Sennacismo kaj Internaciismo/Sennacieca kulturo kaj internacia politiko

N. Nekrasov

Sennacieca kulturo kaj internacia politiko

Lastatempe, ligite kun la diskutado pri la programo de SAT, tre multe pliaktualiĝis la principa problemo pri la esenco de sennaciismo mem, kiel bazo de la tuta ideologio de SAT.

Tio estas tre natura kaj ankaŭ tre necesa por pli profunda ekkompreno de nia teoria bazo kaj de nia konkreta laboro praktika.

La diskutado evidentigis antaŭ ĉio en plena evidenteco unu kardinalan tendencon, kiu estas nun konsekvence kaj difinite realigata de la gvidorganoj de SAT, sub rekta influo de k-do Lanti, elvokante samtempe tre akran kritikon el alia flanko, por kiu tiu tendenco estas absolute ne akceptebla.

La kerno de la problemo sidas en la sekvanta dilemo: ĉu la SAT-anoj devas absolute ignori ĉiujn naciajn problemojn, aŭ ili devas sian ideologion konstrui sur la reale ekzistanta nacia kaj internacia politiko?

K-do Lanti diras, ke la proletoj, celantaj al la senklasa kaj sennacia societo, havas neniun intereson pri la nacia emancipiĝo de subpremitaj koloniaj popoloj, ili havas neniun intereson pri ilia sendependiĝo, pri la batalo de tiuj popoloj por egaligo de ilia lingvo kaj ilia raso kun la privilegiitaj metropolanoj k. t. p.

K-do Lanti diras, ke se granda imperialisma ŝtato perforte asimiligas iun malgrandan nacion, do tio estas eĉ tre bona, ĉar per tiu asimiligo pliproksimiĝas la plena sennaciiĝo de la tuta mondo... Kaj tiel plu...

Ĉu k-do Lanti estas prava?!

Ni estas forte konvinkitaj, ke en tiu ĉi problemo k-do Lanti faras fatale teruran kaj treege danĝeran eraron, kiu devas esti kiel eble plej baldaŭ korektita.

Kaj jen kial:

Ni supozu, ke efektive la imperialismo de grandaj nacioj faras pozitivan laboron, ekstermante la malgrandajn popolojn. (Ni lasu flanke la demandon pri la manieroj de tiu imperialisma subpremado, kiu tute identas kun la subpremado de la malriĉuloj per la riĉuloj kaj ofte estas realigata samtempe kun subpremado de la laboristoj dum ilia klasbatalo kontraŭ la loka kaj alilanda burĝaro, ĉar tiuj ĉi ambaŭ frontoj ofte estas kunigitaj kaj malfacile disapartigeblaj). Bone! Baldaŭ do poste formiĝas kelkaj potencaj nacioj, kiuj logike devas interkonflikti por elpuŝi unu la ceterajn. Neeviteblas terurega mondmilito, kiu nepre detruos ĉiujn ĝistiamajn kulturakiraĵojn de la homaro. Tiu ĉi vojo estas do plena de perforta subpremado kaj grandiozaj katastrofoj.

La proletaro batalanta kontraŭ ĉia socia subpremado, ne povas iri tiun vojon, ĉar tiu vojo estas tute reakcia kaj regresiva. Celante sian idealon de senklasa kaj sennacia senekspluata homarsocio, la proletaro povas nur aktive kontraŭbatali tiun neakcepteblan metodon, ĉar ĝi estas metodo de la ekspluatantoj.

La proletara sennaciismo, marŝanta kun la devizo de la estonta senklasa kaj sennacia homaro, devas bazigi sin sur tute alia politiko.

Propagandante la sennaciismon kaj sennaciecan koncepton en nia epoko plena de naciaj antagonismoj, la sennaciuloj ne devas lasi sen subteno la malfortajn batalantojn de subpremitaj popoloj kontraŭ la manĝegantaj ilin drakoj de agresiva naciismo. Ĉar se la sennaciuloj ignorus tiun batalon, la avidaj grandnaciismoj havus nur pli bonajn kondiĉojn por sia pligrasiĝo.

La sennacieca mondkoncepto ne konsistas en la subteno al la grandnaciismoj kontraŭ la malgrandaj, sed en aktiva batalo kontraŭ tiuj grandaj naciismoj, ĉar ili estas ne akcelantoj, sed la plej grandaj malamikoj de la vera sennacieco. Krom tio, la nacia batalo por la sendependeco en la kolonioj kaj duone sendependaj landoj neeviteble fariĝas helpa rezervo de la laboristoj en ilia klasbatalo, precipe kiam tiu ĉi lasta pliakriĝas. La malgrandaj popoloj, batalante por sia sendependeco, laŭnature fariĝas kunbatalantoj de la laboristaro, ĉar ili plimalfortigas la komunan malamikon – la grandpotencan kapitalistaron de la imperialismaj landoj.

Eble oni povus diri, ke, akcelante sendependiĝon de la diversaj malgrandaj nacioj, ni ne progresus de la diversaj malgrandaj nacioj, ni ne progresus al unueco, sed al diseco? Jes, tiel estus, se ne ekzistus la tutmonda klasbatalo de la proletaro por la estonta senklasa kaj sennacieca homaro, bazata sur la ekonomia evoluo.

Por ke la homaro efektive povu rapide asimiliĝi kaj progresi al sennacieco, devas esti antaŭe starigita tia situacio, kiu egaligus ĉiujn naciojn kaj forigus ĉiun senton de deviga alinaciigo.

La tasko de la proletara sennaciismo estas do edukadi la proletaron pri ĝia mondunueco kaj pri reakcieco de la naciismaj ideoj. Se en nia epoko ni ne povas esti sennaciaj, kiel ni volus, ni devas esti sennaciecaj. Sed tio tute ne signifas, ke ni aprobu la penadon de la grandaj nacioj senpune subpremadi la malgrandajn.

La realigo de sennacieca idealo tute ne konsistas en tio, ke hindoj apartenu al angloj, ukrainoj al rusoj kaj poste eble ĉiuj ekapartenu al francoj aŭ al jankioj, ĉar tiuj ĉi estas la plej kulturaj kaj kapablaj por ekspluati la fremdajn landriĉaĵojn. Tute kontraŭe.

La batalo de malgrandaj popoloj por sia sendependiĝo estas batalo justa kaj utila por la klaso laborista, ĉar ĝi pligrandigas nian movadon al nia ĉefa celo – al la socialismo (t. e. al la senklasa kaj sennacia homaro).

Tamen ĉio supre dirita neniel povas signifi, ke la nacia sendependeco kaj nacia kulturo estas objektoj gravaj per si mem. Tute kategorie kaj kun plena klareco ni devas deklari, ke la proletaro celas al absoluta unueco kaj al plena asimiliĝo de ĉiuj nacioj. La neceseco de sendependiĝo de malgrandaj nacioj for de la grandaj estas postulata de la aktualaj politikaj kondiĉoj, de la taktiko de l’batalo de la proletaro kontraŭ la kapitalismo, kaj oni neniel devas forgesi tiun ĉi aferon. En tio ĉi kuŝas la tuta salo de la problemo, ĉar en la kampo de la kultura eduko kaj en la kampo de la politika batalo povas esti kaj estas uzataj tute diversaj metodoj, kvankam kondukantaj al la sama celo.

————————


La detala analizo de la tuta problemo en ĝia plena amplekso venigas nin al tute senduba konkludo, ke propagandante sennaciismon oni ne devas absolute ignori la naciajn elementojn, precipe rilate al la nacioj „subpremitaj“.

Oni ne povas simple konstati, ke la kapitalismo kaj imperialismo realigas la plej grandan benon por la homaro, sennaciigante ĝin. Se la kapitalismo aŭ imperialismo efektive per unu mano sennaciigas diversajn popolojn, per la alia mano ĝi samtempe kontraŭagas tion. Asimiligante perforte, ĝi vekas reakcion, ŝovinismon kaj kontraŭbatalon el la flanko de la asimiligatoj. Asimiligante, ĝi samtempe pligrandigas la grandnaciismon. Ĉu la kapitalismo sennaciigos finfine la mondon? Tre dubinde! Disŝirata per siaj nesolveblaj kontrastoj, ĝi verŝajne ne kapablos tion fari, kaj se tio tamen okazos, do kun grandaj vundoj kaj komplikaĵoj.

La sennaciigo per kapitalismo ne estos finfine eĉ sennaciigo, sed... ununaciigo! Tiu ĉi ideo eĉ ne estas nova. Ankoraŭ la 2-an de junio 1866 Marx skribis: „hieraŭ okazis debatoj en la konsilantaro de la Internacio pri la nuna milito... La debatoj koncentriĝis, kiel oni jam povis atendi, je la problemo pri „naciecoj“ kaj pri nia rilato al ĝi... La reprezentantoj de la «juna Francio» (ne laboristoj) proponis tiun vidpunkton, ke ĉiu nacieco kaj la nacio mem estas malnoviĝintaj superstiĉoj... Mi aludas, ke Lafargue, mem tion ne konsciante, supozas evidente sub la malagnosko de la naciecoj, ke la modela franca nacio englutu ilin“. Kaj Marx estis la unua, kiu plej energie klarigis la necesecon ke Irlando sendependiĝu de Anglio kaj Pollando de Rusio, ĉefe en la interesoj de la angla kaj rusa laboristaroj. Kaj samtempe Marx aparte atentigis kaj substrekis la unuecon de l’interesoj de la laboristoj en ĉiuj nomitaj landoj.

Tia estas la dialektiko en la solvo de la komplika nacia problemo.

————————


Nun venas denove la kardinala demando: kio do estas la sennaciismo, kiu jam dum preskaŭ dek jaroj vivas kaj progresas en la medio de la laborista movado esperantista? Kaj kiun diferencon ĝi havas kompare kun la internaciismo?

Kiel ni povas facile konstati, en la medio de la revolucia movado laborista sub la termino de „internaciismo“ oni komprenas ordinare tute difinite la tendencon unuigi ĉiujn naciojn en supera unueco kun forigo de la naciaj diferencoj mem. Tiu ĉi koncepto de l’internaciismo estas historie bazita kaj ĝi estas ĝenerale disvastigita.

Bedaŭrinde, tiu ĉi termino, multe uzita en diversaj cirkonstancoj, estas grandparte fuŝita de la burĝaj naciistoj kaj pacifistoj, kiuj komprenas ĝin en kripligita senco. Ili atribuas al tiu ĉi termino nur egalrajtecon de ĉiuj nacioj kaj nenion pli, konservante la naciismon en ĝia plena netuŝebleco. Tiu ĉi fuŝita koncepto de l’internaciismo ankaŭ estas multe disvastigita.

Tiamaniere ni estas devigataj konstati ke sub la termino „internaciismo“ estas komprenataj ofte du tute malsamaj ideoj, kaj ni povas tre difinite distingi burĝan internaciismon kaj internaciismon proletan, kiuj havas inter si nenion komunan.

Estas tute nature, ke aperis en la Esperantista movado laborista nova termino „sennaciismo“, kiu estis tre akre direktita kontraŭ la burĝa internaciismo kaj kiu tute plene akordiĝas kun la proleta koncepto de l’internaciismo. Por la unuigitaj per komuna lingvo laboristoj esperantistaj la nova ideo de sennaciismo montriĝis speciale proksima kaj tial la sennaciismo fariĝis standardo preskaŭ de la tuta laborista Esperanto-movado.

Estante kvazaŭ superflua kompare kun la historie difinita proleta koncepto de l’internaciismo, la sennaciismo ricevas sencon kaj signifon pro senpera interligo kun la lingvo internacia Esperanto. Esperanto faras sennaciismon reala kaj efektiva, ĉar ĝuste tiu ĉi potenca faktoro estis sola afero, kiu mankis al la proletaro, batalanta por sia tutmonda (sennacia) unuiĝo.

La rolo de k-do Lanti, kiel iniciatinto de tiu ĉi grava afero, estas sendube tre signifoplena, sed pro tio estas nun precipe dolorige, kiam liaj lastatempaj politikaj demonstracioj enports grandan konfuzon en la sufiĉe klaran problemon.

Aprobante la imperialistan perforton de la naciemaj kapitalistoj en la kolonioj, malagnoskante la necesecon de sendependiĝo de malgrandaj nacioj por malfortigo de la klasmalamiko de la proletaro, limigante la klasbatalon de la proletaro ĝis malgrava strikemo de la laboristoj en la metiejoj nur, k-do Lanti faras fatalan politikan eraron, pro kio la sennaciismo, anstataŭ esti proleta, fariĝas malamika al la proletaro.

La „difinoj“ de k-do Lanti pri sennaciismo kaj internaciismo estas sendube eraraj kaj devas esti nepre korektitaj kun samtempa forigo de ĉio, kio estas fremda por la proletaro.

La termino „sennaciismo“ entute estas taŭga kaj ĝi ne kontraŭdiras al la fundamenta tendenco de la proletaro krei novan senklasan kaj sennacian homaron. Tamen ni devas bone memori, ke la sennaciismo signifas nur la proletan internaciismon plus la mondolingvo – kaj nenion pli. Tiu ĉi formulo estas plene sufiĉa, se oni ĝuste komprenas tion, kio tie ĉi estas nomita kiel proleta internaciismo.

Por fini, necesas diri iom pri Esperanto mem. La imperialisma mondo tute ne bezonas Esperanton, same kiel ĝi ne bezonas ankaŭ sennaciismon, ĉar la grandaj nacioj preferas ĉiu sian propran lingvon kaj interesiĝas ne pri sennaciigo, sed pri disvastigo de la potenco de sia propra nacio. Tiaspeca „sennaciismo“ ne bezonas ankaŭ la klasbatalon.

Nur en la kondiĉoj de nacia kaj socia egaleco povas progresi la lingvo Esperanto kaj la vera sennacieca mondkoncepto de la proletaro.

Nur per la lingvo internacia kaj per la nacia egaleco oni povas veni al la sennacieca idealo.

————————