Redakcia Angulo (Julio 1924)
Kiam dekmonata infano lernante memstare piediri faras sian unuan paŝon, ĝi estas nefirma, necerteca, ŝancela, sed tiu ĉi paŝprovo jam estas pruvsigno, ke la infano baldaŭ ellernos firme stari kaj marŝi per siaj piedoj. Kiam nia “L.-S. Ald.“ je la deka monato de sia vivo faras la unuan paŝon sur la kampo de l’ originala esperantolingva sennacieca literaturo — estas tute klara kaj sendiskuta por ni ĉiuj, ke tiu unua paŝo havas multajn mankojn: niaj originalaj verkoj eble ne estas majstraj kaj eĉ ne multe literaturecaj. Tamen ni arogis fari la unuan paŝon, do ni povas firme ekstari per ambaŭ piedoj sur la grundon de nia laborkampo. Sen arogo ne estas atingebla la celo.
Tiu-ĉi — nia deka numero konsistas nure el originalaj verkoj de SAT-anoj. Per ĝi ni komencas memstare efektivigi unu el la celoj de nia Asocio — kreadi, en plena senco de tiu vorto, la novan vere sennaciecan literaturon. Juna estas nia SAT, ne antaŭlonge ni kolektiĝis ĉiuj sub ĝian standardon. Restante ligitaj konstante kun nia porpana laboro, de la laboro inspiritaj, post laciga penplena tago, kun plumo en netute sperta mano — ni faras unuajn malnetajn provostrekojn de grandioza originala kreaĵo plenumota baldaŭ per niaj kolektivaj fortoj (ni kuraĝas ne dubi, ke ni tion plenumos).
Parolante pri la pure belliteratura parto de la numero, unu fakton, samtempe ĝojigan kaj domaĝigan, oni povas konstati laŭ la prezentata en ĝi materialo: relativan perfektecon de la poezio kaj sufiĉan moderecon de la prozo. Tio estas tre natura: ĉiu juna literaturo komence disfloras per lirika poezio kaj nur pli malfrue aperas maturaj fruktoj — pli serioza beletristiko, noveloj, romanoj ktp. Do oni povas konstati, ke nia esp. literaturo jam pasis sian printempan periodon: ni havas ne malmultajn tre kapablajn kaj talentajn kamaradojn, kiuj verkas senriproĉajn versojn en plene nia spirito. Sola k.do Miĥalski liveras al ni abundan kaj perfektan materialon, kiu eĉ sola faras nin riĉaj. Tio rajtigas nin esti pli postulemaj al tiu ĉi speco de verkarto — nur modelajn versojn ni povos enpresi en la malgrandaj bedaŭrinde kajeretoj de nia “Aldono“.
Samtempe tio devigas nin esti pli zorgemaj kaj atentemaj al la provoj verki originalan prozon. Ni vokas ĉiujn k.dojn pli energie komenci tiun ĉi necesan laboron. Ja venis la tempo somera, aŭtune ni rikoltu.
Ĝis nun ne multe ni ricevas da originalaĵoj. Jen estas kelkaj, kiuj estas presotaj; skizo pri Bernhard Shaw de M. Starr, “Revado“ de P. Friedmann, kaj versoj: “Mano via, cerbo mia“ de N. Barthelmess kaj “Malavara deziro“ de J. Dimanĉa. Tiun ĉi lastan ni estis devigitaj sufiĉe fundamente korekti.
El la tradukaĵoj estas akceptitaj por enpreso: “Homo“ (M. Gorki) de M. Ŝidlovskaja, “Reflekso de libero“ (Pavlov) de J. Levandovski, “Ĉujaj pasintaĵoj“ (V. Ŝiŝkov) de P. Kazanski, “La revolucio eksplodas“ (S. Faure) de Moreno, “La blinda lernejo de patriotismo“ (U. Sinclair) de K. Fröding, fragm. el “Hirundlibro“ (E. Toller) de R. Richter.
Ankaŭ ni kvitancas tie ĉi vicevon de la manuskriptoj por la aŭgusta kontraŭmilita numero al k.doj: E. Lanty, E. Miĥalski, M. Muribo, M. Starr, H. M., Jürgen Meyer, K. Fröding, Helse, E. Izgur. Ĉio aperos en la sekvonta numero de nia “L.-S. Aldono“.