grandiĝis samtempe. La famo publikigis la belecon de la unuanaskita kaj la spriton de la duanaskita kiu kun ĉiu tago fariĝadis pli malbela dum ŝia fratino fariĝadis plu malsprita. Tiu ĉi estis tiel mallerta, ke ŝi ne povis ordigi kelkajn porcelanajn objektojn sur la rando de kameno, ne disrompante unu; nek trinki glason da akvo, ne disverŝante la duonon sur siajn vestojn, kvankam la beleco estas granda utilaĵo ĉe junulino, tamen la sprito de la duanaskita altiris ĉiujn vizitantojn. Oni admiris la unuan kaj oni miregis aŭdante la agrablajn aferojn kiujn diris la dua.
La reĝino faris rimarkon al sia filino pri ŝia malspriteco kaj la kompatinda princino pensis, ke ŝi mortos de honto kaj de doloro.
Iam, ŝi iris en arbaron, tie, sola, ŝi ploris sian malfeliĉecon, sed, jen, hometo tre malagrabla, kvankam riĉege vestita, proksimiĝis al ŝi. Li estis la juna princo Riketo kun la Tufo, kiu amegis ŝin laŭ ŝiaj portretoj kiuj trakuris la mondon. Li forlasis sian reĝolandon por havi la plezuron vidi ŝin kaj paroli kun ŝi. Li iris al ŝi kun la tuta ebla ĝentileco kaj respekto kaj faris al ŝi la ordinarajn komplimentojn, sed la melankolia princino nenion respondis. Tiam li vidis la malĝojecon de la princino kaj diris: „Mi ne komprenas, Sinjorino, ke persono tiel bela kiel vi, povu esti ankaŭ malgaja; mi neniam vidis iun kies beleco estus komparebla al la via. - Plaĉas al vi diri tion, Sinjoro, respondis la princino, kaj ŝi haltis tie. - La beleco, rediris Riketo kun la Tufo, estas tia bono, ke ĝi anstataŭas ĉiujn, vi posedas tiun bonon kaj mi ne vidas kio povas ĉagreni vin. - Ho! diris la princino, mi volus pli bone esti tiel malagrabla kiel vi, kaj havi spriton ol havi belecon kaj esti malsprita kaj nescianta kiel mi estas. - Ĉar vi deziras spriton, tio estas pruvo ke ĝi ne mankas al vi. - Mi ne scias, diris la princino, sed mi estas naivega, kaj la ĉagrenego kiu mortigas min venas de tio. - Tiam, diris Riketo kun la Tufo, mi facile finigos vian ĉagre non. - Kiel vi povus fari? diris la princino. - Mi havas povon, Sinjorino, diris Riketo, ke mi povas doni tiom da sprito, kiun oni povas havi, al la persono kiun mi amas pleje, ĉar vi estas tiu persono, Sinjorino, se nur vi bone volas esti mia edzino, mi donos al vi tiom da sprito, kiom vi deziras.“ La princino surpriziĝis kaj respondis nenion. „Mi vidas, rediris Riketo, mi vidas ke mia propono vin ĉagrenis, mi ne miros pro tio, kontraŭe mi donas al vi tutan jaron por pripensi.“ La princino en sia naiveco imagis, ke la fino de l’jaro neniam venos, tial ŝi akceptis la proponon faritan al ŝi. Tuj kiam ŝi faris promeson iĝi edzino de Riketo, post unu jaro, en la sama tago, ŝi sentis la ŝanĝon; ŝi trovis nekredeblan facilecon por diri ĉion, kio plaĉis al ŝi, kaj ĝin diri per sprita, facila kaj natura maniero. De tiu momento, ŝi komencis aminduman interparoladon kun Riketo; ŝi babiladis tiel bone, ke Riketo kun la Tufo timis ke li donis al ŝi pli da sprito ol li rezervis por si mem. Kiam ŝi revenis en la palacon, la tuta kortego , miris pri tiu subita metamorfozo, ŝi plu ne diris malrespektaĵojn, sed multe da aferoj saĝaj kaj senfine spritaj. La korteganoj ĝojis pri tio; ho ve! La duanaskita ne ĝojis; plu ne havante, kontraŭ sia fratino, la profiton de la sprito, ŝi ŝajnis apud ŝi, tre malagrabla simiino. Kelkfoje la reĝo kondutis laŭ ŝiaj konsiloj aŭ kunmetis la konsilantaron en ŝia apartamento. La famo disportis tiun ŝanĝon. Ĉiuj junaj princoj de la najbaraj reĝolandoj iĝis amemaj kaj ŝin petis kiel edzinon, sed ŝi trovis inter ili neniun kiu havus sufiĉe da sprito. Tamen, unu venis, li estis potenca, riĉa, sprita kaj bontalia, ŝi sentis por li bonvolon. Ŝia patro diris al ŝi, ke ŝi povu libere elekti sian edzon. Ŝi dankis sian patron kaj ne prenis decidon, ĉar ju pli da sprito oni havas, des pli malfacile oni povas decidiĝi pri tia afero.
Okaze, ŝi iris en la saman arbaron kie ŝi trovis Riketon kun la Tufo. Profunde ŝi revis kiam ŝi aŭdis surdan bruon, sub siaj piedoj, kvazaŭ multaj personoj moviĝas. Unu diris: „Alportu al mi tiun kaldronon“, alia: „Metu lignon en la fajron.“ Samtempe la tero malfermiĝis kaj ŝi vidis grandan kuirejon plenan je kuiristoj, servistoj kaj ĉiuj oficistoj necesaj por fari belegan festenon. El ĝi eliris dudek aŭ tridek rostigistoj kiuj sin lokis en aleo de la arbaro, ĉirkaŭante longan tablon, ĉiuj havis lardilon en mano, voston de vulpo sur orelo, ili eklaboris dum oni aŭdis harmonian kanteton. La princino miris kaj demandis la plej rimarkeblan el ĉiuj, por kiu ili laboras. „Ni laboras, diris la kuirejestro, por la edziĝo-festo de sinjoro Riketo kun la Tufo, kiu okazos morgaŭ.“ La princino surpriziĝis sed ŝi ekmemoris ke, antaŭ unu jaro, en la sama tago, ŝi promesis fariĝi edzino de l’princo Riketo kun la Tufo, ŝi pensis ke ŝi falas teren ĉe la rememoro de tiu promeso... Ŝi faris apenaŭ tridek paŝojn daŭrigante sian promenadon, kiam Riketo kun la Tufo sin prezentis al ŝi, brava, belega, kvazaŭ princo kiu baldaŭ edziĝos: „Vi min vidas, Sinjorino, diris li, fidele plenumi mian parolon, kaj mi tute ne dubas, vidante vin tie ĉi, ke vi tuj faros min la plej feliĉa el la homoj,donante vian manon al mi. - Mi konfesas al vi, sincere, respondis la princino, ke mi ne faris ankoraŭ decidon pri tio. Mi pensas ke mi ne povos ĝin fari tia, kia vi ĝin deziras. - Vi mirigas min, Sinjorino, diris Riketo kun la Tufo. --- Ho, mi kredas, diris la bela princino, kaj certe se mi konus vin kiel brutulon, malspritulon, mi trovus min tre embarasata. Tia homo dirus al mi: Princino, mi havas vian promeson, estas necese ke vi fariĝu mia edzino; sed ĉar tiu al kiu mi parolas, estas viro la plej sprita en la mondo, li trovos racian kaj pravan mian singardecon. Vi scias ke estante malsprita mi ne povis tamen decidi min fariĝi via edzino, kiel nun kiam mi iĝis singardema pri la homoj, mi farus hodiaŭ tian decidon. Se vi pensis serioze edziĝi kun mi, vi estis malprava senigante min de mia malspriteco. - Se homo malsprita, respondis Riketo kun la Tufo, rajte povus, kiel vi ĵus diris, riproĉi vin pri la malplenumo de via parolo, kial vi volas, Sinjorino, ke mi same ne faru pri afero de kiu dependas la tuta feliĉeco de mia vivo? Ĉu estus prave ke la personoj spritaj estu en pli malbona stato ol tiuj, kiuj ne havas spriton? Vi ne povas kredi tion. Sed ni venu al la persona fakto, mi vin petas. Volu diri al mi ĉu, krom mia malbeleco, io malplaĉas al vi en mi, ĉu mia naskiĝo, ĉu mia humoro kaj miaj manieroj? - Neniel, respondis la princino; mi amas en vi ĉion, kion vi ĵus diris. - Ĉar tiel estas, rediris Riketo, mi tuj estos feliĉa, vi povas fari min la plej aminda el la homoj. - Kiel tio povas fariĝi? diris al li la princino. - Tio fariĝos, diris Riketo, se vi min amas sufiĉe por voli ke tio estu. Por ke vi ne dubu, Sinjorino, sciiĝu ke la sama feino kiu, en la tago de mia naskiĝo faris donacon al mi povi fari sprita la personon kiun mi amos, tiu sama feino faris al vi la donacon povi fari bela tiun, kiu plaĉos al vi, tiun al kiu vi bone volos fari tian favoron. - Tiam, diris la princino, mi deziras tutkore ke vi fariĝu la plej aminda princo en la mondo, kaj mi faras al vi tiun donacon tiom, kiom mia povo ĝin permesas.“
Apenaŭ la princino elparolis tiujn vortojn kiam Riketo kun la Tufo aperis antaŭ ŝiaj ravitaj okuloj kiel la plej bela viro kiun ŝi iam vidis.
Kelkaj personoj malbonvolaj certigas ke ne nur la privilegioj de la feino faris tiun ŝanĝon sed ke la amo finis la metamorfozon. Kio ajn estu, la princino profunde meditis pri la persistado de ŝia amanto, pri la diskreteco kaj pri ĉiuj la bonaj ecoj de lia animo, de lia koro; ŝi plu ne vidis la malbelformon de lia vizaĝo. Lia ĝibo ŝajnis al ŝi movo de viro klinita kaj submetita, liaj okuloj strabaj ŝajnis al ŝi brilantaj kaj ĉarmis ŝin; lia dika ruĝa nazo havis por ŝi ion da militista kaj heroa; kvankam li lamis terure, ŝi trovis al li belan mienon.
La princino promesis edziniĝi kun li, kaj li petis la konsenton de l’reĝo, ŝia patro: La reĝo eksciinte ke lia filino tre estimas Riketon kun la Tufo, kiun li konis kiel princon tre saĝan, kun plezuro akceptis lin kiel bofilon.
La morgaŭan tagon la edziĝofesto okazis, kiel Riketo antaŭdiris, kaj laŭ la ordonoj faritaj de li.