Saluton al ĉiuj
Karaj gekolegoj, estimataj samideanoj,
Nun ni havas nian apartan gazeton ; por honorigi ĝin, mi volas, ke la unuaj vortoj estu kora saluto al nia kara Majstro D-ro Zamenhof, kies lingvo ebligis nin konatiĝi, interŝanĝi ideojn, kaj per kiu ni penos faciligi la vojaĝojn kaj la komercajn rilatojn.
Dankon ni ŝuldas al la samlingvaj gazetoj por ilia bonkoreco, enpresiginte ĝis nun niajn sciigojn, kaj inter ili al « Le Monde Espérantiste », kiu tiel bonvole ĉiam donis al ni grandan lokon en ĝia enhavo.
Ne ofenda, ne politika kaj ne religia devas esti nia gazeto ; vera spegulo, ĝi devas speguligi nian Asocion, kiu estas malfermita al iu ajn fervojisto de la malplej ĝis la plej alta grado. Vera enciklopedio per kaj por ĉiu, ĝi enskribos ĉiujn metiajn informojn.
Karaj gekolegoj, ni havas la ilon, do por ni estas devo utiligi ĝin por la bono.
Al konatuloj kaj nekonatuloj, anoj de nia Asocio, kaj al la legantoj, mi sendas koran saluton.
Prezidanto de I. A. F. E.