Ripozon jam petas la korpo malsana, Turmentas l’ animon mistera soif’… Labor’ maljunula! vi estas do vana! Mokante, malvarme parolas la viv’: Deĵetu esperojn, pacigu la koron, Komprenu, ke estas Vi tute sen fort’, Trankvile rigardu senfinan doloron, Trankvile atendu, ke venu la mort’!…