Sonoj Esperantaj/Reveno de l’ kanto

Reveno de l’ kanto.
de Asnyk.

Kanto, kiun karulino
Ofte ho! al mi kantetis,
Kanto longe forgesita
Mian dormon malhelpetis…

En antikva melodio,
Tiel longe forgesita,
Sonis rido de infano,
Fluis larmo enkaŝita…

Kial ĝi nun re eksonis
En la kor’, mi ne komprenas,
Sed la belajn vortojn, sonojn,
Aŭdas mi kaj kore benas…

Se la kantoj, kvazaŭ birdoj,
For ekflugas ĉe aŭtuno
Kaj revenas verdajn kampojn
Kun printempa varma suno,

Jen reveno de ĉi kanto
Kiu tiel ame spiras,
Novan vivon kaj printempon
Eble al mi antaŭdiras!

Sed se kantoj ho! nur estas
Kvazaŭ homa ombr’ sen pezo,
Kiu granda en mateno,
Malkreskanta ĝis tagmezo,

Pligrandiĝas nun denove,
Kiam sun’ malsupren iras, —
Ve! reven’ de l’ kanto eble
Nokton por mi antaŭdiras!…



La teksto estas publika havaĵo (public domain). Detaloj pri la licenco troviĝas ĉe la paĝoj de la aŭtoro: Adam Asnyk kaj de la tradukinto: Leo Belmont.