La cigno-nesto: Malsamoj inter versioj

16 bitokojn aldonis ,  antaŭ 6 jaroj
sen resumo de redaktoj
"Jes, tiam! vi diras, „sed nun dum niaj tagoj!" Tiam ni vidis cigno apud cigno flugi, en granda flugado. Unu {{refq|1}} lasis sian ilugilojn tuŝi la kordojn de l'ora harpo, kaj sonis tra la nordaj landoj, la montoj de Norvegujo leviĝis pli alten en pratempa sunlumo; blovetis en abio kaj betulo. La dioj de la Nordo, herooj kaj noblaj virinoj aperis en la profunda, malhela arbo-internaĵo. — Ni vidis cignon {{refq|2}}, kiu batis per la flugiloj kontraŭ la marmora monto tiel, ke ĝi rompiĝis kaj la belaj staturoj en la ŝtono skulptitaj eliris en la sunklaran tagon, kaj la homoj ĉirkaŭe en la landoj levis siajn kapojn por vidi ĉi-tiujn potencajn staturojn.
 
Ni vidis trian cignon {{refq|3]}} ŝpini la pens-fadenon; kiu nun iras de lando al lando, cirkaŭ la tero, tiel ke la vorto flugas per fulma rapideco tra la landoj.
 
Nia Sinjoro amas la malnovan cigno-neston inter la Balta maro kaj la Nord-maro. Venu nur potencaj birdoj tra la aero por disŝiri ĝin: „Tio ne okazu!"
Jarcentoj ankoraŭ foriros, cignoj flugos el la nesto, oni vidos kaj aŭdos pri ili ĉirkaŭe en la mondo, antaŭ venos la tempo, kiam oni povos diri kun vero: „Jen la lasta cigno, la lasta kanto de el la cigno-nesto."
==Notoj==
{{note2|1}} Adam Oehlenschläger<br />
{{note2|2}} Bertel Thorvaldsen<br />
{{note2|3}} Hans Christian Ørsted.<br />
[[Kategorio:Fabeloj]]
5 488

redaktoj