Mia bohemo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
tabelo en du linioj
Linio 2:
{| width="1600px"
|-
| {{PoemTitolo|''Poésies''|Arthur Rimbaud|Traduko de [[Aŭtoro:RogerMia Bernard|bohemo/Roger Bernard]]}}
| {{PoemTitolo|''Poésies''|Arthur Rimbaud|Traduko de [[Aŭtoro:GastonMia Waringhien|bohemo/Gaston Waringhien]]}}
| {{PoemTitolo|''Poésies''|Arthur Rimbaud|Traduko de [[Aŭtoro:KálmánMia Kalocsay|bohemo/Kálmán Kalocsay]]}}
| {{:Mia bohemo/Kálmán Kalocsay GW}}
| {{PoemTitolo|''Poésies''|Arthur Rimbaud|Traduko de [[Aŭtoro:Kálmán Kalocsay|Kálmán Kalocsay]]<br/>''reviziita de [[Aŭtoro:Gaston Waringhien|GW]]''}}
| {{PoemTitolo|''Poésies''|Arthur Rimbaud|Traduko de [[Aŭtoro:GeorgesMia Lagrange|bohemo/Georges Lagrange]]}}
|-}
|
<poem>
Kun manoj en la poŝoj, mi iris kaj mi vagis:
Kaj ankaŭ mia palto fariĝis ideala:
Sub la ĉiel' mi iris, ho Muz' al vi vasala;
Ho ja! kiom da amoj belegaj mi imagis!
 
Truita ests mia unika pantalono.
Revanta Fingruleto, dum iro mi malŝparis
Mil rimojn. Ĉe l'Ursino 1'gastejo mia
L'ĉielaj steloj miaj zumadis kun ronrono
 
Kaj mi aŭskultis ilin, sidante ĉe vojrandoj,
Septembre, dum vesperoj, dum mian frunton rosaj
Gutetoj humidigis, ja refortigaj brandoj:
 
Kie, rimanta meze de ombroj timkaosaj,
Mi, kvazaŭ lirojn, tiris 1'elastajn laĉojn for
De miaj lacaj ŝuoj, piedon kontraŭ l'kor'!
</poem>
|
<poem>
Mi iris, kun la pugnoj en poŝoj, kiuj krevis,
Kaj mia palto ankaŭ fariĝis ideala,
Sub la ĉiel' mi iris, Muz ! kavalir' lojala,
Ha ha! Kiom da amoj brilegaj mi prirevis!
 
Truo mian unikan kuloton aperturis
- Revema Fingruleto, mi semis al destino
Rimojn. Mia gastejo: Ĉe la Granda Ursino.
- Ĉiele steloj miaj kun milda trem' susuris
 
Kaj mi aŭskultis ilin, ĉi septembrajn vesperojn,
Sidante ĉe la vojoj, dum sentis mi roserojn
Sur mia frunto, kvazaŭ fortiga fe-likvoro.
 
Dum mi, rimante meze de l'ombroj jam fantastaj,
Tiradis, kiel lirojn, la rubandojn elastajn
De la vunditaj ŝuoj, kun pied' ĉe mia koro!
</poem>
|
<poem>
Mi iris, kun la pugnoj en poŝoj, kiuj krevis,
jam ankaŭ mia palto fariĝis ideala,
mi iris subĉiele, ho Muz', al vi vasala,
oj-la-la, kiajn amojn brilegajn mi prirevis.
 
Oscedis granda truo sur sola pantalono,
mi, Dikfingrul' revema, ŝutis tra l'vojo landa
rimojn. Gastejo mia estis ĉe l' Urso Granda,
flustretis miaj steloj kun dolĉa susursono.
 
Kaj ilin mi vojrande aŭskultis en vesperoj
afablaj de septembro. Sur frunto la roserojn,
kiel freŝigan vinon, mi ĝuis gajhumore.
 
Kaj dum mi rimis meze de ombroj jam fantastaj,
mi, kiel liutkordojn tintigis la elastajn
laĉetojn de la ŝuoj vunditaj - pied-al-kore.
</poem>
|
<poem>
Mi iris, kun la pugnoj en poŝoj, kiuj krevis
Jam ankaŭ mia palto fariĝis ideala.
Sub la ĉiel' mi iris, Muzo, al vi vasala,
Ho la la! Kiajn amojn brilegajn mi prirevis!
 
Tra l' pantalon' unika oscedis larĝa truo
- Mi, Fingrulet' revema, ŝutis tra l'vojo landa
Rimojn. Gastejo mia estis la Urso Granda
Vibretis miaj steloj kun fajna frotobruo
 
Kaj ilin mi, en bonaj ĉi septembro-vesperoj,
Sidante sur vojrandoj, aŭskultis - la roserojn
Sur mia frunt' mi sentis freŝiga fe-likvoro,
 
Aŭ, dum mi rimis meze de ombroj jam fantastaj,
Mi tiris kiel lirojn la rubandojn elastajn
De la vunditaj ŝuoj, kun la pied' ĉe l'koro!
</poem>
|
<poem>
Iradis mi kun pugnoj en poŝoj tutkrevintaj;
Kaj mia palto estis iĝinta nur idea:
Mi iris subĉiele, al mia Muz', obea:
Ho! Kiel belaj amoj estis en mi revintaj!
 
Mia kuloto nura surhavis larĝan truon.
Revema Fingruleto, sur mia voj' mi semis
Rimojn. Sub la Granda Ursino mi gastemis
Ĉiele miaj steloj faris susuran bruon.
 
Kaj ilin mi aŭskultis, en septembraj vesperoj,
Side sur vojorandoj dum falis la roseroj
Sur mian frunton, kiel vinbeno de fervoro;
 
Kie, rimante spite fantastajn la ombraĉojn,
Mi kvazaŭ lirajn kordojn tiris kaŭĉukajn laĉojn
De la vunditaj ŝuoj, piedon ĉe la koro.
</poem>
|}
==Noto==
N.B. En 1992 ĉi tiu franclingva poemo estis esperanie klarigita de Janine Dumoulin. Ŝi anoncis al ni, ke post la tagmanĝa paŭzo ni aŭdos la tradukojn de tri eminentuloj. Kiam la kurso rekomencis, Georges montris al ni paperaĉon:
"Manĝante mi pripensis la aferon kaj provis traduki" .
Tiam ni petis aŭdi la kvar tekstojn sen indiko de la tradukintoj. Fine ni voĉdone elektis la plej interesan; la fulmrapide farita traduko de Georges ricevis la pli multon. Th.P
 
{{:Mia bohemo/versioj}}
 
==Alilingve==
* [[s:fr:Ma_bohème|france]]
* [[s:ru:Богема (Рембо/Анненский)|ruse]]
 
[[Category:Arthur Rimbaud|Mia bohemo]]
[[Category:Roger Bernard]]
[[Category:Gaston Waringhien]]
[[Category:Kalocsay]]
[[Category:Georges Lagrange]]
[[Category:Poezio]]