Fabeloj de Andersen (Zamenhof)/Lekanto: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 14:
Atentu!
 
En la kamparo, tute ĉe la vojo, staris kampa domo; vi certe jam mem ĝin iam vidis. Antaŭ ĝi troviĝas florĝardeneto kun bele kolorigita palisaro. Tre proksime de ĝi, sur rando de kavo, meze de plej densa verda herbo, kreskis lekanto. La suno lumis sur ĝin tiel same varme kaj bele, kiel sur la grandajn, luksajn ornamoflorojn interne en la ĝardeno, kaj tiel ĝi kreskis kun ĉiu tago pli kaj pli. Unu matenon ĝi staris, tute disvolviĝinta kun siaj brilante blankaj folietoj, sidantaj kiel radioj ĉirkaŭ la interna flava suno. Ĝi tute ne pensis pri tio, ke neniu homo rimarkas ĝin tie en la herbo kaj ke ĝi estas malriĉa, malestimata floreto; ho ne, ĝi estis tute gaja, turnis sin tute kun la vizaĝo al la varma suno, rigardis supren al ĝi kaj aŭskultis la alaŭdon, kiu kantis en la aero.
 
La lekanto sentis sin tiel feliĉa, kvazaŭ tiam estus grava festotago, kaj tamen tiam estis nur simpla lundo; ĉiuj infanoj estis en la lernejo. Dum ĉi tiuj sidis sur siaj benkoj kaj lernis, la lekanto sidis sur sia malgranda verda trunketo kaj ankaŭ lernis de la varma suno kaj de ĉio ĉirkaŭe, kiel bona estas Dio, kaj ĝi trovis tion tute laŭorda, ke ĉion, kion ĝi sentis silente, la malgranda alaŭdo tiel klare kaj bele kantis. La lekanto rigardis kun ia respekto supren al la feliĉa birdo, kiu povosciis kanti kaj flugi, kaj ĝin tute ne afliktis tio, ke ĝi mem ne povosciis tion. "Mi vidas ja kaj aŭdas!" ĝi pensis, "la suno lumas sur min kaj la vento min kisas! Ho, kiel riĉe mi estas naturdotita!"