Stranga heredaĵo/Ĉapitro 5

Ferdinand Hirt & Sohn (p. 126-157)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

ĈAPITRO V


Leonardo revenis hejmen post unutaga resto en Londono. Tie li konsiliĝis kun siaj prokuristoj pri gravaj aferoj rilate al la sekreta heredaĵo kaj vizitis Malkomon Vincent ĉe sia amiko, doktoro Garner. Kun ĝojo li trovis, ke la pliboniĝo de la junulo estas, kvankam nerapida, tamen seninterrompa kaj esperplena.

Survoje de la stacidomo Linkfield li renkontis Lornan Prior kun hokeo-bastono en unu mano kaj ĉapelo en la alia. Ŝi salutis lin kun gaja rideto kaj montro de senartifika ĝojo. Ricevinte sciigojn pri la feliĉa paso de lia longa vojaĝo kaj pri la farto de Malkomo, ŝi ekkriis:

— Ho, sinjoro Marston, mi tiom senpacience atendis vian revenon! Lastan sabaton la patro, Malkomo kaj mi ricevis de viaj amikoj, gesinjoroj Harding el Elmcroft, invitokartojn al festeto, okazonta venontan merkredon. Sendube vi trovos vian invitilon inter la leteroj, kiuj atendas vin — tia amaseto, kuŝanta sur via skribtablo! Bedaŭrinde kompatinda Malkomo ne povos iri, kaj la patro, malgraŭ miaj petegoj, ne volas akcepti. Sed li permesis al mi iri sub via kompetenta prizorgo.

— Bone, virineto. Mi bedaŭras, ke via patro ne volas iri — la distriĝo farus al li bonon — sed, verdire, mi ne supozis, ke li akceptos la inviton. Nu, volonte mi prenos sur min la gravan taskon deteni vin de petolaĵoj. Mi estas tre kontenta, ke gesinjoroj Harding ankaŭ invitis vin. Ili estas tre ĉarmaj kaj afablaj homoj. Ĉu vi jam respondis?

— La patro skribis hieraŭ pro mi, akceptante, en la okazo se mi povos akompani vin.

— Ĉu via onklino Delfino ankaŭ ricevis invitilon?

— Mi supozas, ke ne. Ŝi ne aludis ĝin. Morgaŭ aŭ postmorgaŭ ŝi iros ien al la marbordo, verŝajne por siaj nervoj. Sed kial vi aspektas subite tiel seriozmiena?

— Ĉu mi aspektas seriozmiena? — Leonardo demandis distrite.

— Jes, — respondis la knabino riproĉeme, — kutime via vizaĝo havas tre trankvilan, senpasian aspekton, kiel statuo ĉizita el kolorita marmoro, kvazaŭ vi vivadas en animoregionoj alte super ni ordinaraj mortemuloj. Sed kelkafoje dum la lastaj monatoj mi rimarkis, ke vi aspektas tre serioza, tro serioza; efektive. Kaj antaŭ momento via vizaĝo alprenis mienon, kvazaŭ subite la zorgoj de la tuta mondo surmetiĝus sur viajn ŝultrojn.

Leonardo devigis sin rideti. — Oni diras, — li respondis, — ke karakteriza trajto de la tipa, moderna fraŭlino estas troa troigemo. Mi vidas, ke ankaŭ vi, Lorna, suferas de tiu nuntempa, malbona tendenco.

— Ho, sinjoro Marston, — rediris la knabino kun ŝajnige alprenita digna mieno, — oni ne lernigis al vi troan ĝentilecon en Rusujo. Efektive! Mi ne vidas en mi tipe modernan fraŭlinon; dankon! Sed, — ŝi aldiris gaje, — mi devas ne malpaciĝi kun vi en la nuna tempo, pro timo ke vi rifuzos konduki min al Elmcroft. Mi devas konfesi, ke mi antaŭsentas grandan plezuron. Tio estas ja la unua invito, kiun mi ricevis al festeto en malnova, historioriĉa domego. Ho! kiel ofte mi deziregis rigardi de proksime tiun belan, pentrindan konstruaĵon; sidi en la kiosko, kie malfeliĉa Lady Hilda Etherington verkis siajn malgajajn, sed tiel belajn versaĵojn; kaj trapasi la herbejon, kie la du kuzoj, Arturo Hampton kaj Paŭlo Falkoner, tiel furioze duelis pro la amo de bela Dora Moffat. Mi ankaŭ tre deziras konatiĝi kun sinjorino Harding. Oni jam priparolas ŝin en la ĉirkaŭaĵo kiel treege ĉarman bonan, kaj ankoraŭ tre belan virinon. Mi adoras belecon kunigitan kun boneco.

Leonardo ekrigardis kun konsenteco la animplenan vizaĝon de la knabino, lumigitan de junula viveco. Vespera venteto flirtigis ŝiajn brunajn harojn, kiujn radioj de la subiranta suno delikate origis. Ŝi aspektis bela, korpura, bona. — Jes, Lorna, — li diris, — noblanimeco kaj boneco kunigitaj estas elementoj de granda, malofta ĉarmo. Boneco, precipe en sia plej alta grado, sankteco, ĉiam beligas; sed ekstera beleco ne ĉiam estas signo de boneco; male, ĝi ofte fariĝas malhelpo al boneco.

— Jes, mi tute konsentas kun vi, kaj certigas vin, ke mi multe pli sopiras esti bona, ol esti bela. Sed, ho, mia animo raviĝas de la belo en ĉio ĉirkaŭ mi. Mi ne povas ne esti ravata. En ĉio bela mi vidas kvazaŭ la vizaĝon de Dio. Jen, rigardu, sinjoro Marston, tiun belan malleviĝon de la suno kun tia riĉo da harmoniaj koloraĵoj. Ĉu iu povas rigardi tian vidaĵon, ne sentante sanktajn emociojn kaj inklinon adori? —

La pensemaj okuloj de la viro sin turnis denove, post rigardo al la rimarkinde bela sunsubiro, kun nova sento de plaĉo kaj admiro al la entuziasmigita vizaĝo de la knabino ĉe lia flanko. Lorna ne rimarkis lian admiran rigardon; ŝian atenton ensorĉis la ardanta okcidenta ĉielo. — Ĝoju, — li diris, — pro nobliga amo al la belo; ĝi estas altvalora donaco. Nu, viaj vortoj rememorigas al mi kelkajn frazojn el via lasta letero, pri kiu de mia reveno el Svisujo mi deziris paroli kun vi. En tiu letero vi skribis pri kunvenoj, kiujn vi ĉeestis en Londono, kaj kiuj donis al via vivo novan inspiron, novan celon. Mi tre volus scii iom pli pri tiuj kunvenoj. En la nuna tempo tiom da ŝajne bonaj, sed vere insidaj ideoj elmetiĝas, ke oni devas esti tre singarda.

Ili nun alproksimiĝis al vojkruciĝo. La ĉefvojo kondukis rekte antaŭen al la vilaĝo, kie troviĝis la domo de Leonardo, kaj flanka vojo tra bela erikejo al la malnova hejma bieno de la familio Vincent. Ĉe la lastaj vortoj de Leonardo Lorna malrapidigis siajn paŝojn kaj kun signoj de ioma konfuziĝo surmetis al si la ĉapelon, zorge fiksante ĝin per du pinglegoj.

— Jes, — ŝi respondis, ne rigardante la demandinton, kaj penante paroli fervore, — mi tre ŝatas la okazajn kunvenetojn en la domo de sinjorino Dunlop kaj aliaj. Oni tie renkontas tre agrablan kaj bonan societon. La temoj pritraktataj ofte estas „la artoj en la servo de la religio“ kaj . . . „la dediĉo de ĉiuj . . . pensoj al la venonta gloro de Mesio sur la tero“. Sed mi devas ne reteni vin; vi certe deziras rapidi hejmen, kaj mi volas esti en la domo, kiam la patro revenas por la temanĝo.

Leonardo rimarkis la embarason, tiel neordinaran ĉe la knabino, kaj ioman malinklinon priparoli tiujn kunvenojn. Li ne povis ne senti surprizon kaj ĉagreneton. Ĝis tiam Lorna montris al li ĉiam plenan, kvazaŭ infanan konfidon kaj kun kortuŝa malkaŝemo lasis lin partopreni ŝiajn ĝojojn kaj malĝojojn. La sprita kaj sciama knabino ĉiam volonte venis al li kun siaj intelektaj kaj spiritaj malfacilaĵoj kaj avide aŭskultis lian instruon pri interna vivado kaj memkulturado. La egalanima vizaĝo de Leonardo, tamen, ne montris la pensojn, pasantajn tra lia kapo. Laŭ sia kutima milda parolmaniero li diris:

— Bone, kuru do hejmen. Laŭvole vi povos sciigi al mi iom pli pri tiu nova kulto sur la vojo al „Elmcroft“.

Kelkajn tagojn poste, kabrioleto, tirata de bela, vigla ĉevalo, laŭiris tre plaĉan ĉefvojon en la graflando Hertford en la direkto al „Elmcroft“. Leonardo sidis sur la veturigistejo, kondukante, kaj ĉe lia flanko, sur iom pli malalta loko sidis Lorna. Malantaŭ ili, sub lakea sidejo vidiĝis du malgrandaj valizoj. La frua posttagmezo estis tre bela; pli idealan aŭtunan tagon gesinjoroj Harding ne povus elekti por sia festeto. La du kunveturantoj babilis gaje. Ambaŭ plene ĝuis la rapidan iradon tra la ĉarma, sunlumigita kamparo. En la daŭro de duonhoro la vojo kondukis ilin laŭlonge de la dorso de alta teraĵo. Ambaŭflanke etendiĝis, videbla ĝis distanco de preskaŭ dek mejloj, tre okulplaĉa, ondoforma pejzaĝo, prezentanta belajn, ĉiam ŝanĝiĝantajn vidaĵojn.

Lorna estis en serena humoro, plena de feliĉaj antaŭsentoj tiaj, kiajn nur facilkora juneco povas estigi. Jen ŝi faris al sia kunulo demandojn pri supozeblaj programeroj de la festeto aŭ pri renkontotaj gastoj; jen ŝi petis la amikon paroli pri sia libertempa vojaĝo en Svislando aŭ pri liaj travivaĵoj en Ruslando. Gaje ŝi ekkriis:

— Ho, kiom mi antaŭĝuas vian parolon! Mi nur aŭdis vin paroli kelkfoje en la vilaĝo kaj unufoje en Londono ĉe Esperantista kunveno, kiam mi ankoraŭ ne povis plene kompreni „nian karan lingvon“. Nun vi estos en via elemento, kaj mi tre esperas, ke ĉiuj forportos iom el la fajro de via entuziasmo.

Leonardo ne povis ne rideti.

— Ni esperu al la efiko de tiu fajro, — li respondis serene, — sed ne supozu, ke ĉiuj el tia multspeca aŭdantaro estas tiel impreseblaj aŭ tiel entuziasmigeblaj, kiel vi, Lorna.

Dum kelka tempo ambaŭ silentis, okupitaj de siaj propraj pensoj, konsciante egalmezure la ĉarmon de senĝena, ama kunuleco. Leonardo reveme sin amuzis per sia vipo, ludeme tuŝetante per ĝi la dorson de la ĉevalo kaj aŭskultante la ritman sonon de ĝiaj hufoj. Lorna ĉirkaŭrigardis enpensiĝe. Subite ŝi ekparolis fervore:

— Kiel bela estas la mondo, sinjoro Marston! Sufiĉe bela, mi kelkfoje pensas, por la „miljaro“, se nur la koroj de la homoj estus en harmonio kun la beleco kaj la boneco ĉirkaŭ ni.

— Jes, — respondis Leonardo, — kaj tio denove rememorigas al mi vian lastan leteron. Babilu iom pri via nova kulto.

La junulino, ĵetinte kaŝitan ekrigardon al la firma profilo de la kunveturanto, klinis la kapon kaj iom nerveme kunfrapetis la lakitajn pintojn de siaj novaj ŝuoj. Plivole ŝi ne parolus pri siaj novaj konatoj en Londono, timante, ke ŝia prudenta, singardema amiko iel malaprobos ilin. Sed eĉ ne unu momenton ŝi demandis sin, kian rajton li havas, kontroli ŝiajn aferojn.

— Ho, — ŝi respondis kun sufiĉe gaja tono, — tio ne estas nova kulto, sinjoro Marston. Mi jam sciigis al vi kelkajn temojn, kiujn oni pritraktas. Lastan fojon, — ŝi diris plue kun ekmontro de profunda sento, — sinjorino Lula N. Hogan, virino de granda spiritopleneco kaj mirinda klereco, parolis pri baldaŭa dua apero de la Mesio kaj pri jam amasiĝantaj signoj, antaŭombrantaj ĝin.

— Jes; ekzemple?

Lorno ne tuj respondis.

— Nu, — ŝi diris post momento, — la signoj estas ja multaj. Antaŭ ĉio inspirita sopiro de la kristanaro kaj de kelkaj alikultanoj; la priprofetita apero de „energio de eraro“, erarigaj instruistoj, ĝenerala preteco kaj multaj aliaj. Poste sinjorino Selinda Paul priparolis belege kaj inspire la bezonon pri tujaj preparoj por la bonvenigo per ĝisfunda korpuriĝo. Iu sinjoro Mirza M. Heilman, la ĉefa instruisto, kiun oni ŝajne respektegas, voĉlegis kelkajn treege belajn poemojn, verkitajn de li mem. En unu el ili li rave priskribas la belegecon de purigitaj animoj kaj la eldiecon de pura amo, belo, ĝojo, ktp. En alia li prikantas majstre, mi certigas vin, majstre, la mallumecon de pekopremegata mondo kaj, kontraste, la aperontan, radibrilan lumon de la „Suno de Justeco“. Sed la plej ĉarma parto de la kunveno estis la lasta: violonludo de sinjoro Heilman. Neniam antaŭe mi aŭdis — kaj mi dubas, ĉu vi iam aŭdis — tian ĉielecan ludadon. Mi ne povas priskribi ĝin. Kiel mi povus? Mi nur scias, ke ĝi ekprenis mian tutan animon; ke ĝi tremetigis ĉiun fibron de mia spirita estaĵo, kaj, je la fino, ĵetis min en ekstazon de spirita ĝojo.

La veturilo nun alproksimiĝis al la enirejo de la parko, ĉirkaŭanta la malnovan domegon de la familio Morland. Leonardo ekstreĉis la kondukrimenojn kaj povis nur diri, kiam ili atingis la duonrondan placon ĉe la pordistejo:

— Nu, nu, Lorna, nur ne perdu la prudenton. Fantaziemaj entuziasmulinoj, kiel vi, bezonas multe da balasto por ne kapturniĝi.

Malrapide li irigis la ĉevalon tra granda, bela pordego el forĝita fero kaj afable salutis aperantan maljunan pordiston.

— Bonan tagon, sinjoro, — respondis ĉi tiu, — volu vin turni maldekstren malantaŭ la arbareto.

Tuj kiam ili preterpasis la pordistejon, Leonardo demandis Lorna’n: — Kiu enkondukis vin en tiun rondon?

— Sinjorino Robinson.

— Sinjorino Robinson? Kiu estas ŝi?

— Amikino de onklino Delfino.

— Hm!

— Ho, sinjoro Marston, rigardu, kia belega vidaĵo! —

La vidaĵo, nun prezentiĝanta al la kunveturantoj, efektive pravigis la entuziasman ekkrion de la knabino. Vasta panoramo de frapanta ĉarmo etendiĝis antaŭ iliaj okuloj: pli ol kvadrata mejlo da ondoforma kaj tre diversaspekta teraĵo. En ĝia mezo, kvazaŭ bela juvelaro, staris la domego, turohava kaj parte hederokovrita konstruaĵo. La vitra, kupolsimila tegmento de oranĝerio, ĉe ĝia dekstra flanko, brilis en la posttagmeza suno kiel grandega diamanto. Antaŭ la domo kuŝis, kiel helverda tapiŝego, glata, dekliveta ebeno. Tie ĉi kaj tie vidiĝis, en tre plaĉa diverseco, kelke da herbejaj terpecoj inter arbetaĵoj kaj aretoj da majestaj kverkoj aŭ ulmoj. Rimarkinda trajto de la rava pejzaĝo estis la multediversaj aŭtunaj nuancoj de la arboj, variantaj de orflava koloro de velkintaj betulfolioj ĝis malhela verdo de pinoj, kiu, en la malproksimeco, aspektis malhela bluo.

Ravite, Lorna denove ekkriis:

— Kia paradizo, sinjoro Marston!

Post kelkaj minutoj la kabrioleto haltis antaŭ la portiko de la domego, sur kies perono jam staris gesinjoroj Harding. Servistoj alkuris, por prizorgi la ĉevalon. La vizaĝoj de la gastigantoj vidigis sinceran plezuron.

— Mi ĝojas revidi vin, maljuna knabo, — gaje ekkriis sinjoro Harding, forte skuante la manon de Leonardo.

Post ĝojoplena rigardo en la vizaĝon de la altkreska viro, sinjorino Harding sin turnis al Lorna:

— Bonvenon al vi, — ŝi diris afable, premante la manon de la knabino, — vi do estas fraŭlino Prior. Mi jam konas vin per la priskriboj de sinjoro Marston. Mi esperas, ke ni estos bonaj amikinoj.

Lorna rigardis la imponan, bonguste vestitan sinjorinon sen ĝeno, kun natura scivolemo, laŭ sia impulsema, varmkora karaktero:

— Dankon, sinjorino Harding, — ŝi respondis, — mi estas certa, ke ni estos. Ankaŭ mi ofte aŭdis sinjoron Marston paroli pri vi kaj pri sinjoro Harding.

Dum Leonardo kaj sinjorino Harding interŝanĝis salutojn, dikmalalta sinjoro Harding proponis siajn ĝentilaĵojn al Lorna. Lia bonkora vizaĝo malkaŝe montris la plezuron, kiun donis al li la alveno de ĉarma knabino. En li videble du inklinoj konkuris: deziro montri dignan ĝentilecon, kiel gastiganto en lorda domego; kaj lia denatura gaja senceremonieco. Ili eniris, gaje babilante, vastan, preskaŭ kiel salono meblitan vestiblon, el kiu bela, marmora ŝtuparo kondukis al supraj etaĝoj. Sinjorino Harding diris:

— Kelkaj el la gastoj ĵus ekiris sub la gvido de sinjoro Chapman, la famekonata geologo, por esplori interesan rokaĵon en la parko. Aliaj sidas sur teraso malantaŭ la oranĝerio, ĝuante la plaĉan sunbrilon. „La honorinda“ Algernon Villiers — sendube vi konas lin, fraŭlino Prior — estas en la bilardejo, ludante kun fraŭlino Douglas, lertega ludantino, kiu penas humiligi lin.

— Kaj seson da gastoj ni ankoraŭ atendas, — aldiris sinjoro Harding.

Post kvaronhoro Leonardo kaj Lorna, refreŝiĝinte en la dormoĉambroj difinitaj al ili, estis kondukitaj de sinjorino Harding al la teraso kaj prezentitaj tie al kelkaj malgrandaj grupoj da gaje babilantaj gastoj. Leonardo konis neniun el tiuj lastaj, sed preskaŭ ĉiuj ŝajne jam sciis, ke li venos kaj ke li estas unu el la honorataj invititoj. Rimarkinte, ke du junaj sinjorinoj portas la verdan steleton, Leonardo alparolis ilin Esperante.

— Ho! — ekkriis la pli juna verdstelulino, — vi ne rekonas nin, sed ni ambaŭ ĉeestis la kongreson kaj aŭdis vin fari vian belan paroladon. Nun ni atendas kun plezuro vian alparolon hodiaŭ vespere. Kia domaĝo, ke vi ne povos paroli en nia kara lingvo!

La alia Esperantistino sin turnis al Lorna, dirante en Esperanto:

— Ni ankaŭ aŭdis, ke vi venos, kaj ke vi estas lerta samideanino. Ni estas tre feliĉaj renkonti vin, kaj ni ĉiuj devas eluzi la okazon por propagandi nian movadon.

Ĉe ĉi tiuj vortoj envenis tra fenestra pordego de la oranĝerio sinjoro Villiers, kondukante malaltkreskan, mezaĝan sinjorinon kun bonhumora vizaĝo.

— Nu, — demandis sinjoro Harding laŭte kaj petole, — kiu gajnis la konkuron; he, sinjoro Villiers?

La triumfa rigardo ekaperanta sur la vizaĝo de la sinjorino estis sufiĉa respondo. La honorinda Algernon penis aspekti bonhumora kaj indiferenta.

— Ho ve, — li respondis kun sindeviga rideto, — la pilkoj kondutis kontraŭ mi hodiaŭ tre mallojale, dum ili senkonscience favoris fraŭlinon Douglas, simple falante en la poŝojn propravole. Sed tre verŝajne mi estis distrita, antaŭsentante la plezuron ĝuotan en ĉi tiu ĉarma societo. Kaj jen, kvazaŭ kiel kronaĵon de mia ĝojo, mi ekvidas sinjoron Marston kun lia ĉarma amikino, fraŭlino Prior. — Alirante la nove alvenintajn, li diris kun afekta ĝentileco: — Per mia honoro: la leono kaj la florkrono de la tago! Kiel vi fartas? Kaj vi?

La dika figuro de sinjoro Harding aliris la grupon kaj, petole ridetante, li diris, sufiĉe laŭte, por esti aŭdata de ĉiuj sur la teraso:

— Nova divenotaĵo, gesinjoroj: Kun forto alvenis dolĉo.

— Ho, sinjoro Ŝimŝon, — rediris lia edzino gaje, — ĉesigu viajn ŝercojn; vi estas eĉ pli malbona petolulo, ol sinjoro Villiers. Cetere vi certe ne donacus al ĉiu diveninto novan veston.

— Nu, sinjorino Filiŝtino, — rediris sinjoro Harding ridante, — mi certe donacus, se vi ne aludus la solvon.

Sinjorino Harding milde eltiris sian edzon el la grupo ĉirkaŭanta lin, ekokupis lian lokon, kaj diris:

— Geamikoj, kapitano Villiers afable konsentis gvidi vin tra la parko kaj montri al vi kelkajn vidindaĵojn. Je la kvara teo estos servata sur la herbejo, tie, apud la fontano. Dum la temanĝo ni havos la plezuron aŭdi kelkajn harpsolojn de sinjoro Norman, deklamon de fraŭlino Halstaff kaj aliajn aferojn, kredeble improvizaĵojn. Se la ceteraj gastoj baldaŭ alvenos, ni aligos nin al vi. — Alvokinte al si Lornan, ŝi diris, metante la brakon ĉirkaŭ ŝian talion: — Post la temanĝo mi povos dediĉi al vi iom da tempo. Dume, bone amuziĝu. Vi trovos fraŭlinojn Temple-Melling tre agrablaj kunulinoj. Parolu Esperante pro propagando.

Al Leonardo ŝi diris: — Post la vespermanĝo ni havos muzikaĵojn de invititaj profesiuloj, sinjorino Sarony kaj sinjoro D’Arcy en la salono kaj poste mi petos vin fari vian parolon en la librejo, kie mi jam elmetis kelkcentojn da Esperantaj libroj, broŝuroj, gazetoj kaj aliaj Esperantaĵoj. La cetera parto de la vespero pasos per babilado, ludoj, muzikaĵoj, ktp. Kapitano Alderson priparolos siajn travivaĵojn ĉe la suda poluso kaj montros aron da kuriozaĵoj.

— Tio estas ja longa programo, sinjorino Harding.

— Jes, kaj, mi esperas, tre interesa.

Sinjorino Sarony ĵus finis fortepianan solon, kaj varma, bone meritita aplaŭdo eksonis tra la ĉambraro. La ludado estis prezentita kun mirinda delikateco kaj sentopleneco. Leonardo sidis sola en angulo de la salono preskaŭ kaŝita de bela, palmeca arbetaĵo. Lia vizaĝo estis revema kaj serena, kvazaŭ li lasas la sorĉan muzikon ludi sur la kordoj de lia animo.

Kiam sinjorino Harding leviĝis por iri en la librejon, Lorna sekvis ŝin. La knabino prezentis en sia nova vesperkostumo okulplaĉan aspekton de ĉarma, freŝa virineco. Ŝia vesto estis, kompare kun la vestoj de kelkaj aliaj sinjorinoj, tre simpla, sed eleganta kaj bongusta. Malvaste alfarita kostumo el rezedokolora, silkeca ŝtofo, ornamita per arĝentosimilaj brodaĵoj, tre konvenis al ŝi. Ŝian taliveston kaj parton de la jupo kovris nigra gazosimila puntaĵo kuntirita per zono, farita el plektitaj arĝentofadenoj. Prenante la brakon de la gastigantino, Lorna demandis:

— Ĉu vi ne ankaŭ opinias, sinjorino Harding, ke pasie ami la muzikon kaj ne posedi la kapablon kontentigi tian amon per sinesprimado estas turmentego?

La gracia virino rigardis kortuŝite en la sentoplenan vizaĝon de la knabino kaj, subpremante ĝemeton, respondis milde:

— Estu danka, mia kara, pro la kapablo ĝui la muzikon. Ne priĝemu neposedon de kapabloj ne donitaj al vi. Detenado de prisopirataj aferoj estas ja unu el la plej benoplenaj edukoj de l’vivo. Sendube vi havas aliajn naturdonojn. Uzu ilin plene pro la gloro de la Doninto kaj por la utilo de la homaro, kaj vi neniel sentos turmentojn pri neakireblaj kapabloj.

— Dankon, kara sinjorino Harding. Mi ne forgesos vian saĝan konsilon.

La librejo estis vasta kaj lukse meblita ĉambro, en kiu, kvaronhoron poste, kolektiĝis la tuta gastaro. Kelkaj pririgardis la elmetitajn librojn; aliaj, jam elektinte komfortajn sidlokojn, atendis la komencon de la alparolo kaj intertempe gaje babilis. Sinjorino Harding, belege vestita per malhele malvokolora, silka kostumo, havis imponan aspekton. Ŝin ĉirkaŭis aro da sinjoroj, okupitaj kun ŝi per serioza interparolo. Jen viroj, bonekonataj en literaturaj, artaj kaj registaraj rondoj, videble ĝuis la kuneston kun tiu ĉarma, sprita virino, kies brilaj talentoj altiris senkonscian adoron de ĉiuspecaj intelektuloj. Ĉie ŝi estis la estrino, la animo de la societo, inter junuloj, same kiel inter plenaĝuloj. Kelkaj el la invititoj atentis ŝian bonkoran edzon nur pro ĝentileco kaj konveneco, aliaj sin amuzis, de tempo al tempo, aŭskultante liajn humoraĵojn. En la daŭro de la tuta vespero li vire penis esti kontenta kaj gaja, malgraŭ la ĉagreno, ke li ne povas — laŭ deviga interkonsento kun la edzino — aranĝi vistludon.

Leonardo eniris la ĉambron ĉe la flanko de maljuna sinjoro en pastra vesto. Tio estis la tiea paroĥestro, bonekonata verkisto kaj ekzegezisto. Ili vigle pridiskutis la demandon, ĉu efektive la profeto Cefanja aludas en sia tria ĉapitro al internacia lingvo, kiel Esperanto, dirante: „Tiam Mi ŝanĝos la lingvojn de la popoloj per pura lingvo, ke ili ĉiuj voku al la nomo de la Eternulo por servi Lin, ĉiuj en konsento.“ Leonardo ĵus eldiris sian konvinkon, ke por la priprofetita rapidega unuiĝo de la tuta kristanaro „en la lastaj tagoj“ internacia lingvo estas nepre necesa, kiam sinjorino Harding alpaŝis por peti lin, ke li bonvole komencu sian paroladon. La blankhara pastro, dum momento retenante lin, diris:

— Mi tre esperas, sinjoro Marston, ke ni baldaŭ havos okazon plue priparoli tiun tre interesan temon.

Leonardo iris en la profundon de la ĉambro kaj ekokupis lokon antaŭ granda libroŝranko. La altkreska, beltalia viro, facile sin apoganta al altdorsa seĝego, prezentis en sia frakvesto impresan figuron. Dum kelke da momentoj li ĉirkaŭrigardis. Lia vizaĝo estis eĉ pli ol kutime pensema. El liaj parolantaj okuloj, vagantaj de unu al li turnita vizaĝo al alia, lumis arda rigardo, kvazaŭ forta deziro regas lin, tuŝi la korojn de siaj aŭskultontoj. Jam ĉe liaj unuaj vortoj: „Sinjorinoj kaj sinjoroj“ — la tuta aŭdantaro estis, ŝajne, sub la sorĉo de lia personeco. Li parolis kun la facileco kaj la gracieco de oratoro, kutiminta alparoli bone edukitajn rondojn:

— Mi volas bazi mian parolon sur du asertoj, kies akcepton mi povas antaŭsupozi. La unua estas, ke ĉiuj homoj, kun escepto, eble, de personoj sen morala prirespondeco, pli-malpli konscie deziras pasigi noblan vivon. Kaj la dua aserto estas jena: La plej nobla vivo estas vivo de servado, de sinoferado. — En la homan koron saĝa, ama Providenco enmetis senton de malkontento kaj senripozo, ĉiaman penadon al io pli alta, nobla, dieca. Ne estas mia intenco prediki al vi. Ĉi tie estas por tio nek la loko, nek la okazo. Mi nur volas diri, ke nobleco estas nepra kondiĉo de kontenta, feliĉa vivo. Kial tiom da homoj estas malkontentaj, malfeliĉaj? En tre multaj okazoj tial, ke ilia vivo estas memcentrigita, aŭ, se vi volas, tial, ke la pli noblaj aspiroj de la animo ne trovas taŭgan elirejon. Tio estas precipe asertebla rilate al la superaj klasoj, almenaŭ en ĉi tiu lando. Nur utila, per bonfaroj plenigita vivo povas esti vere feliĉa vivo.

Post mallonga paŭzo li demandis, iomete sin klinante antaŭen:

— Ĉu vi pensas, ke la riĉaj kaj en komfortaj cirkonstancoj vivantaj klasoj estas la plej feliĉaj? Certe ne! Komparu nur, ekzemple, la vizaĝesprimojn de veturantoj en aŭtomobiloj — malantaŭ la veturigisto — kun la mienoj de homoj — ni diru — en ŝarĝveturilo de surstrata vendisto.

— Tre kredeble neniu el vi forte dubas pri la efektiveco de postmorta vivo. Vi do volonte konsentos, ke la grado de feliĉo en tiu transtomba vivo multe dependas de la ĉitiuflanka vivado, kiu estas ja nur preparo kaj taŭgigo por la aliflanka vivado. Nu, mi ne povus al mi prezenti en la transejo pli maldolĉan memriproĉon, ol la pripenson, ke mi ne uzis ĉiujn miajn fortojn kaj oportunajn okazojn por bonfarado.

Denove Leonardo paŭzis momenton. Ekprenante libron, kuŝantan sur apuda tableto, li voĉlegis ĝian titolon: „Girlando da noblaj vivoj. Tagoj el la vivo de dudek el la plej noblaj homoj konataj.“ De Doroteo M. Langton, B. A. Mi rekomendas ĉi tiun libron al vi. — Balancante ĝin en la mano por doni emfazon al siaj vortoj, li parolis plue kun kreskanta sentopleneco: Ĉiuj ĉi tiuj homoj kaj ĉiuj ceteraj, kiuj ornamas kiel belegaj oraj desegnaĵoj la paĝojn de la historio, kaj kies memoro estas netakseble riĉa heredaĵo de la homaro, ĉiuj gajnis sian senmortan glorkronon per nobla vivado de sinofero al siaj kunhomoj. Ho vi, junaj viroj kaj junaj virinoj, kun viaj talentoj, pri kiuj vi devos prirespondi; kun viaj sociaj privilegioj, permesu, ke mi rekte alvoku vin: Plenigu vian vivon per amo al Dio kaj amo al la homaro, amo montranta sin per noblaj bonfaroj, kaj tiam vi estos vere feliĉaj kaj feliĉigaj por aliaj.

— Tre verŝajne kelkaj el vi nun pensas, ke mi vagas malproksime de la temo anoncita de nia aminda gastigantino. Neniel. Inter aspiroj pri nobla vivo kaj Esperanto ekzistas intima rilato, ĉar la esenco de la Esperanto-movado estas penado plibonigi, plinobligi la homan vivon. La savo de la homaro estas la celo de la plej fervoraj Esperantistoj. Mi ne volas diri, ke Esperanto povas savi la mondon. Tio estas senfine pli sankta afero. Sed jenon mi kuraĝas aserti: Kvankam troviĝas ja multaj bonegaj movadoj, krom Esperanto, tamen ekzistas preskaŭ nenia bonfara movado, eble tute nenia, kiu ne fariĝus multe pli bonefika kaj benoplena per la helpo de Esperanto. Por multaj homaltigaj movadoj internacia lingvo estas nepre necesa. Mi nur bezonas citi tre malmultajn por pruvi mian aserton: Interpopolaj pacmovadoj, misioj, klopodoj pri forigo de multaj malvirtoj, kiel alkoholismo, blankasklava komerco, ekspluatado de la malriĉaj klasoj, ktp.

— Mi ne volas paroli pri la komerca utileco de internacia lingvo, nek plue pri la necesego por ĝi kaŭze de la ĉiam multobliĝantaj interpopolaj rilatoj; mi eĉ silentos pri la grandegaj ŝparoj en la militbudĝetoj, kiujn okazigos ĝenerala interkompreniĝo kaj sekva interfratiĝo de la diversaj popoloj — mi volas fari alvokon al pli altaj motivoj. Hodiaŭ vespere, laŭ deziro de niaj estimataj gastigantoj, mi nur celas akcenti la etikan, la spiritan valoron de Esperanto.

La parolanto faris svingan mangeston, kvazaŭ li forŝovas pli materialajn konsiderojn el siaj pensoj. — La praktika valoro de Esperanto, — li diris, — jam ne bezonas argumentadon. Rigardate el ĉi tiu vidpunkto, Esperanto staras nun sur firma, nemovebla bazo. La etika valoro de Esperanto estas netaksebla: Ĝi estas reformema, nobligema potenco. Mi konas homojn, virojn kaj virinojn, kies vivo per ĝi fariĝis radianta, feliĉa. Vivante, antaŭe, nur por si mem, ili ofte sentis sin enuigataj, malkontentaj, ĝis ili venis sub la sorĉon de nia movado. Kia ŝanĝo! Kio kaŭzis tiun ŝanĝon? Pli vastigita perspektivo, sekve de kontakto kun samideanoj en ĉiuj partoj de la terglobo; kredo je la solidareco de la homaro; novenaskita konvinko, ke interfrateco kaj komuna, sur amo bazita laboro por la feliĉigo de la homoj estas realigebla afero, jam interne de la limoj de praktika celado. Troviĝas en ĉiuj landoj homoj, kiuj forlasis sian okupon por sin dediĉi kun ĝojoplena entuziasmo al la propagando de Esperanto kaj de novaj idealoj per ĝi realigeblaj.

— Nu, amikoj, kio estas la komenca kosto de tiom da beno, beno ricevota kaj beno donota? Dediĉo de nur kelke da horoj al la studo de treege simpla, bela lingvo.

Tiam sekvis mallonga priskribo de la esencaj gramatikaj trajtoj de Esperanto, kaj deklamo de la bela Zamenhofa himno „La Espero“. Poste Leonardo faris elokventan finan alvokon uzi Diodonitan rimedon por progresigi ĉiaspecajn movadojn, starigitajn por la beno de suferanta homaro.

Tuj post la fino de la parolado fariĝis vigla movo. Koran aplaŭdon sekvis dankesprimoj, gratuloj kaj multaj demandoj pri Esperantaj aferoj. Videble estis, ke la vortoj de Leonardo faris profundan impreson sur la aŭdantaron. Lia evidenta sincereco kaj nobla entuziasmo donis al ili nekontraŭstareble konvinkan forton kaj aŭtoritatecon. Ĉiuj neesperantistoj promesis komenci la studon de la internacia lingvo; eĉ „la honorinda“ Algernon, iom brue; sed Leonardo rimarkis malsincerecon en lia sintenado, kaj ne povis ne senti kaŝitan sarkasmon en lia voĉo.

Lorna kaj sinjorino Harding okupis kune lokojn sur angulkanapo. Sinjorino Harding intence elektis tiun oportunan lokon, ĉar el tie ŝi povis nerimarkate observi la profilon de la parolanto de malantaŭ stablo kun fotografaĵo. Ŝia koro strange batis, dum ŝi aŭskultis la viron, kiu, malgraŭ ŝiaj konsciencaj riproĉoj kaj interna baraktado, jam plenigis ŝian animon per profunda amo. Dum la unua parto de la parolado ŝi, unu fojon plu, honeste penis sin regi kaj konvinki, ke ŝi agas malsaĝe; sed iom post iom ŝia koro cedis, kaj fine ŝi fordonis sin sen kontraŭstaro al ĝuego de pasia, adora amo. Ŝi proponis al Lorna la sidlokon ĉe sia flanko pro du motivoj: ŝi sentis sin tre allogata al tiu ĉarma, altanima knabino, kiu tuj alportis al ŝi tiom da malkaŝa, varmkora simpatio, kaj kiu tiom partoprenis ŝian admiron al Leonardo Marston. Sed ŝia ĉefa celo, eble, estis, observi la vizaĝon de Lorna dum la parolado. La knabino aŭskultis kun streĉita atento kaj nekaŝitaj admiro kaj ĝojo. Nenion pli la vigle atenta okulo de sinjorino Harding povis eltrovi.

Fine Leonardo povis liberigi sin de aro da admirantoj. Kvaronhoron antaŭe li ekvidis Lornan elirantan kune kun sinjoro Villiers, kaj nun li sentis maltrankvilon pro ŝi. Trapasante la salonsimilan vestiblon, li renkontis sinjoron Harding, kiu aspektis enuigita.

— Ĉu vi scias, kie estas fraŭlino Prior, sinjoro Harding? — li demandis.

Prenante cigaron el la buŝo kaj petole ridetante, ĉi tiu respondis:

— Tre verŝajne en la oranĝerio aŭ sur la teraso kune kun „la honorinda“. Mi ekvidis ilin antaŭ duonhoro malaperi malantaŭ la palmoj apud la elirejo. Estu gardema, amiko mia; li estas diabla amaĵisto. Mia edzino ankaŭ demandis pri ŝi.

Enirante la palmejon, Leonardo jam ekaŭdis facilkoran ridon de Lorna tra duonfermita pordego, kondukanta al la teraso. Alproksimiĝante al la pordego, li aŭdis la voĉon de la viro:

— Fine mi sukcesis igi la naturan gajecon de via koro rompi la katenojn de troa konveneco. Vi ne scias, kia ĉarma muziko estas en via arĝentosona rido. Vi kutime estas tro serioza, via fraŭlina moŝto.

— Kaj vi tro frivola, — diris la knabino kun duone ŝerca, duone riproĉa tono.

Leonardo larĝe malfermis la pordon kaj elpaŝis sur la rave lunlumigitan terason. La juna paro ne rimarkis lin, kvankam la fera pordo sufiĉe laŭte knaris. Dekkelke da paŝoj de li, Lorna, sidante sur salika brakseĝo, kubutapogis sin sur la balustrado. Ŝia mentono kuŝis sur la dorsoj de la interplektitaj manoj, kaj ŝia iomete suprenturnita vizaĝo ricevis la plenan, arĝentan lumon de la helbrila luno. Dum momento Leonardo raviĝis de la dolĉa vidaĵo; sed preskaŭ samtempe li ekvidis la kunulon de la knabino, starantan apud ŝi, ĉe la flanko pli malproksima de li. Sinjoro Villiers alpaŝis al ŝi, sin klinis super ŝin kaj etendis la maldekstran brakon, kvazaŭ li volas meti ĝin ĉirkaŭ la talion de la nesuspektema knabino.

— Mi volonte fariĝos serioza aŭ gaja, — li flustris — ; ĉio por plaĉi al vi, kara . . .

Tuj Leonardo ekparolis por malhelpi nediskretaĵon, kiun, li ne dubis, Lorna tre bedaŭrus:

— Pardonu, ke mi interrompas vin, — li diris trankvile kaj ĝentile, — sinjorino Harding serĉas vin, Lorna.

— Ho, sinjoro Marston, — kriis la knabino, eksaltante kaj sin turnante al li. — Kiel rave bela estas la nokta vidaĵo ĉi tie.

En ŝia voĉo montriĝis iometa konfuzo, sed ankaŭ ĝojo kaj sento de liberiĝo. Eble la lastaj vortoj de la juna nobelo maltrankviligis ŝin. Leonardo iris kelkajn paŝojn antaŭen kaj respondis zorgeme:

— Ja efektive, sed la nokta aero estas tro malvarma por vi en via malpeza vesto; vi malvarmumos.

Lorna vigle alpaŝis al li, dirante:

— Tute ne; ne estas al mi malvarme. Tuŝu mian manon.

Esplore rigardante en la suprenturnitan, lunlumigitan vizaĝon de la knabino, Leonardo ekprenis ŝian manon kaj diris bonkore:

— Nu, infano, via mano estas sufiĉe varma, sed ne estu tro riskema. Ofte, kiam oni sentas frostotremon, la malfeliĉaĵo jam okazis.

— Ni iru do en la salonon, — Lorna diris obeeme. — Cetere, jen eksonas la sonorilo; por la noktomanĝo, supozeble. — Senĝene ŝi prenis la brakon de la amiko, kaj, ne plu atentante sinjoron Villiers, sin turnis kun Leonardo al la pordo de la oranĝerio.

Dum tiu dialogo „la honorinda“ Algernon staris ĉe la balustrado, kolerega pro la maloportuna interrompo, kaj tiom surprizita, kiom ĉagrenita de la senceremonia maniero, laŭ kiu Lorna forlasis lin. Kun malamego li rigardis la beltalian figuron de Leonardo kaj murmuris inter la dentoj: — Malaminda ŝvelkapulo!

Irinte nur du aŭ tri paŝojn, Leonardo ekpensis, ke pro ĝentileco li devas diri kelkajn vortojn plu al la postlasita kunulo de la knabino, kaj sin turnis por alparoli lin. Lorna ankaŭ haltis kaj returne rigardis. Ili nur vidis la junan nobelon salti super la balustradon kaj malaperi malantaŭ la arbetaĵoj en la ĝardeno.

Poste, ĉe la noktomanĝo, sinjoro Harding anoncis, ke kapitano Villiers, devigate ellitiĝi je tre frua horo por deĵori kun sia roto, jam sin retiris kaj per li petis la gastojn pardoni lin.


Granda, antikva horloĝo, staranta en angulo de la vestiblo, belsone sonorigis duonon post noktomezo. Preskaŭ ĉiuj gastoj retiriĝis. Sinjoro Harding, kiu en la daŭro de la lasta horo ne povis ne oscedadi — li estus sufiĉe vigla, se li povus aranĝi vistludon — , jam ronketis en sia lanuga lito.

La mezan parton de la vestiblo okupis la belega, marmora ŝtuparo, komenciĝanta per grandioza vico da ŝtupoj, tre larĝaj kaj preskaŭ duonrondaj ĉe la malsupro kaj plimallarĝiĝantaj ĝis la unua plataĵo. Ambaŭflanke, sur la finoj de la kurbaj, masivaj balustradoj staris grekaj, klasikaj figuroj el alabastro, tenantaj elektrajn lampojn en formo de torĉoj. En la mezo de la spaco antaŭ la ŝtuparo troviĝis triflanka kanapo, ĉirkaŭita kaj preskaŭ enarkaĵigita de seso da grandaj palmosimilaj kreskaĵoj, starantaj en bronzaj vazoj kun belaj reliefaĵoj. El tiu kiosko elvenis Leonardo, sekvata de sinjorino Harding. Ĉe la malsupro de la ŝtuparo li haltis, metis piedon sur la unuan ŝtupon kaj diris, etendante la manon al la gastigantino:

— Bonan nokton, denove, sinjorino Harding. Mi treege bedaŭras, sed mi devos reiri jam morgaŭ matene post la matenmanĝo.

— Ĉu efektive?

— Jes. Krom la neprokrastebla fina laboro rilate al nia patento, estas aliaj kaŭzoj. Sinjoro Vincent lastatempe tiom maltrankviliĝis pro kreskanta neprospero de nia amerika filio kaj pro aliaj aferoj, ke mi ne povas altrudi al li tro multe da laboro. Li ne permesis al si libertempon en la nuna jaro, kvankam mi pasigis for de la kontoro jam multe pli ol mian kutiman difinitaĵon.

Sinjorino Harding tenis la manon de la amiko iomete pli longe, ol kiom la okazo postulis. Ŝi sentis akran ĉagrenon. Se, dum la lasta parto de la propaganda parolo de Leonardo, ŝi ne estus ĵetinta al la ventoj la admonojn de la prudento kaj de la konscienco, ŝi nun, eble, facile superregus inklinon, virinan malfortecon, lasi al sia amiko, se nur unu momenton, rigardeti en ŝian koron. Sed, malfortigite per la unua cedo, ŝi denove cedis kaj permesis al siaj malhelaj, esprimoplenaj okuloj ekparoli al li pri la pasia amo, pleniganta ŝian koron.

— Kia domaĝo! — ŝi diris maldolĉe; sed tuj poste, ekvidante, en la nobla, trankvila vizaĝo de la adorata viro surprizan kaj doloran rigardon, ŝi jam bedaŭris sian nesingardemon. Subita penso, ke ŝi povus perdi la koran estimon, kiun Leonardo malkaŝe montris al ŝi; ke ŝia perokula amkonfeso povus starigi barilon inter ili, frostigis al ŝi la koron. — Bonan nokton, do, — ŝi aldiris konfuzite, sin turnis kaj kvazaŭ enreviĝe reiris en la jam senhoman salonon.

Duonhoron poste sinjorino Harding sidis en sia tualetejo antaŭ granda triparta spegulo, reveme brosante al si la longajn, brilajn harojn. Ŝia alloga kaj, malgraŭ iom rondaj trajtoj, delikata vizaĝo aspektis malgaja. Preskaŭ nekonscie ŝi haltis en la brosado, kaj fikse rigardis en la okulojn de la spegulita bildo de si mem, kvazaŭ ŝi volus esplori la fundon de sia propra animo. De kiam ŝi disiĝis de Leonardo Marston ŝi perdis grandaparte sian memfidon, sian fieron. Ĉirkaŭ ŝia belforma buŝo aperis maldolĉa rideto. Pli kaj pli persista, pli kaj pli maldolĉa fariĝis la penso, ke ŝi havas, malgraŭ ĉio, la malfortaĵojn de sia sekso; ke ŝi estas multe malpli nobla kaj altanima, ol kiom ŝi antaŭe supozis. Du larmoj kolektiĝis en ŝiaj okuloj kaj malklarigis al ŝi la vidon. — Kio nun fariĝas, — ŝi demandis sin, — el ŝiaj altaj idealoj, el ŝiaj belaj revoj, klopodi, kvazaŭ manon en mano kun Leonardo Marston, por levi la Esperantan movadon sur spirite pli altan nivelon? Ĝuste la plej plaĉa entuziasmigilo estis por ŝi la penso, ke ili kune povas fari multon en intima, sed pura kaj senkulpa interrilato. Nekonscie ŝi estis stariginta en sia koro du idolojn: Leonardon Marston kaj la noblecon de siaj propraj vivoceloj. La lasta idolo kuŝis, frakasita, ĉe ŝiaj piedoj, kaj rilate la alian, ŝi eksentis kun memakuzanta doloro, ke ŝi ne rajtas, ne indas adori ĝin. Kion nun li sentos pri ŝi? Malestimon? Ne, li estas tro noblanima, por malestimi malfortan virinan koron . . . Ho! Kion pensus la edzo, se li scius?

Senbrue ŝi leviĝis kaj ŝteliris en apudan dormoĉambron. Tie, en la duonlumo de unu kandelo, kuŝis la edzo, pace dormanta, kiel infano. Infanego li ja estis. Sinjorino Harding rigardis malgaje kaj kortuŝite lian rondan, bonhumoran vizaĝon. — Bona, kara, indulgema edzeto, — ŝi murmuretis, — pardonu ĉi tiun maljustaĵon. Mi ĵuras al vi, ke mi neniam fariĝos malpli ama kaj malpli zorgema edzino, ol antaŭe.

Metinte ŝalon ĉirkaŭ la ŝultrojn, ŝi eliris, trapasis la tualetejon kaj elpaŝis sur balkonon. Ŝia koro estis tro premita, kaj ŝia kapo tro konfuzita por dormi. Unu penso forpelis alian. La homa koro ja ĉiam volonte sin trompas, ĉiam volonte silentigas la akuzantan aŭ avertantan voĉon de la konscienco, kaj avide akceptas ĉiajn argumentojn, kiuj ŝajne montras ĝiajn deziregojn en iomete pli rozkolora lumo. La nokto estis tre bela, kaj profunda silento regis en la vasta, en arĝenta lunlumo ripozanta parko. Venis al ŝi en la memoron tiu simile bela nokto en Svislando, kiam ŝi staris kune kun Leonardo Marston sur la verando de la pensiono, kaj kiam, la unuan fojon, ŝi penis, malgraŭ maltrankvile batanta koro, igi sin kredi, ke ŝia animo estas netuŝebla de inklinoj, malindaj je ŝiaj altaj motivoj. Apogante sin sur la balustrado, ŝi reveme lasis denove preterpasi antaŭ ŝiaj internaj okuloj la dolĉajn momentojn pasigitajn en kuneco kun Leonardo, analizante samtempe en la plej favora lumo siajn proprajn sentojn. Fine ŝi rememorigis al si la vojaĝon de Montreux al Paris, kiam ŝi sentis maltrankvilon pro nesubpremebla sopiro esti hejme kaj kiel eble plej baldaŭ transloĝiĝi al Elmcroft por esti denove en proksimeco de la amata viro. Tiam, je malfrua horo, ŝi penis ekdormi en angulo de la kupeo. La ritme saltetantaj radoj ŝajne murmuretis senĉese: — „Leon-ardo, Leon-ardo“. Malkontenta pri si mem kaj iom penteme ŝi ŝteliris al sia edzo, pace dormanta en alia angulo de la kupeo, kaj alpremetis la kapon al lia ŝultro. Ŝi ne volis, ke malvarmetiĝu ŝia amo, tia, kia ĝi estis, al tiu simplanima, bonkora kaj dorlotema viro. Sed ŝi ne trovis tie la konsolon, kiun ŝi serĉis. La komfortamanta edzo murmuretis dormeme: — Ne estu malsaĝa, Maria; mi volas dormi. Elektu pli oportunan tempon . . . por . . . vi . . . a . . . Jam li estis kvazaŭ senviva por la ekstera mondo.

Ricevinte iomete da animkomforto de la penso, ke ŝi honeste penas esti lojala al la edzo, ŝi plue rezonis kun sia konscienco: Kial mi ne povus esti amema edzino por li, tute kontentigante kaj feliĉigante lin, kaj samtempe permesi al mia koro la indulgon de la konscio pri animunueco kun tiu senkompara viro? La naturo kreis niajn animojn, unu por la alia, kvazaŭ ĝemelaj animoj. Sed ĉi tiu parenceco nepre kaŭzos akrajn dolorojn, kaj tio estu mia puno, se mi malpravas.

Subite, ĉe la penso pri sia malforteco, ŝi ektremis. — Ho, — ŝi diris al si, — mi bezonos mian spiritforton kaj . . . kaj . . . Dian helpon por regi mian koron. Sed, eĉ se mi ne povos fidi min mem, mi povas fidi lin. Lia nobleco, lia tureca forteco estos mia defendo kontraŭ danĝero.

Tiu lasta penso preskaŭ serenigis ŝin. Tamen iom da maltrankvilo restis, kaj, pro timo ke la konscienco pligrandigos ĝin kaj dispecigos ŝiajn malsolidajn argumentojn, ŝi rapidis en la dormoĉambron kaj penis okupi siajn pensojn per la aranĝoj de la venonta tago.

Leonardo eniris lukse meblitan dormoĉambron en neserena humoro. Lia vizaĝo estis serioza, malgaja. Enpense li aliris mole remburitan apogseĝon, starantan apud granda, elstara fenestro, elrigardis dum momento en la nokton, kaj kun decidiĝa ekmovo sidiĝis. Li volis honeste pririgardi la situacion, en kiu li sin trovis, kaj antaŭ ĉio, senindulge analizi siajn proprajn sentojn: — Ne, — li diris al si en la pensoj, — senutile estas peni igi min kredi, ke mi eraris: En tiu rigardo kuŝis profunda amo. — Sed li alkroĉiĝis al la penso, ke tiu momenta malkaŝiĝo estis tute senintenca, sekvo de nesufiĉe regita impulso. Malĝojo kaj kompato plenigis lian koron. Kion ajn li pensis pri sinjorino Harding, rigardante returne al sia longa amikeco kun ŝi, lia alta estimo al ŝi neniom ŝanceliĝis. Por li ŝi restis bona, nobla virino, eĉ se iom pli ema al homa malforteco, ol kiom li antaŭe supozis. Sed, — li demandis al si, — kiom mi estas riproĉinda rilate al ĉi tiu afero? Ĉu mi agis ĉiam sufiĉe diskrete? — Sinjorino Harding estis por li tre simpatia amikino, eĉ intima amikino, kun plena konsento de ŝia edzo. Ĉu vere nenion plu? Ĉu lia koro en la daŭro de unu mallonga momento ne eksaltetis pro ĝojo, kiam li vidis tiun amrigardon ekbruli en ŝiaj okuloj? Li devis al si konfesi, ke ŝia personeco, ŝiaj maloftaj talentoj, ĉarmis lin pli, ol la allogaĵoj de iu alia virino. Plue, li ne povis ne konfesi, ke en tiu momento li rigardus la amon de virino tia, kia ŝi, kiel netakseblan trezoron. — Tamen, — li konsolis sin, — mi povas kun trankvila konscienco diri al sinjoro Harding: „Mi faris al vi nenian maljustaĵon, krom tio, ke mi iluziiĝis pri la simpleco de platona amikeco.“

Leonardo leviĝis kaj trairis kelke da fojoj la ĉambron. Lia vizaĝo denove alprenis sian kutiman trankvilan aspekton. Kion nun fari? Li ne volis tuj rompi la amikajn rilatojn kun sinjorino Harding kaj ŝia edzo. Tio ja aspektus kiel signo de malestimo kaj kondamno, kaj ne nur dolore vundus la senteman kaj sendube jam malfeliĉan koron de la virino, sed ankaŭ povus kaŭzi malpacon inter la geedzoj. Tamen li devos iom ŝanĝi sian sintenadon, maloftigi siajn vizitojn kaj eviti esti sola kun sinjorino Harding. Cetere li esperis, ke ŝi mem kontraŭbatalos kaj venkos tiun malfeliĉan korinklinon.


La tamtamo eksonis por la matenmanĝo. Reveninte de frumatena promeno en la parko, Leonardo renkontis apud la teraso gaje babilantan kvaron da sinjorinoj, brakojn ĉe brakoj en unu vico. Tio estis sinjorino Harding kaj Lorna en la mezo kun fraŭlinoj Temple-Melling ĉe ambaŭ flankoj. Tuj Lorna ekkriis:

— Ho! Sinjoro Marston, ni ĉiuj venis por serĉi vin.

— Bonan matenon, sinjorinoj. Kia ĉarma komplimento! — ridetante respondis Leonardo. — Ĉu mi povas demandi, al kiu grava afero mi dankas tian apartan honoron?

Ekruĝeto kaj ioma konfuzo aperis sur la vizaĝo de sinjorino Harding, tuj kiam ŝi vidis Leonardon. Ĉi tiu, rimarkante tion, alprenis ŝercan, senĝenan tonon, por trankviligi ŝin, kvankam lia propra koro ekbatis iom pli forte. Lorna respondis, rigardante lin kun malkaŝa korinklino kaj kun rideto, en kiu ŝia natura gajeco kaj ĉagreno penis venki unu la alian:

— Estas granda domaĝo, ke vi insistas jam foriri. Sed mi bone scias, ke senutila estas peno igi vin ŝanĝi vian decidon. Nu, mi ne estas tiel volforta. Do lasu min resti ĉi tie unu aŭ du tagojn plu. Sinjorino Harding tre aminde kaj vere forte petis min postresti ĝis sabato.

Tion ŝi diris laŭ peta tono, kvazaŭ ŝi ne volas agi kontraŭ lia deziro kaj konsilo. Sinjorino Harding nun levis la okulojn la unuan fojon de la vizaĝo de Lorna kaj alrigardis Leonardon. Parolante tiom trankvile, kiom la furioze batanta koro al ŝi permesis, si diris:

— Fraŭlino Prior ne volis konsenti sen via aprobo. Ni ĉiuj tre deziras, ke ŝi postrestu ĝis sabato matene. Mi mem kondukos fraŭlinojn Temple-Melling aŭtomobile al Maidenhead, kaj survoje ni povas demeti ŝin antaŭ ŝia pordo. Oferu do la plezuron veturi hejmen kun via amikino kaj kompleze sciigu al ŝia patro, ke ŝi revenos sabaton.

Ĉi tiu propono ne tute plaĉis al Leonardo, kvankam en tiu momento li preskaŭ ne konsciis kial. Tamen li respondis bonkore:

— Nu, mi ja devas agi laŭ unu el miaj propraj diroj, ke „la plej nobla vivo estas vivo de sinofero“. — Tiaj „amikoj“ kelkafoje revenas por alvoki nian gastamon. Cetere mi esperas, ke mi povos kvietigi la koleron de sinjoro Vincent.

Post la matenmanĝo la tri junulinoj akompanis Leo nardon ĝis la enirejo de la parko. Lorna estis la lasta, kiu desaltis de la veturilo. Antaŭ ol ŝi faris tion, Leonardo flustris al ŝi:

— En la okazo, se vi denove renkontos sinjoron Villiers, restigu lin je deca distanco. Lia amikeco ne estas ŝatinda.


Ĉe sia alveno en la kontoro, Leonardo trovis sian kunfirmanon en granda maltrankvileco. La kutime zorgolaca vizaĝo de sinjoro Vincent montris signojn de forta ĉagreno. Preskaŭ ne redonante la saluton de Leonardo, li turniĝis sur sia turnebla seĝo kaj montris al li leteron per etendita mano.

— Jen, legu tion; mi petas, — li diris. — Miaj plej malĝojaj antaŭvidaĵoj realiĝis. Mi estis prava; vi estas tro optimisma, tro molkora, sinjoro Marston. Jen bela fuŝaĵo!

Dum lia vekrio Leonardo penis legi la leteron. La skribinto estis la ĉefkomizo de la amerika filio, kiu denuncis la administranton pri hontinda malatento al la aferoj de la firmo kaj pasigado de la plej granda parto de la kontorhoroj per drinkado kaj kartludado. Per konciza kaj verva lingvaĵo li priskribis kelkajn okazaĵojn kaj fine eldiris la opinion, ke la filio nepre ruiniĝos, se iu ne venos por elĵeti lin kaj realĝustigi la aferojn.

— Tio estas treege bedaŭrinda afero, — diris Leonardo. Certe estas, ke li montris neniajn tiajn emojn, kiam mi estis tie antaŭ du jaroj; kaj kiam li vizitis nin ĉi tie antaŭ sia enoficiĝo li faris ankaŭ sur vin bonan impreson, ĉu ne?

— Ba! Bonan impreson! Nur la tempo pravigas impresojn. Mi jam delonge suspektis tion. Estus pli bone, se vi estus irinta al Milwaukee anstataŭ al via Esperanta kongreso.

— Tamen vi ne proponis tion. — Leonardo forte sentis la intencan pikon en tiu lasta diro, des pli ĉar li ankaŭ jam de kelka tempo pensis, ke du- aŭ tri-monata restado en Usono kaj kontrolo de la tiea filio fariĝas pli kaj pli necesaj, aŭ por sinjoro Vincent aŭ por li mem. Tamen lia kreskanta suspekto pri fraŭlino Haverford kaj nedifinebla timo pro Malkomo kaj Lorna malinklinigis lin paroli pri tio.

La pliaĝa viro ne tuj respondis al la rediro de sia kunlaboranto. Nerveme kaj enpense li rearanĝis skribilaron sur la skribotablo. Eble similaj pensoj trapasis lian kapon. Post momento li subite leviĝis, kaj iom energie diris:

— Mi vidas nenian alternativon; vi devos tuj iri al Milwaukee kaj ordigi la aferojn per firma mano. Abomeninda ĝenaĵo! — Li frotis al si la sulkoplenan frunton kaj trairis la ĉambron, parolante plue: — Mi ne povas iri. Mia farto tion ne permesas. Cetere tiu viraĉo estas tro elturniĝema por mi. La tuta fabrikejo tie tre verŝajne bezonas rearanĝon, kaj por tio vi taŭgas pli bone, ol mi.

Leonardo mire ekrigardis la altkreskan, maldikan figuron de sinjoro Vincent kaj rimarkis, ke li estas eĉ pli ol kutime nervema kaj maltrankvila.

— Ĉu fraŭlino Haverford jam legis la leteron? — li demandis.

Sinjoro Vincent penis paroli senĝene, sed ne povis tute kaŝi sian embarason: — Jes, — li respondis, — kaj ŝi tuj opiniis, ke vi devas senprokraste entrepreni la vojaĝon. Ni povas hodiaŭ posttagmeze fintuŝi la tekston de la patento. Morgaŭ vi povos viziti la patentagentojn en Londono kaj de tie veturi al Southampton, por trafi la vaporŝipon.

Tiu respondo ankoraŭ pli malagrabligis al Leonardo la proponon pasigi kelke da monatoj en Usono, sed, ĉar li ne havis sufiĉajn, eldireblajn kaŭzojn por malkonsento, li konsentis iri.

Jam vesperiĝis, kiam Leonardo iris hejmen. Li rapidis, ĉar multajn aferojn li devis prizorgi antaŭ la forveturo. Por ŝpari tempon li trapasis la malgrandan, triangulan erikejon apud la domo de sinjoro Vincent. Jen en malproksimeco de iom pli ol duonmejlo staris, pentrinde siluetite sur ardetanta vespera ĉielo, la granda domo de fraŭlino Haverford. Liaj pensoj eliris al ŝi. Li ne povis ne senti kompaton al ŝi, sed ankaŭ maltrankvilon pro sia okazonta longa foresto. Sed ne longe li meditis. Subite aŭdiĝis brueto, kvazaŭ aro da ektimigitaj kunikloj diskuras. Tuj poste li ekvidis malantaŭ arbetaĵo la figurojn de du homoj, de viro kaj virino aŭ knabino. Tiu lasta rapide forkuris en direkto al la domo, sed ne sukcesis eviti rekoniĝon. Ŝi estis unu el la servistinoj de sinjoro Vincent, la plej juna. Leonardo antaŭenpaŝis kaj sin trovis vizaĝon kontraŭ vizaĝo kun Algernon Villiers. Dum momento ambaŭ ne parolis; ambaŭ ŝajne sentis, ke la renkonto estas kriza.

Leonardo la unua ekparolis, trankvile, sed nekonscie kun ioma nuanco de malestimo:

— Mi ne atendis revidi vin tiel baldaŭ.

La alia viro neniel penis kaŝi sian malbonhumoron kaj malamon. Kun tono, per kiu li volis montri sian superecon, li respondis:

— Nek mi. Kaj, vidinte ĉe nia lasta renkonto specimenon de via koncepto pri socia konveneco, — kaj tion en nia propra domo — mi sentis nenian fortan deziron denove renkonti vin.

Malvarme Leonardo rediris:

— Mi scias pri kio „via moŝto“ aludas. Nenia malĝentilaĵo estis intencata, nek proponata; via propra forkuro malhelpis al mi eldiri konvenaĵon, kiun mi volis diri. Sed mi alvenis en la ĝusta momento por malokazigi nekonvenaĵon de via flanko, sinjoro nobelo — kaj tion en via propra domo.

— Kia malbeninda aroganteco, — ekkriis la juna oficiro, pro furiozo preskaŭ perdante sinregadon. — Kio vi estas, sinjoro elsaltulo, kuraĝante . . .?

— Ho, tio, do, estas specimeno de via koncepto pri socia konveneco?

— Kion mi faras en mia propra domo, tio neniel koncernas vin.

— En ordinaraj cirkonstancoj, eble, neniel, sed kiam via ago endanĝerigas nespertan knabinon sub mia prizorganteco, mi devas interveni.

— Ha, ha, — ekridis la juna nobelo kun sindeviga rido, per kiu li volis kaŝi sian koleregon; — vi do volas rezervi tiun beletan papilion por vi mem? Eble ŝi havas iom da mono. Ha, ha!

Leonardon profunde indignigis kaj dolorigis tiu malĝentila, mensoga rediro, kaj kun peno li regis sin. Iom pli atakeme li respondis:

— En ĉia okazo vi ne povus honeste amindumi ŝin, se tio iam enirus vian frivolan kapon. Vi ne havas la rajton.

— Ne estu tro aroganta, sinjoro! — ekkriis minace „la honorinda“ Algernon, pli firme premante ĉevalvipon, kiun li tenis en la dekstra mano, kaj iom levante ĝin.

Dum momento Leonardo sentis sin sub la rego de varmega kolero. Alpaŝante sian kontraŭulon, li diris severe:

— Tuj mallevu vian vipon, alie mi kurbigos vin kune kun ĝi!

Eldirinte tiujn vortojn, li subite rememoris la fatalan scenon, kiun lia mortanta patro rakontis al li, kaj kiu kaŭzis al tiu tiom da malfeliĉo. Ŝajnis al li, ke li ekvidas, kvazaŭ magie, lian karan vizaĝon kun liaj enkaviĝintaj, petegantaj okuloj, avertantan lin. Unu sekundon la koro de Leonardo tremis ĉe la penso, ke li povus forĵeti per simila eksplodo de kolerego la eblon plenumi la solenan promeson, donitan al lia amata patro. Sento de honto ekregis lin, kaj nekonscie li faris unu paŝon malantaŭen. La juna oficiro, timigite de la minacanta sinteno kaj la decida tono de la pli altkreska viro kontraŭ li, obee mallevis la vipon. Tuj poste li rimarkis la subitan ŝanceliĝon de Leonardo, ŝanceliĝon kiun li ne povis kompreni, sed el kiu li volontege faris uzon. Ŝajnigante, ke li vidas signon de timo en tiu retiriĝo, li diris:

— Ne timu, mi ne volas malaltigi min per interbatiĝo kun vi apud publika vojo. — Dirante tion, li rapide paŝis flanken kaj foriris.

Senmove Leonardo rigardis la malaperantan figuron de la juna nobelo. En lia koro ondis diversaj sentoj. La reganta sento estis malkontenteco je si mem pro tiu elmontro de kolerego, tiel fremda al lia kutime trankvila, sinregema temperamento. Mire li demandis sin, kio kaŭzis ĝin. Sed li ankaŭ sentis kontentecon pro tio, ke li forigis moralan malutilon, se ne efektivan danĝeron, el la vojo de Lorna, kaj dankecon pro tio, ke ĝustatempa memoro pri lia patro evitigis al li agon, kiun li pentus en la daŭro de sia tuta vivo.

La penso pri lia patro restis kun li kelkan tempon, dum li malrapide iris hejmen. Por li la patro ĉiam ankoraŭ estis kvazaŭ realaĵo, vivanta persono, kies bona influo neniam forlasis lin. La memoro pri lia amo, lia kunuleco kaj lia nobleco ankoraŭ estis por li inspiro, la plej kara posedaĵo.