Tradukita de Albert Frank‏ Milward
Ferdinand Hirt & Sohn (p. 11-30)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
LIĜEJA
„Kaj tie enkuŝas la Volo, kiu ne mortas. Kiu scias la misterojn de la Volo, kun ĝia vigleco? Ĉar Dio nur estas granda Volo, enpenetranta ĉion, pro la naturo de sia intenseco. La homo ne sin submetus al la anĝeloj, nek al la morto absolute, se ne pro la malfortikeco de sia malvigla volo.“
Jozefo Glanvil.


Mi ne povas, por mia animo, memori kiel, kiam aŭ eĉ precize kie mi unue konatiĝis kun la Lady Liĝeja[1]. Longaj jaroj de tiam estas forpasintaj, kaj mia cerbo estas malforta pro intensa suferado. Aŭ eble, mi nun ne povas rememori tiujn punktojn pro tio, ke reale la karaktero de mia amatino, ŝia neordinara klereco, ŝia stranga sedserena speco de beleco, kaj la travibriga kaj ravega elokventeco de ŝia mallaŭta, muzika voĉo, eniris en mian koron per paŝoj tiel firme kaj enŝteleme progresaj, ke ili estis nerimarkataj kaj nekonataj. Tamen, mi kredas, ke mi renkontis ŝin unue kaj plej ofte en iu granda, malnova, ruiniĝanta urbo apud la Rhejno. Pri ŝia familio — preskaŭ certe mi aŭdis ŝin paroli! Tio, ke ĝi estis treege malnova, estas senduba. Liĝeja! Liĝeja! Absorbite en studaĵoj tianaturaj, ke pli ol io alia ili taŭgas poi nuligi impresojn el la ekstera mondo, sole per tiu ĉi dolĉa vorto — per Liĝeja — mi povas venigi antaŭ la okulojn de mia imago la formon de ŝi, kiu ne plu ekzistas. Kaj nun, dum mi skribas, rememoro eklumas en mi, ke mi neniam konis la patran nomon de ŝi, kiu estis mia amikino kaj fianĉino, kaj kiu iĝis la partoprenanto de mia studado kaj mia amata edzino. Ĉu tio estis ludema postulo, parte de mia Liĝeja? aŭ ĉu ĝi estis provo pri la forto de mia amo, ke mi ĉi tiupunkte ne faru demandojn? aŭ, plivole, ĉu ĝi estis mia propra kaprico, — freneze romantika oferaĵo sur la altaro de la plej pasia sindono? Mi nur malprecize rememoras la fakton mem — ne estas mirinde, ke mi plene forgesis la okazojn, kiuj ĝin iniciatis kaj akompanis. Kaj vere, se iam tiu fantomo, kiun oni titolas Romaneco — se iam ŝi, la pala kaj la nebuleflugila Astofeto de idolserva Egipto prezidas, kiel oni diras, ĉe edziĝoj malbonsignitaj, tiam tre certe ŝi prezidis ĉe la mia.

Ekzistas tamen unu kara temo, pri kiu ne nebuliĝas mia memoro. Tio estas la persona aspekto de Liĝeja. Stature ŝi estis altkreska, gracila, kaj, dum siaj lastaj tagoj, eĉ marasma. Estus vane, se mi penus priskribi la majestecon, la kvietan serenecon de ŝia sinteno, aŭ la nekompreneblan senpezecon kaj elastecon de ŝiaj piedpaŝoj. Ŝi venis kaj iris kvazaŭ ombro. Neniam mi eksciis pri ŝia eniro en mia fermita studejo, krom per la kara muziko de ŝia mallaŭta dolĉa voĉo, dum ŝi metis la marmorecan manon sur mian ŝultron. Je vizaĝa beleco neniam virgulino ŝin egalis. Ĝi estis la brilo de opiosonĝo — aera kaj animlevanta vizio pli rave dia ol la fantaziaĵoj, kiuj flirtis ĉirkaŭ la dormantaj animoj de la filinoj de Deloso. Sed, tamen, ŝiaj trajtoj ne estis laŭ tiu regula formo, kiun ni false estas instruitaj adori en la klasikaj laboroj de la idolanoj. „Ne ekzistas ia ravega beleco“, diras Bakon, Lordo Verulam, parolante prave pri ĉiuj specoj kaj genroj de beleco, „ne havanta aia strangecon de proporcio“. Sed kvankam mi vidis, ke la trajtoj de Liĝeja ne estas laŭ klasika reguleco — kvankam mi rimarkis, ke ŝia beleco estas ja „ravega“; kaj sentis, ke estas enestanta en ĝi multe da „strangeco“, mi senfrukte penis trovi la „neregulecon“, kaj sekvi ĝisfine mian propran percepton de la „strango“. Mi ekzamenis la konturon de la alta kaj pala frunto — ĝi estis perfekta — kiel malvarma tiu vorto, kiam ĝi rilatas al tiu dia majesteco! — la karnon, kiu egalis la plej puran eburon; la rimarkindan larĝecon kaj serenecon, la molan malkavecon de la partoj super la tempioj, kaj poste, la korvonigrajn, la brilajn, la abundajn kaj nature buklajn harojn, kiuj malkaŝis la plenan potencon de la Homera epiteto „hiacinta“! Mi rigardis la delikatajn konturojn de ŝia nazo — kaj nenie, krom en la graciaj medalionoj de la Hebreoj, mi estas vidinta similan perfektecon. Tie troviĝis la sama belega surfaca glateco, la sama, apenaŭ perceptebla inklino al kurbiĝo, la samaj, harmonie kurbaj naztruoj, montrantaj la liberan spiriton. Mi rigardis la dolĉan buŝon. Jen vere estis la triumfo de ĉio ĉiela — la belega kurbo de la suprolipo malalta — la mola, sentameta dormo de la malsupra — la kavetoj, kiuj ludis, kaj la koloro, kiu parolis; la dentoj rebrilantaj, per preskaŭ timiga brilo, ĉiun radion de la sankta lumo, kiu falis sur ilin dum ŝiaj serenaj kaj pacaj, sed plej ĝoje radiaj el ĉiuj ridetoj. Mi primeditis la formon de la mentono, kaj ankaŭ tie ĉi mi trovis la mildan larĝecon, la molecon kaj majeston, plenkurbecon kaj spiriton de la Grekoj — la konturon, kiun la dio Apolo malkaŝis nur en sonĝo al Kleomeno la filo de la Atenano. Kaj tiam mi ekrigardis en la grandajn okulojn de Liĝeja.

Ni ne posedas modelojn por okuloj en la treege antikvaj restaĵoj. Verŝajne, ankaŭ la sekreto, kiun aludis Lordo Verulam, kuŝis en la okuloj de mia amatino. Ili estis, mi devas kredi, multe pli grandaj ol la ordinaraj okuloj de nia raso. Ili estis eĉ pli grandaj ol la plej grandaj el tiuj de la gento en la valo de Nurjahad. Sed nur malofte, je momentoj de intensa ekscitiĝo, tiu ĉi kuriozeco iĝis pli ol iomete rimarkinda en Liĝeja. Je tiaj momentoj iĝis ŝia beleco — eble pro mia pasia imago ĝi tiel nur ŝajnis — la beleco de estaĵoj aŭ superaj aŭ apartaj de la tero, la beleco de la fabelaj hurioj[2] de la Turkoj. La nuanco de la okuloj estis la plej brilanta nigro, kaj super ili pendis gagate nigraj okulharoj tre longaj. La brovoj iomete neregulaj konture, estis samkoloraj. La „strangeco“, tamen, kiun mi trovis en la okuloj, estis laŭ naturo distingebla kaj de la formo, la brilo, kaj de la koloro de la trajtoj, kaj devas malgraŭ ĉio esti rilatigata al la esprimo. Ha, vorto sen signifo, malantaŭ kies granda latitudo el nura sono ni kaŝas multe da nia nescio pri tiom da spiritaj aferoj! La esprimo en la okuloj de Liĝeja! Kiel dum longaj horoj mi pripensis ĝin! Kiel mi, tra tuta someromeza nokto, baraktis por sondi ĝin! Kio estis tio, tiu io pli profunda ol la puto de Demokrito, kiu kuŝis profunde en la pupiloj de mia amatino? Kio ĝi estis? Firmtenis min la fervoro sciiĝi. Tiuj okuloj, tiuj larĝaj, tiuj brilaj, tiuj diaj sferoj? Ili fariĝis por mi la gemelaj steloj de Ledo, kaj mi por ili la plej pia el la astrologoj.

Ne estas iu punkto, inter la multaj nekompreneblaj anomalioj de la mensoscienco, pli travibre ekscitiga ol la fakto — neniam, mi kredas, rimarkita de la skoloj — ke, dum niaj penoj memori ion longe forgesitan, ofte ni troviĝas sur la ekstrema rando de rememoro, ne povante, fine, memori. Kaj tiel, plej ofte, intense rigardante la okulojn de Liĝeja, mi sentis alproksimiĝi la plenan scion pri la esprimo — sentis ĝin alproksimiĝi — sed ne plene esti mia — kaj, tiel, fine tute foriĝi! Kaj (stranga, ho plej stranga mistero el ĉiuj!) mi malkaŝis, en la plej ordinaraj objektoj de la universo, cirklon da analogioj por tiu esprimo. Mi volas diri, ke post kiam la beleco de Liĝeja eniris mian animon, por loĝi tie kvazaŭ en sanktejo, mi elĉerpis, de multaj ekzistaĵoj en la materia mondo, sentimenton tian, kian mi ĉiam sentis vekata en mi de ŝiaj grandaj lumaj okuloj. Tamen, mi ne povis plie difini tiun ĉi sentimenton, aŭ analizi aŭ eĉ fikse rigardadi ĝin. Mi ĝin rekonis, mi ripetu, iafoje dum observado de rapide kreskanta vinberujo — dum medito pri nokta aŭ taga papilio, krisalido, aŭ rivereto el fluanta akvo. Mi sentis ĝin pro la oceano, pro la defalo de aerolito. Mi sentis ĝin en la ekrigardoj de neordinare maljunaj personoj. Kaj troviĝis unu aŭ du steloj en la firmamento (speciale unu, stelo de la sesa grandeco, duobla kaj varia, trovebla apud la granda stelo en Liro), kies aspekto dum lornega observado sentigis al mi la emocion. Mi estis plenigita per ĝi de certaj sonoj el kordinstrumentoj, kaj ne malofte de pecoj el libroj. Inter nenombreblaj aliaj ekzemploj, mi bone memoras ion el volumo de Jozefo Glanvil, kiu (eble nur pro sia kuriozeco — kiu povas scii?) neniam malsukcesis inspiri al mi la sentimenton:

„Kaj tie enkuŝas la Volo, kiu ne mortas. Kiu scias la misterojn de la Volo, kun ĝia vigleco. Ĉar Dio nur estas granda Volo enpenetrante ĉion pro la naturo de sia intenseco. La homo ne sin submetus al la anĝeloj, nek al la morto absolute, se ne pro la malfortikeco de sia malvigla volo.“

La daŭro de jaroj kaj posta pripenso povigis min ekirovi ian malproksiman rilaton inter tiu ĉi libropeco el la angla moralisto, kaj io el la karaktero de Liĝeja. Intenseco de penso, ago aŭ parolo eble estis ĉe ŝi rezulto, aŭ almenaŭ montrilo de tiu grandega volo, kiu, dum nia longa interrilato, ne sukcese donis alian kaj pli proksiman ateston pri sia ekzisto. El ĉiuj virinoj, kiujn mi iam konis, ŝi, la ŝajne trankvila, la ĉiame serena Liĝeja, estis la plej terura viktimo por la tumultaj vulturoj de malmilda pasio. Kaj tian pasion mi ne kapablus taksi, se ne per la mirakla pligrandiĝo de tiuj okuloj, kiuj samtempe tiom ĝojigis kaj teruris min — per la preskaŭ magia melodio, modulado, distingebleco kaj kvieteco de ŝia tre mallaŭta voĉo — kaj per la sovaĝa energio de la vortoj, kiujn ŝi kutime parolis; kiuj estis duoble efektaj pro kontrasto kun ŝia parolmaniero.

Mi estas parolinta pri la klereco de Liĝeja; ĝi estis grandega — tia, kian mi neniam alie konis ĉe virino. Pri la klasikaj lingvoj ŝi estis profunde instruita, kaj ĝis tiom, kiom etendiĝis mia propra scio pri la modernaj idiomoj de Eŭropo, mi neniam trovis ŝin eraranta. Plie, pri iu temo el la plej admirataj, kiuj estas nure la plej profundaj el la prifanfaronata temaro de la akademio, ĉu ŝi iam troviĝis malsukcesa? Kiel strange, kiel travibrige tiu ĉi unu trajto en la naturo de mia edzino perforte altrudas sin al mi nur je ĉi tiu malfrua tempo! Mi diris, ke ŝia scio estis tia, kian mi neniam trovis ĉe virino — sed kie spiras la viro, kiu trapasis, kaj sukcesplene, ĉiujn vastajn areojn de morala, fizika kaj matematika sciencoj? Tiam mi ne komprenis tion, kion nun mi klare perceptas, ke la akiraĵoj de Liĝeja estis gigantaj, estis miregindaj; kvankam mi sufiĉe sciis ŝian senliman superecon kaj submetiĝis kun infaneca fido al ŝia gvido tra la ĥaosa mondo de metafizika esplorado, pro kiu mi estis tre peneme okupita dum la fruaj jaroj post nia geedziĝo. Kun kiel granda triumfo — kiel viva ĝojo — kiom da ĉio, kio estas etera en la espero — mi sentis, kiam ŝi kliniĝis super mi dum studoj ne multe serĉitaj — sed malpli konitaj — tiun ravan perspektivon disetendiĝantan malrapidagrade antaŭ mi, laŭ kies longa, grandioza kaj tute nesurpaŝita vojo mi povis fine antaŭeniri al la celo de saĝo tro die grandvalora ne esti malpermesita!

Kiel dolorega, do, devis esti mia malĝojo, kiam, post kelkaj jaroj, mi vidis prenantaj al si flugilojn kaj forflugantaj miajn fortebazitajn esperojn! Sen Liĝeja mi estis kvazaŭ infano serĉpalpanta en la nokto. Ŝia ĉeesto kaj nura legado forte lumigis la multajn misterojn de la transcendismo, en kiun ni ambaŭ estis nin mergintaj. Pro manko de la radia brilo de ŝiaj okuloj la literoj lumaj kaj oraj fariĝis pli malhelaj ol Saturna plumbo. Kaj nun tiuj okuloj heligis malpli kaj malpli ofte la paĝojn, super kiuj mi kliniĝis. Liĝeja malsaniĝis. La ekstazaj okuloj flamis per tro — tro glora lumo; la palaj fingroj alprenis la travideblan vaksan koloron de la tombo, kaj la bluaj vejnoj sur la alta frunto ŝvelis kaj malŝvelis impulse pro la tajdo eĉ de la plej milda emocio.

Mi vidis, ke ŝi devas morti — kaj en spirito mi luktis malespere kun la drakona Azraelo. Kaj la baraktado de la pasia edzino estis, miasurprize, eĉ pli energia ol la mia. Troviĝis antaŭe en ŝia serioza naturo multo, kio impresis sur min la kredon, ke por ŝi la morto venos sen sia teruro; sed tiel ne estis. Vortoj estas senpovaj komprenigi ian pravan ideon pri la furioza kontraŭstaro en ŝia luktado kun la ombro. Mi angoroĝemis je la kompatinda vido. Mi estus konsolinta — mi estus rezoninta; sed pro la intenseco de ŝia fortega deziro por vivo — por vivo — nur por vivo — la konsolado kaj rezonado same estus la plej grandaj malsaĝoj. Tamen, ne antaŭ la lasta momento, meze de la plej konvulsiaj tordiĝoj de ŝia furioza spirito, iel foriĝis la ekstera trankvileco de ŝia mieno. Ŝia voĉo plimoliĝis, plimallaŭtiĝis — sed mi ne ŝatas pripensi la frenezan signifon de la kviete dirataj vortoj. Mia cerbo turniĝis kiam, ravate, mi aŭskultis melodion superhoman — konjektojn kaj aspirojn, kiujn la mortemularo neniam antaŭe konis.

Ke ŝi min amas, mi ne estis dubinta; kaj mi povis facile scii, ke en sino kiel la ŝia la amo ne reĝus kiel ordinara pasio. Sed nur je ŝia morto mem mi estis plene impresata pri la potenco de ŝia afekcio. Dum longaj horoj, tenante mian manon, ŝi elverŝis antaŭ mi la superfluon de koro, kies pli ol pasia amego ensume atingis al idolservado. Kiel mi estis meritinta tiel beniĝi per tiaj konfesoj? — Kiel meritinta tiel malbeniĝi per la foriro de mia amatino je la horo, kiam ŝi faris ilin? Sed pritrakti tiun ĉi temon mi ne povas elporti. Mi diru sole, ke en ŝia pli ol virina sinfordono al amo (bedaŭrinde tute nemeritita, tute al malindo donita), mi fine rekonis la principon, kial ŝi deziregis, per tiel furioze serioza avideco, la vivon, kiu nun tiel rapide estis forfluganta. Estas tiu ĉi dezirego — estas tiu ĉi avida forteco de deziro por vivo — nur por vivo — kiun mi ne havas la povon pentri, nek parolon esprimi ĝin.

Je la ĝusta mezo de la nokto en kiu ŝi foriĝis, mansigninte min al si, ŝi postulis, ke mi ripetu certajn stancojn verkitajn de ŝi antaŭ ne multaj tagoj. Ili estis jenaj:

Jen! estas nokto karnavala
Dum la solecaj postaj jaroj;
Anĝelamas’, flugila kaj vuala,
Dronante nun en larmaj maroj,
Kunsidas en teatro por elstudi
Dramon el timoj kaj esperoj;
Dum la orkestro halte daŭras ludi
Muzikon de la sferoj.

Sub form’ de alta Di’, murmure
Flustraĉas mimikistaj aroj;
Tien kaj reen flugas ili nure,
Pupetoj, kies pensoj, faroj
Venas laŭ vol’ de vastaj senformaĵoj,
Kiuj la scenon movas fatan,
Kaj svingas de kondoraj flugilaĵoj
Malĝojon nevidatan.

Miksaĉa dramo! — ho, ja fidu,
Ke ne ĝi estos forgesata!
Fantomon ĝian nun ĉasata vidu,
De homamas’, sed ne kaptata;
Rondkuras ili, kaj la vojostreko
Sampunkten venos ĝis eterno,
Tra multe da Frenezo, pli da Peko,
Kaj Timo, ja la kerno!

Sed vidu! en la ludistaron
Formaĉo trudas sin rampante!
Sangruĝa aĵo lasas la scenaron
El la soleco sin tordante!
Ĝi rampas — rampas! ĝiaj por manĝegoj
Mortas la mimikistoj blekaj;
Dum la serafoj ĝemas je dentegoj
Per homa sang’ malsekaj.

For — for! la lumoj iĝas for!
Kaj antaŭ ĉiu form’ tremanta
Kurteno (la funebra, lasta hor’)
Defalas tra venteg’ blovanta;
L’ anĝeloj, palaj, pri la epitomo,
Bedaŭras ĝin de Viv’ la ĝermo,
Ĉar estas ĝi la tragedio homo,
Kaj la Venkint’ — la vermo.

„Ho, Dio!“, duone ŝirkriis Liĝeja, salte stariĝante kaj etendante supren per konvulsia movo la brakojn, kiam mi finis tiujn ĉi versojn, „ho, Dio! ho, dia Patro! ĉu tiuj ĉi aferoj estos neŝanĝeble tiaj? Ĉu tiu ĉi venkinto ne unufoje kuŝos venkita? Ĉu ni ne estas partoj kaj membroj de Vi? Kiu — kiu scias la misterojn de la Volo, kun ĝia vigleco? La Homo ne sin submetus al la anĝeloj, nek al la morto absolute, se ne pro la malfortikeco de sia malvigla volo.“

Kaj nun, kvazaŭ eluzita pro emocio ŝi lasis defali la blankajn brakojn, kaj reiris solene al sia morta lito. Kaj, kiam ŝi spiris siajn lastajn sopirojn, venis miksita kun ili mallaŭta murmuro de ŝiaj lipoj. Mi kliniĝis al ili, kaj distingis denove la finajn vortojn de la peco el Glanvil. „La Homo ne sin submetus al la anĝeloj, nek al la morto absolute, se ne pro la malfortikeco de sia malvigla volo.“

Ŝi mortis, kaj mi, premegita ĝis la terpolvo pro malĝojo, ne plu povis toleri la solecan malplenecon de mia domego en la malhela kaj kaduka urbo apud la Rhejno. Ne mankis al mi tio, kion la mondo nomas riĉo. Liĝeja alhavigis al mi multe pli, tre multe pli, ol ordinare fariĝas la sorto de mortemuloj. Post nemultaj monatoj, do, lacege kaj sencele vagadinte, mi aĉetis kaj iome riparigis abatejon, kiun mi ne intencas nomi, en unu el la plej sovaĝaj kaj malplej vizitataj partoj de bela Anglujo. La senluma kaj malgaja grandiozeco de la konstruaĵo, la preskaŭ sovaĝa aspekto de la bieno, la multaj longedaŭraj kaj melankoliaj memoroj ĉirkaŭ ambaŭ, multon posedis harmonian kun la sentoj de tuta forlasiteco, kiuj min estis pelintaj en tiun malproksiman kaj nesocietan regionon de la lando. Sed kvankam la ekstera abatejo, kun sia verda masko pendanta ĉirkaŭe, suferis pro nur malmulte da aliigo, mi al mi permesis, pro infana kontraŭemo, kaj eble pro iometa espero disigi miajn malĝojojn, pompon pli ol reĝe grandiozan interne. Por tiaj malsaĝaĵoj jam dum mia infaneco mi akiris guston, kaj nun ili revenis al mi, kvazaŭ dum kadukeco pro malĝojo. Mi sentas, ke multe eĉ da ĝermanta frenezo povus esti trovita en la grandiozaj kaj fantaziaj drapiraĵoj, en la solenaj skulptaĵoj el Egiptujo, en la sovaĝaj kornicoj kaj meblaro, en la Bedlamaj[3] desegnaĵoj sur la tapiŝoj el tufa oro. Mi estis sklavo ligita en la katenoj de opio — kaj miaj laboroj kaj ordonoj koloriĝis de miaj sonĝoj. Sed tiujn ĉi absurdaĵojn mi ne pritraktu pli detale. Mi parolu nur pri tiu unu ĉambro, por ĉiam malbenita, kien, dum momento de cerba foresto, mi kondukis de la altaro, kiel mia novedzino — kiel la postvenanto de la neforgesota Liĝeja — la blondharan kaj bluokulan Lady Rovena Trevanjon el Tremajno.

Estis neniu aparta peco el la arkitekturo kaj dekoracio de tiu novedziĝa ĉambro, kiu ne estas nun videbla antaŭ mi. Kie estis la animoj de la fierega familio de la novedzino, kiam, pro avideco je oro, ili permesis transiri la sojlon de ĉambro tiel ornamita fraŭlinon tiom amatan? Mi diras, ke mi ĝisfunde memoras la detalojn de la ĉambro, sed mi estas bedaŭrinde forgesema pri temoj profunde gravaj, kaj tie ĉi troviĝis nenia sistemo, nenia agordo en la fantazia pompo, por ekteni la memoron. La ĉambro staris en alta tureto de la kastelforma abatejo; ĝi estis kvinangula forme, kaj grandege ampleksa. Okupis la tutan sudan lateron de la kvinangulo la sola fenestro — grandega plato da senkadra vitro el Venezio — unu sola peco kolorigita ĝis la nuanco de plumbo, tiel, ke la radioj, aŭ de la suno aŭ la luno, pasinte tra ĝin, kuŝiĝis kun mortpala lumo sur la objektojn interne. Ekster la supra parto de tiu ĉi grandega fenestro etendiĝis la retaĵo de grandaĝa vinberujo, kiu suprengrimpis la masivajn murojn de la tureto. La plafono, el malgajaspekta kverkoligno, estis troe alta, arkaĵa, kaj ellaboreme skulptita kun tre sovaĝaj kaj groteskaj specimenoj de duone gotikaj, duone druidaj desegnaĵoj. El interne de la plej centra niĉo de tiu ĉi malĝojiga arkaĵo dependis, per unu ora ĉeno el longaj ĉeneroj, grandega incensilo el la sama metalo, de saracena modo, kaj kun multaj boraĵoj tiel faritaj, ke tordiĝis en kaj el ili, kvazaŭ enhavanta serpentan vivecon, konstanta intersekvo da plurkoloraj flamoj.

Kelkaj sofoj kaj oraj kandelabroj laŭ orienta desegno estis dise starigitaj; kaj staris tie ankaŭ la lito — la edziĝa lito — laŭ hinda modelo, malalta, kaj skulptita el solida ebono, kun supre baldakeno kiel ĉerkomantelo. En ĉiu angulo de la ĉambro vertikale staris giganta sarkofago el nigra granito, de la Tomboj de la Reĝoj kontraŭ Luksoro, kun siaj antikvaj kovriloj plenaj je belegaj skulptaĵoj. Sed en la drapiraĵo de la ĉambro troviĝis la ĉefa fantazio el ĉiuj. La muroj, grandege altaj — eĉ malproporcie tiel — estis drapiritaj de supro ĝis fundo, kun grandaj faldoj, per peza kaj dikaspekta tapeto — tapeto el ŝtofo, kiu troviĝis sammaniere kiel planka tapiŝo, kiel la tegaĵoj de la sofoj kaj la ebona lito, kiel baldakeno por la lito, kaj kiel la grandiozaj spiraloj de la kurtenoj, kiuj duone ŝirmis la fenestron. La ŝtofo estis la plej riĉa orodrapo. Ĝi estis tute surmakulita, je variaj distancoj, per arabeskaj figuroj diametraj je unu futo, kaj teksitaj sur la drapo laŭ desegnaĵoj el tre gagata nigro. Sed tiuj figuroj posedis la veran karakteron de la arabesko, nur rigardataj de unu sola vidpunkto. Per metodo nun bone konata, kaj fakte trovebla posten ĝis tre malproksima antikveco, ili fariĝis variemaj aspekte. Por personoj envenantaj la ĉambron ili aspektis kiel simplaj monstraĵoj, sed, ĉe plua antaŭeniro, tiu ĉi aspekto grade foriĝis, kaj, paŝo post paŝo, dum la vizitanto movis sian starlokon en la ĉambro, li trovis sin ĉirkaŭita de senlima intersekvo de la teruraj figuroj, kiuj apartenas al la superstiĉo de la Normano, aŭ leviĝas dum la kulpa dormo de la monaĥo. La fantazmagora efekto multe pligrandiĝis pro la artaĵa konduko de forta, senĉesa fluo da vento malantaŭ la tapetoj, — kiu donis malpacan kaj abomenan vivecon al la luto.

En ĉambroj tiuspecaj — en tiuspeca edziĝa ĉambro — mi pasigis, kune kun la Lady el Tremajno, la malsanktajn horojn de la unua monato post nia geedziĝo — pasigis ilin kun nemulte da maltrankvileco. Ke mia edzino timegas la sovaĝan necertecon de mia kolero — ke ŝi evitas min kaj ne multe amas min — mi ne povis ne percepti; sed tio al mi donis plivole plezuron ol ion alian. Mi abomenis ŝin per malamo taŭga pli por demono ol homo. Mia memoro postenflugis (ho, kun kiel intensa bedaŭro!) al Liĝeja la amata, la statueca, la bela, la enlombigita. Mi ĝojis je memoroj pri ŝia virteco, pri ŝia saĝo, pri ŝia altpensa, ŝia spirita naturo, pri ŝia pasia, ŝia idolserva amo. Nun, tamen, mia animo plene kaj libere brulis pro pli ol la fajroj de la ŝia. En la ekscitiĝo de miaj opiaj sonĝoj (ĉar mi estis kutime katenata en la ĉenoj de la drogo) mi kriis laŭte ŝian nomon, dum la nokta silento, aŭ inter la ŝirmataj lokoj de la valetoj dum la tago, kvazaŭ, per la sovaĝa avideco, la solena pasio, kaj la brula ardo de mia dezirego por la foririnto, mi povis ŝin revenigi al la vojo, kiun ŝi estis forlasinta — ho, ĉu povis esti por ĉiam? — ree sur la teron.

Ĉirkaŭ la komenciĝo de la dua monato post mia edziĝo la Lady Rovena estis atakata de subita malsano, el kiu estis malrapida ŝia resaniĝo. La febro, kiu bruligis ŝin, maltrankviligis ŝiajn noktojn; kaj, dum ŝia malkvieta duondorma stato, ŝi parolis pri sonoj kaj movoj en kaj ĉirkaŭ la ĉambro en la tureto, kiuj, miakonjekte, ne posedis alian originon krom ŝia malsana imago, aŭ, eble, la fantasmagoraj influoj de la ĉambro mem. Post kelke da tempo ŝi estis resaniĝanta, kaj fine plene sana. Sed nur mallonga tempo pasis antaŭ ol dua kaj pli fortega malsano denove deĵetis ŝin sur la liton de suferado; kaj el tiu ĉi atako ŝia korpo, ĉiam malforta, neniam plene resaniĝis. Ŝiaj atakoj estis, post tiu ĉi tempo, tre timigaj, kaj, pro sia eĉ pli timiga reokazado, kontraŭstaris same la instruitecon kaj la grandajn penojn de ŝiaj kuracistoj. Kune kun la kresko de la kronika malsano, kiu ŝajne, estis tiel ekpreninta ŝian organaron tro forte por foriĝi pro homaj rimedoj, mi ne povis ne rimarki similan kreskon de la nerva agaciĝo de ŝia temperamento, kaj de ŝia ekscitiĝo pro trivialaj kaŭzoj por timo. Ŝi denove parolis, kaj nun pli ofte kaj persisteme, pri la sonoj — la iometaj sonoj — kaj pri la neordinaraj movoj inter la murtapetoj, kiujn ŝi jam antaŭe aludis.

Unu nokton, proksime de la fermiĝo de Septembro, ŝi obstinis tiun ĉi embarasan temon per pli ol kutima emfazo. Ŝi ĵus estis vekiĝinta el netrankvila dormo, kaj mi elrigardis, kun sentoj duone doloraj, duone nebule timemaj, la movadon de ŝia malgrasega vizaĝo. Mi sidis apud ŝia ebona lito, sur unu el la hindaj sofoj. Ŝi duone leviĝis kaj parolis, per serioza mallaŭta flustro pri sonoj, kiujn ŝi tiam aŭdis, sed kiujn mi ne povis aŭdi — pri movoj, kiujn ŝi tiam vidis, sed kiujn mi ne povis percepti. La vento rapide fluis malantaŭ la tapetoj, kaj mi volis pruvi al ŝi tion (kion, mi konfesu, mi mem ne povis tute kredi), ke tiuj preskaŭ neaŭdeblaj spiroj, kaj tiuj tre kvietaj ŝanĝiĝoj de la figuroj sur la muro, nur estas la naturaj efektoj de tiu kutima rapidado de la vento. Sed mortaspekta paleco, blankigante ŝian vizaĝon, pruvis al mi, ke miaj penoj recertigi ŝin estos senfruktaj. Ŝi ŝajne svenis, kaj neniu flegistino estis sufiĉe proksima esti vokata. Mi memoris kie estis metita karafo da malforta vino, kiun ordonis por ŝi ŝiaj kuracistoj, kaj pasis trans la ĉambron por havigi ĝin al mi. Sed, kiam mi paŝis sub la lumo de la incensilo, du timigaj cirkonstancoj altiris mian atenton. Mi estis sentinta, ke iu palpebla sed ne videbla objekto pasas senpeze preter mi, kaj mi vidis, ke kuŝas sur la ora tapiŝo, ĝuste meze de la riĉa lumo deĵetita de la incensilo, ombro — tian ombron, kian oni povas imagi kiel la ombro de fantomo. Sed mi estis sovaĝa pro ekscitiĝo, post malmodera dozo da opio, kaj nemulte atentis tiujn aferojn, nek parolis pri ili al Rovena. Trovinte la vinon, mi ree transiris la ĉambron, kaj elverŝis plentason da ĝi, kiun mi metis al la lipoj de la svenanta Lady. Ŝi nun parte estis refortiĝinta, kaj mem prenis la pokalon, dum mi sidfalis sur sofon apude, kvankam miaj okuloj rigardis ŝin senĉese. Estis tiam, ke mi klare rimarkis molan piedpaŝon sur la tapiŝo kaj apud la lito; kaj, post sekundo, kiam Rovena levis la vinon al siaj lipoj, mi vidis, aŭ eble revis, ke mi vidas, falanta en la pokalon, kvazaŭ de ia nevidebla fonto en la atmosfero de la ĉambro, tri aŭ kvar grandajn gutojn da brila kaj rubenkolora fluidaĵo. Dum mi ĉi tion vidis, Rovena ne tion faris. Ŝi glutis la vinon senhezite, kaj mi min detenis de parolo pri okazo, kiu devas, malgraŭ ĉio, mi opiniis, esti nur la sugesto de troviva imago iĝinta fantazie agema pro la teruro de la Lady, pro la opio kaj la horo.

Tamen, mi ne povas kaŝi al mi tion, ke tuj post la falo de la rubenecaj gutoj, rapida plimalboniĝo okazis je la sano de mia edzino, tiel ke, je la tria nokto poste, la manoj de ŝiaj servistinoj pretigis ŝin por la tombo; kaj, la kvaran, mi sidis sola, kune kun ŝia morttuke volvita korpo, en tiu fantazia ĉambro, kiu ŝin estis ricevinta kiel mian novedzinon. Fantaziaj vizioj, opionaskitaj, flirtis ombrece antaŭ mi. Mi rigardis per malkvieta okulo la sarkofagojn en la anguloj de la ĉambro, la variemajn figurojn de la drapiraĵo, kaj la tordiĝadon de la partkoloraj fajroj supre en la incensilo. Miaj rigardoj poste falis, kiam mi memoris la cirkonstancojn de la antaŭa nokto, al la loko sub la brilego de la incensilo, kie mi estis vidinta la nebulajn signojn de la ombro. Ĝi jam ne estis tie, tamen, kaj spirante pli libere, mi turnis la rigardojn al la palega kaj rigida figuro sur la lito. Tiam surfluis sur min mil memoraĵoj pri Liĝeja — kaj tiam revenis en mian koron, per la tumulta forteco de diluvo, ĉiom da tiu nedirebla malĝojego, tra kiu mi estis rigardinta ŝin tiel volvitan. La nokto ekforiĝis, kaj ankoraŭ, kun sino plena je akraj pensoj pri ŝi, sole kaj superege amata, mi restis rigardante la kadavron de Rovena.

Eble estis noktmezo — aŭ eble pli frue, aŭ malfrue, ĉar mi ne notis la pasadon de tempo — kiam plorĝemo, mallaŭta, delikata, sed tre distingebla, ekvekis min el mia revo. Mi sentis, ke ĝi venas de la lito el ebono — la morta lito. Mi aŭskultegis tra angoro da superstiĉa timo — sed ne venis ripeto de la sono. Mi streĉis la vidon por distingi ian movon de la kadavro — sed ne troviĝis io iomete perceptebla. Tamen, mi ne povis esti min trompinta. Mi ja aŭdis la bruon, kiel ajn malklare, kaj mia animo estis vekita interne de mi. Mi serioze kaj persiste tenis mian atenton fiksita al la kadavro. Multaj minutoj pasis antaŭ ol okazis iu cirkonstanco, kiu tendencis lumigi la misteron. Post kelke da tempo evidentiĝis ke iometa, tre malforta, kaj apenaŭ rimarkebla nuanco de koloro estas enfluanta en ŝiajn vangojn, kaj tra la kavintaj vejnetoj de ŝiaj palpebroj. Tra speco de nedirebla teruro kaj respektego, por kiu neniu lingvo de mortema homaro enhavas sufiĉe energian esprimon, mi sentis mian koron ĉesi bati, miajn membrojn rigidiĝi tie, kie mi sidas. Tamen, la ideo pri la devo fine efikis min reaplombigi. Mi ne plu povis dubi, ke estis tro fruaj niaj preparoj — ke ankoraŭ vivas Rovena. Necesis, ke ia tuja peno estu farata, sed la tureto staris tute aparte de la parto de la abatejo, en kiu loĝis la servistoj — ne troviĝis iu vokebla — mi ne havis rimedon por alvoki ilin por helpi min, ne forlasante la ĉambron dum multaj minutoj, kaj tiel mi ne kuraĝis agi. Tial mi baraktis sola dum miaj penoj por revoki la animon, kiu ankoraŭ estis ŝancelanta. Post nelonge, tamen, certiĝis, ke estas okazinta denova senviviĝo; la koloro malaperis de palpebro kaj vango, lasante palecon eĉ pli ol marmora; la lipoj duoble iĝis sulkitaj kaj kuntiritaj per la kadavra aspekto de morto; abomena malsekeco kaj malvarmeco kovris rapide la surfacon de la korpo; kaj ĉiu kutima rigora rigideco tuj sekvis. Tremante mi ree kuŝfalis sur la sofon, de kiu mi estis tiel timige vekita, kaj denove mi min okupis per pasiaj, maldormaj vizioj pri Liĝeja.

Horo tiel estis pasinta, kiam (ĉu povis esti eble?) mi dufoje sciiĝis pri ia malklara sono venanta de la apudaĵo de la lito. Mi aŭskultis — en ekstrema teruro. La sono denove venis — ĝi estis sopiro. Kurante al la kadavro, mi vidis — klare vidis — tremon sur la lipoj. Unu momenton poste ili malfermiĝis, malkaŝante brilan linion de la perlaj dentoj. Mirego nun luktis en mia sino kun la profunda respektego, kiu ĝis tiam estis reĝinta tie sola. Mi sentis, ke mia vido malheliĝas, ke mia cerbo vagas; kaj, sole per fortega peno, mi fine sukcesis min kuraĝigi por la tasko, kiun la devo tiel ankoraŭ unufoje montris. Nun estis parta rozeco sur la frunto, kaj sur la vangoj kaj kolo; videbla varmeco trakuris la tutan korpon; eĉ troviĝis iometa pulsado ĉe la koro. La Lady vivis; kaj per duobligita ardo mi komencis la taskon venigi ŝian animon. Mi frotis kaj malsekigis la tempiojn kaj la manojn, kaj uzis ĉiun rimedon, kiun sperto kaj mia ne malvasta legado kuraca povis sugesti. Sed senfrukte. Subite la koloro forfluis, la pulsado ĉesiĝis, la lipoj reprenis la aspekton de la mortintoj, kaj unu momenton poste la tuta korpo montris la glacian malvarmecon, la mortblankan nuancon, la intensan rigidecon, la kaviĝintan profilon, kaj ĉiujn abomenajn kuriozecojn de kadavro, kiu estas restinta multajn tagojn en la tombo.

Kaj denove mi ekrevis, pri Liĝeja — kaj denove (ĉu mirinde, ke mi tremas, skribante?) denove atingis al miaj oreloj mallaŭta plorĝemo el la ebona lito. Sed kial detale priskribus mi la nedireblajn terurojn de tiu nokto? Kial mi paŭzus por rakonti kiel, fojon post fojo, ĝis preskaŭ la horo de la griza ektagiĝo, tiu abomena dramo de reekvivado sin ripetis; kiel ĉiu fortega resenviviĝo estis nur al pli severa, kaj ŝajne pli neforlasebla morto; kiel ĉiu angoro aspektis kvazaŭ batalo kontraŭ iu nevidebla malamiko; kaj kiel ĉiu barakto estis sekvata de, mi ne scias kia, strangega ŝanĝiĝo en la persona aspekto de la kadavro? Mi rapidu ĝis la fino.

La plejparto de tiu terura nokto estis pasinta, kaj ŝi, kiu jam estis mortinta, ankoraŭ unu fojon moviĝis — kaj nun pli vigle ol antaŭe, kvankam elveninte el mortiĝo pli konsternanta ol iu, pro ĝia kompleta senesperigo. Delonge mi estis ĉesinta barakti aŭ moviĝi, kaj sidadis rigide sur la sofo, senpova viktimo por kirlego da tumultaj emocioj, el kiuj, eble, treega respektotimo estis la malplej terura, la malplej forbruliga. La kadavro, mi ripetas, moviĝis, kaj nun pli vigle ol antaŭe. La vivaj koloroj enruĝiĝis per nekutima energio en la vizaĝo — la membroj malrigidiĝis — kaj sen tio, ke la palpebroj ankoraŭ estas forte kunpremitaj, kaj ke la bandaĝoj kaj drapiraĵoj de la ĉerko ankoraŭ donas sian tomban mienon al la figuro, mi povis revi, ke Rovena ja estas tute formetinta de si la katenojn de la morto. Sed se tiu ideo ne estis, eĉ tiam, tute kredata, mi almenaŭ ne povis dubi plu, kiam, leviĝante de la lito, ŝanceliĝante per malfortaj paŝoj, kun fermitaj okuloj, kaj kun mieno de iu konfuzita per sonĝo, la objekto, kiu estis mortvualita, antaŭeniris kuraĝe kaj videble en la mezon de la ĉambro.

Mi ne tremis — mi ne moviĝis, ĉar amaso da nedireblaj fantazioj rilate la mienon, la staturon, la irmanieron de la figuro, fluante rapide tra mia cerbo, estis paralizinta — estis frostinta min en ŝtonon. Mi ne moviĝis, sed rigardadis la aperaĵon. Estis freneza malordo en miaj pensoj — tumulto netrankvilebla. Ĉu reale tiu ĉi povis esti la vivanta Rovena, kiu kontraŭis min? Ĉu ĝi povis esti Rovena iel ajn — la helehara kaj blueokula Lady Rovena Trevanjon el Tremajno? Kial, kial mi dubis ĝin? La bandaĝo kuŝis peze sur la buŝo — sed, do, ĉu ĝi ne eble estis la buŝo de la spiranta Lady el Tremajno? Kaj la vangoj — troviĝis la rozoj en ŝiaj vangoj, same kiel dum ŝia tagmezo de vivo — jes, efektive, tiuj ĉi povis esti la belaj vangoj de la vivanta Lady el Tremajno. Kaj la mentono, kun ĝiaj kavetoj, same kiel dum saneco, ĉu tiu ne verŝajne estis la ŝia? — sed ĉu ŝi estis iĝinta pli altkreska dum ŝia malsano? Kia neesprimebla frenezo min ekprenis ĉe tiu penso! Unu salto, kaj mi atingis al ŝiaj piedoj! Detirante sin de mia tuŝo, ŝi defaligis de sia kapo, malligitajn, la kadavrecajn tukojn, kiuj antaŭe ĝin malliberigis, kaj elfluis en la blovantan atmosferon de la ĉambro grandaj masegoj da longaj kaj implikitaj haroj — ili estis pli nigraj ol la korvaj flugiloj de Noktmezo! Kaj nun malrapide malfermiĝis la okuloj de la figuro, kiu staradis antaŭ mi. „Jen, do, almenaŭ“, mi kriegis laŭtvoĉe, „povas mi neniam, mi neniam min trompi; ĉi tiuj estas la plenaj, kaj la nigraj, kaj la brulantaj okuloj — de mia perdita amatino, de la Lady — la Lady Liĝeja“.

  1. Neniu Esperanta vorto havas la precizan signifon de ama respektego, kiun donas al „Lady“ la poetoj anglalingvaj. Proze ĝi estas titolo, sed poezie tio ne estas necesa. Elparolu Lejdi Liĝ-eja.
  2. Hurio (el persa radiko), nimfo en la mahometana paradizo. F. L.
  3. Bedlam, bone konata angla frenezulejo. Proverba vorto angle.