Paĝo:Zamenhof - Rememoroj pri la lastaj jaroj de mia patro, 1957.pdf/3: Malsamoj inter versioj

Wierzbowski (diskuto | kontribuoj)
→‎Ne provlegita: Kreis novan paĝon kun "la fako literatura povos certigi al li konstantan perlaboron kaj permesos al li samtempe okupiĝi pri aliaj fakoj, destinitaj al la lingvaj esploroj, meditoj kaj rememoro..."
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 12:49, 12 okt. 2020

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la fako literatura povos certigi al li konstantan perlaboron kaj permesos al li samtempe okupiĝi pri aliaj fakoj, destinitaj al la lingvaj esploroj, meditoj kaj rememoroj, priparoloj pri filozofiaj kaj etikaj demandoj.
La ideo de homaranismo multe okupis mian patron en tiu ĉi epoko. Li revis pri fondiĝo de „neŭtrallingva kulturejo“, kie la adeptoj de la pure homa etiko povus kuniĝi por diskuti pri diversaj demandoj. Dume li intencis aranĝi „akcepttagojn“ por tiu ĉi celo. La simpatiuloj de la ideo kolektiĝus por amikaj interparoladoj „por ekzerci la koron kaj spiriton“.
La rompo de ĉiuj internaciaj rilatoj, kaŭzita per la milito, estis tre peniga por la aŭtoro de Esperanto, alkutimigita al la intensa interŝanĝo de ideoj kun samideanoj de la tuta mondo. Li tre suferis pro la perforta izoleco, kvankam kelkaj esperantistaj amikoj ofte lin vizitadis. Inter tiuj amikoj la plej ĝojiga estis ĉiam Grabowski, kiu en tiu tempo tradukis „Sinjoron Tadeon“ de Mickiewicz kaj de tempo al tempo vizitadis mian patron, por tralegi la novajn ĉapitrojn de tiu ĉi majstra verko. Lia entuziasma deklamado de la vere belsona traduko treege interesis mian patron, ĉar en la buŝo de Grabowski Esperanto efektive vivis kaj brilis. Ankaŭ la belege konstruitaj kaj libere fluantaj paroloj de Leo Belmont faris al la patro grandan plezuron. Tre ĝoje vidita gasto estis profesoro Odo Bujwid, la universitata kolego de mia patro kaj lia granda amiko kaj fidela samideano. Kun Wiesenfeld li tre volonte diskutadis pri lingvaj demandoj. Kelkaj aliaj samideanoj de tempo al tempo forpeladis la ombron de izoleco; inter ili estis la tiama havena komandanto de Varsovio dum germana okupado, majoro Neubarth. Sed neniam mia patro ĉesis esti optimisto kaj ĝis la lasta momento de sia vivo forte kredis, ke baldaŭ la terura milito cedos la lokon al la forta kaj frata kunlaborado de ĉiuj popoloj.
En sia laboro li estis tre regula kaj sistemema. La ĉiutaga tasko estis antaŭfiksita kaj devis esti nepre plenumita: tiom da paĝoj de traduko ĉiutage, tiom dum la monato. Mi ofte admiris la akuratecon, kun kiu la laboro estis finita laŭ la dato notita en la kalendaro je la komenco. Kaj se ekzemple tri tagoj estis fiksitaj por ĝoja ripozo post la fino de la traduko de la Biblio, la fabeloj de Andersen jam estis sur la skribtablo precize en la kvara tago. Sed baldaŭ la kormalsano ĉiam pli ofte malhelpadis la regulan laboron ĉe la skribmaŝino. De tempo al tempo li devis resti kelkajn tagojn en la lito por fortigi la koron. Sed li ne povis resti eĉ unu tagon sen laboro. Lia cerbo ne toleris ripozon. Kaj eĉ malsana, li faris notojn en malgranda poŝkalendaro, kiu ĉiam troviĝis sur la noktotablo. Kaj se foje ni singarde volis eniri en lian ĉambron, por rigardi, ĉu li dormas aŭ eble ion bezonas (li neniam mem vokis iun, ni preskaŭ ĉiam vidis lin kun krajono en la mano. Li ĉiam meditis, notis, forstrekis, denove skribis, laŭ la devizo, ke oni ĉiam devas noti bonajn pensojn, ĉar alie oni ilin facile forgesas.

Grupo de junaj esperantistoj post soleno ĉe la tombo de Zamenhof

Li multe fumis, kaj la kuracistoj malpermesis al li la fumadon, pensante, ke tiamaniere oni pli bone subtenos la forton de lia koro. Li efektive ĉesadis fumi kelkajn fojojn, kaj en la kalendaro ni trovas kelkfoje la noton: „lasta fumado“. Sur unu karteto ni trovas surskribon: Ne fumis 20.III-3.V… 20.V.-27 V… 12.VII-25.VII… 15.VIII-25.VIII… Tiuj notoj estis faritaj en la jaro 1916. Sed tiu senigo de cigaredoj estis por li vera sufero, eble ne tiom pro la kutimo mem, sed precipe pro tio, ke li tute ne povis labori sen fumado. Tio estis la sola kaŭzo, ke post kelkaj tagoj aŭ semajnoj li denove rekomencadis fumi, dirante ke li preferas vivi iom pli mallonge kaj ion krei, ol vivi longe, sed senutile. Se li tamen tiel ofte ĉesadis la fumadon, tio pruvas nur, ke la ripetaj atakoj de kordoloro estis sufiĉe gravaj.
La lastaj semajnoj de lia vivo estis por li tre malĝojaj. Li denove jam ne fumis, sed ankaŭ ne plu faris notojn en sia kalendaro, ĉar, devigita resti en lito pro grandaj suferoj, li estis tiel malfortigita, ke estis al li malfacile ion skribi. Kvankam li neniam plendis, ĉar li ne volis, ke iu alia ankaŭ suferu, kiam li suferas, tamen li aspektis tiel malĝoje kaj kompatinde, kiel neniam ĝis tiam ni lin vidis. Sed ŝajnas, ke ĝis la morto li ne tiom pensis pri si mem, kiom pri sia kara ideo, per kiu li volis feliĉigi la homaron, kaj li sentis sin vere malfeliĉa, ke pro la malsano li ne plu povis plenumi sian ĉiutagan taskon, kiu devis konduki lin al la venko.
La lastan tagon de la vivo li fartis pli bone. Ŝajnis al li, ke li denove povos rekomenci la laboron, kaj tiu penso bone influis lian humoron. Sed lia koro subite ĉesis bati, eble en la momento, kiam li pensis:
Ho, mia kor’, ne batu maltrankvile…

Adam Zamenhof