Sen prezento
Se Will Harding ne havus dunaskitan fraton, li estus ekstreme mirigita, kiam la knabino alparolis lin en la vagonaro, ĉar li estis certa, ke li neniam vidis ŝin antaŭe, kaj ŝi ne elvidis tiel, ke ŝi povus esti forgesata. Sed lia konfuzebla simileco kun la frato komprenigis ŝian eraron.
La knabino estis la sola persono trovata en la vagono, kiam li envenis.
Ŝi estis meze longa, ĉarma kun blonda haro. Ŝi ekrigardis lin preterire, kiam li envenis, kaj enprofundiĝis poste ĉe sia gazeto. Dum li esploris ŝian profilon, ŝi levis la okulojn subite, renkontis lian rigardon, turnis sin afable al li kaj donis al li la manon.
— Kiel vi fartas? — demandis ŝi kore. — Estas agrable trovi konatulon. Mi vojaĝis kvar horojn kaj morte enuiĝis.
Harding renkontis la amikinon de sia dunaskita frato kun la sama koreco, kiun ŝi mem montris.
— Mi miras, kie Ted renkontis ŝin? — pensis li. — Eble en Buxton dum la bansezono? Li sendube dancis kun ŝi.
— Vi povus ja almenaŭ diri, ke vi ĝojas vidi min. — daŭrigis ŝi.
Harding ridetis afable.
— Mi pensis pri vi ĵus antaŭ ol la vagonaro alvenis, mirante, ĉu ankoraŭ unufoje ni estus tiel agrable kune, kiel en la lasta fojo.
La knabino rigardis lin subŝerce kaj post tio ŝi kreviĝis en sonora ekrido.
— Jes, kiel scii?! — diris ŝi. — Ĉu vi memoras tiun belan vesperon sur la lago? — daŭrigis ŝi.
— Ĉu mi memoras ĝin! — diris li.
Li estis faronta rimarkon pri la ĝenerala karaktero de tiu vespero, kiam la knabino daŭrigis:
— Kiel la aero estis klara kaj malvarma, kaj kiel niaj glitiloj kuregis sur la glacio!
Harding ektiriĝis; li pensis, ke koncernus someran vesperon. Li ekdecidis lasi la knabinon paroli mem.
— Kaj ĉu vi memoras la vesperon en la verando? — Ŝia voĉo ricevis konfideman tonfalon. — Estis tiel mallumo ke vi ne povis vidi miajn okulojn, kaj vi diris, ke ili estas bluaj, dum mi certigis, ke ili estas brunaj.
— Kiel mi povus tion forgesi? — diris Harding. — Sed vi ne sukcesis kredigi min; mi konis viajn okulojn tro bone.
Kaj li enrigardis en ilin.
— Se tio estas fakto, — diris la knabino, — kiel do okazis, ke vi ne rekonis min, kiam vi envenis la vagonon? Vi min rigardis ja tiel precize.
— Mi vidas tiel malbone, — balbutis Harding. — Mi estas tiel terure miopa, komprenu vi! Mi petas senkulpigon!
— Via klarigo faras al vi honoron, — diris la blonda knabino rigide; — kvankam ĝi estas malproksima de la vero. Sed mi povas servi al vi per unu pli bona. Vi neniam ĝis nun vidis min. Vi eĉ ne konas mian nomon. Vi vidis, ke mi estas en eraro pri vi anstataŭ iu, kiun mi konas, sed vi ne estis sufiĉe honesta por klarigi tion al mi. Mi vidis, ke vi estis necerta pri la lago, kaj tial mi provis vin per la verando. La verando kaj la brunaj okuloj estis nur eltrovo de mia flanko — kaj de via.
Li ruĝiĝis kaj transigis sin kun indogo for en la angulon de l’ vagoneto.
— Ho, fraŭlino, — Harding interrompis sin, embarasita ke li ne konas ŝian nomon.
La vizaĝo de la knabino ekklariĝis iom. Ŝi batalis kontraŭ rideto. La rideto venkis, kaj tiam Harding translokigis sin kaj sidiĝis apud ŝi.
— Mi petas senkulpigon, — diris li humile. — Se vi ne volas aŭdi mian klarigon, mi foriros. Videble vi supozis en mi vian amikon, sinjoron Harding. Nu, mi ne estas Harding. Aŭ almenaŭ ne via Harding.
— Pri tio mi estas plena certa, — respondis la knabino.
— Mi volas diri, ke mi ne estas tiu Harding, kiel vi kredis. Mi ne estas mi mem, vi sciu; mi estas mia frato.
— Kiu vi estas do, ĉar vi ne estas via frato? — demandis ŝi.
— Mi estas Will Harding, — klarigis li, — kaj tiu persono, kiun vi renkontis antaŭe, estas mia dunaskita frato Ted Harding. Li estas mia similaĵo, kaj oni ne povas diferencigi nin unu de la alia. Tiaj eraroj kiel tiu ĉi okazis jam pli frue. Ni estas ambaŭ tiel kutimigitaj pri tio, ke ni neniam korektas ilin. Ni, tiel diri, enviviĝis la rolon.
— Vi devis ne subtrompi min, — diris la knabino. — Tuj, kiam vi komencis paroli, mi ekrimarkis, ke neniam antaŭe mi renkontis vin.
Ŝiaj okuloj brilis pro ruzoŝerco.
— Se mi ne diris ĝin sufiĉe, mi petas ankoraŭ unufoje pri pardono.
— Ĝin mi konsentas al vi, — diris la knabino. — Sed vi ne meritas ĝin.
— Mi konfesas, — diris Harding. — Tio ĉi sendube estos leciono por mi. Vi sciu, mi neniam malsukcesis antaŭe. Ted kaj mi konfidas unu al la alia ĉion, ĉu grandan aŭ malgrandan — tiel se ni svatas knabinon, kiel se ni pruntas unu frankon de amiko.
— Volu transdoni al mi mian sunombleron, — diris la knabino subite. — Jen mi elpaŝos.
— Jam! — ekkriis Harding disrevigite. — Kaj vi ne diris al mi ankoraŭ vian nomon.
Ŝi ruĝiĝis ĝis sub la haro.
— Vi povos ja demandi de — Ted, — diris ŝi, rerigardante en la pordo.
Kiam Harding revenis al la loko, kie ŝi estis sidinta, li trovis ŝian naztukon sur la planko. En unu angulo estis brodita la monogramo „E. L. D.“
— Ted, — diris li post du-tri tagoj, — ĉu vi konas knabinon, kies komeneliteroj estas „E. L. D.“?
— Elsie Davis? — demandis Ted.
— Ne do! — diris Will; — ŝi havas ruĝan haron.
— Ethel Dubois, — proponis Ted.
— Nigran haron ŝi havas kaj nigrajn okulojn, — diris Will. — Tiu, pri kiu mi parolas, estas blonda. Ne tro blonda, ne pala, sed ŝi havas blondan helan haron kaj bluajn okulojn.
— Vi estas sendube en granda danĝero, — diris Ted kompate.
— Vin ne enmiksu, — respondis Will, kaj tiel ili disiris.
…La mondo ne estas vasta, kaj sekve ne estas tre strange, ke Harding renkontis ankoraŭ unufoje la blondan knabinon. Tio okazis en balo sur bieno ie en la provinco. Ŝi trovis sin staranta en unu fino de granda salono, kiam li unue ekvidis ŝin. Li estis interparolanta kun persono apud si, sed li interrompis sin tuj demandante:
— Kiu estas la blue vestita knabino, jen ŝi kun la blonda haro?
— Eleonor’ Davenport, — fariĝis la respondo; — ĉu vi ne konas ŝin?
— Volu prezenti min al ŝi, — petis li.
Sed ĵus en tiu sama momento iu alia pretendis la atenton de lia apudstaranto, kaj kiam la borde estis ree libera, tiam fraŭlino Davenport estis malaperinta el la vido de Will Harding.
Kiam lia frato Ted kelkajn momentojn poste iris tra la salono, li sentis subite, ke mano tuŝetas lian brakon. Estis fraŭlino Davenport.
— Mi deziras paroli kun vi unu momenton, sinjoro Harding, — diris ŝi.
Ili estis haltintaj proksime al palmgrupo, fraŭlino Davenport facilmove enŝteliĝis post ĝin kaj igis Harding sekvi ŝin.
— Mi esperas, ke vi bone komprenas min, — diris ŝi ruĝiĝante ĝis sub la haro, — sed mi devas rakonti, kiamaniere okazis. Ne estas pro tio, ke mi sentus min ĝenata renkonti vian fraton, sed ĉar mi hontas pro mi mem. Ĉu vi volas kredi min laŭ mia parolo?
— Kompreneble, — diris Harding, — mi kredas ĝin, ĉar vi ĝin diras, kvankam mi ne komprenas, pri kio vi parolas.
— Ĉesigu moki min, — diris ŝi. — Estas terure eldiri ĝin… sed… mi neniam vidis vian fraton.
— Pro tio vi ne malesperu, — respondis Harding. — Pripensu, se, anstataŭe, vi neniam estus vidinta min.
— Tio ĉi estas tro serioza por ŝerci pri ĝi, — rediris fraŭlino Davenport. — Vi komprenu, la afero tiel rilatas, ke mi estis vojaĝinta kvar horojn kaj ne sciis kion entrepreni. Mi provis legi, sed la legado kaŭzas al mi kapdoloron. Mi morte enuiĝis kaj… kaj precize tiam vi envenis la vagonaron. Kion vi diris?
— Nenion, — respondis Harding. — Volu daŭrigi!
— Nu, ŝajnis al mi esti domaĝe, ke mi enuiĝus kaj ke vi enuiĝus, tial mi pensis, ke ni povus… povus…
— Povus kion? — diris Harding.
— Vi volas do nepre ne helpi Paĝo:Lingvo Internacia - Oktobro-Novembro 1900.pdf/6