Temo por diskuto
Ne unu inter ni, kuracistoj, en sia praktiko troviĝis en embaraso, kion fari kum la kazo, kiu meritas seriozan diskutadon kaj tamen pro manko de koncernaj kvalifikoj ne povas esti enlasita en la sanktejon de pura scienco.
En tia embaraso troviĝis ankaŭ mi.
Okazis kun mi persone fakto, kiu, laŭ mia plej profunda konvinko, indas esti publikigita, malgraŭ ke ĝi ne havas sciencan eksteraĵon. Longe mi silentis ĉar mi ne sciis kiel ĝin aperigi, sed fine, turmentata de mia kuracista konscienco, mi decidis profiti nian kvazaŭ unuan esperantistan kuracistan kongreson kaj plenumi mian devon.
La temo estas tiel neordinara, ke mi esperas ke ĝi egale interesos la kuracistojn de la tuta terglobo. Mi kredas ke vi, esperantistoj, kiel homoj toleremaj por ĉio, kio okazos ĉirkaŭ ni, volonte aŭskultos ankaŭ tion, kio, laŭ unua vidpunkto, ŝajnas esti nekredebla. La fakto, pri kiu mi volas paroli, havas por ni, esperantistoj-kuracistoj, specialan valoron, ĉar ĝi estas hazarde ligita kun unu el niaj esperantaj kongresoj.
Antaŭ du jaroj, mi ekmalsanis je grava folikula angino komplikita de muskola reŭmatismo, kiu daŭris kelkajn semajnojn. Miaj kolegoj-kuracistoj decidis forsendi min al unu el la salbanlokoj por resanigo. Mi estis tiam invalido, nekapabla al laboro. Tiatempe devis okazi en Danzigo nia esperanta tutmonda Kongreso. Mi volis nepre ĝin ĉeesti. Mi decidis reveturi Danzigon por kelke da tagoj kaj poste iri al bankuracejo.
Mi skribis amindan leteron al la Kongresa komitato kun peto lui por mi ĉambron «sekan kaj sunan». Sed ve, la nombro de kongresanoj estis tiel granda ke la loĝeja komitato forgesis pri mia peto kaj volante doni al mi eblon reviĝi per belega aspekto de l’maro, destinis al mi ĉambron en Brösen, tre bela, sed samtempe plej malseka loko en la Danziga Golfo.
Belega perspektivo por mia reŭmatismo! Vi povas imagi al vi mian animstaton, despli ke, en tiu tago, la vetero estis pluvema kaj malvarma.
Ne povante ŝanĝi tuj la situacion, mi decidis pasigi la nokton en Brösen kaj, la sekvantan tagon, aŭ ŝanĝi la loĝejon, aŭ eventuale forlasi Danzigon.
La sorto, kiu ofte ŝatas konfuzi niajn planojn, preparis al mi por la sekvanta tago veran surprizon. De la mateno, ekestis belega vetero, plena de suno kaj ĉarma varmeco. Mi iris al la marbordo por varmigi min iomete sub la sunradioj. La suno brilis tiel forte ke mi decidis senvestiĝi kaj elpofiti la sunbanon. Miaj medicinaj scioj ne vidis ian kontraŭdiron en tiu ĉi akto…
La belega blua maro, ĉarma vetero, diverskolora amaso, la homoj en banvestoj, ridetoj de gajaj belulinoj fulmrapide dispelis miajn melankoliajn pensojn. Revekiĝis rememoroj pri la tempo kiam mi vizitis tiujn ĉi belegajn ĉirkaŭaĵojn en plena sano…
Mi forgesis pri mia sanstato… La maro per sorĉo de sia mistero allogis min tente… Mi ne havis forton rezisti… Por momento, mi ĉesis esti kuracisto: Kiel sonĝo malaperis el mia cerbo ĉiuj sciencaj indikoj kaj kontraŭindikoj rilate al marbanado; mi eĉ forgesis pri mia freŝa reŭmatismo: Mi miksiĝis kun la amaso de la amuziĝanta baniĝularo kaj esperante, ke eble la bona Dio kiu, krom ĉio alia gardas ankaŭ la leĝojn de nia medicina scienco, ne rimarkos min inter la amaso da homoj, mi decidis fari frenezan paŝon kaj senpripense enprofundiĝis en la maron!
Mi plenumis krimon, kiun, kredeble pardonos al mi neniam la severa medicino!
Kun tremo, mi revenis la marbordon, timeme ŝirmante min sub la vivigaj radioj de la ridetanta suno, preta senproteste subiĝi al la meritita puno… Sed la puno ne alvenadis. Kiam mi leviĝis, mi ne kredis ke tio, kio okazis en tiu ĉi mallonga tempo estis ne sonĝo sed realeco. Ŝajnis al mi ke plenumiĝis la fabela miraklo. Tiu ĉi unu freneza bano, kvazaŭ per ia mistera ektuŝo, revenigis al mi, en granda grado viglecon kaj elastecon de movoj!
La sorto, kiu neniam troigis sian favoron rilate min, ĉi tie en fremdlando subite ekridetis al mi tiel neordinare gasteme! Ĉu ĝi estis rideto bonvola, sincera aŭ ironio, sub la adreso de nia serioza medicinscienco, mi, bedaŭrinde ĝis nun ne povas orientiĝi. Cetere tio ne estas grava. Gravas la fakto, ke dum ses sekvantaj sunradiaj tagoj, mi sesfoje ripetadis la saman frenezon. Je la sepa tago, mi estis jam tute sana!
Mi alvenis kiel invalido kaj forveturis kiel plenforta homo. Kiel pruvo de mia resaniĝo povas atesti la fakto ke mi jam ne veturis en salbanlokon, sed al la montregiono Zakopane, kie mi, post ioma ripozo, faris kelkajn pli lacigajn ekskursojn en la montojn…
Jen, en kelkaj vortoj, mia pentkonfeso kaj samtempe plenumo de mia kuracista devo, kiu postulas de ni aperigi ĉion, kio, laŭ nia opinio povas esti utila por la medicina scienco kaj bono de malsanuloj.
Kiel kuracisto, mi scias ke mi ekstaros antaŭ ia senkompata tribunalo de la scienca opinio, kiu kredeble faros al mi riproĉon pro la aro de plenumitaj kontraŭsciencaj krimoj.
Por almenaŭ iomete min senkulpigi, mi aldonas la sekvantajn klarigojn. Mia kazo ne estas dece prilaborita klinike, ĝi estas nuda, sen scienca vesto. Mi humile konfesas tiun ĉi krimon, sed, bedaŭrinde, ĉio okazis en tia fulma rapideco, ke mi eĉ ne sukcesis esplori mian pulson antaŭ kaj post eksperimento.
Mi ne povas ankaŭ citi atestantojn, ĉar mi ne havis apude ian
ajn kuraciston. Mi supozas ke, se hazarde iu estas ĉeestinta, la
eksperimento tute ne estus okazinta.
Se tamen atesto estas nepre bezona, mian mirindan resanigon povos konfirmi multaj samideanoj kiuj vidis min dancanta dum nia oficiala festobalo en la fino de la kongreso.
Mi scias, ke tiel prilaborita artikolo ne rajtigas fari iajn seriozajn sciencajn konkludojn kaj tial mi permesos al mi fini mian raporton per kelkaj humilaj demandoj turnitaj al nia oficiala scienco:
1° Ĉu tiu ĉi ŝercludo de la naturo, kiun mi ĵus rakontis, meritas ke nia serioza scienco de la balneologio pripensu pri la nerealeco de ĝiaj dogmoj. Ĉu ne decus pripensi ke, ekster la glorigita de ni balneologia terapio kun precizeco preskaŭ ĝis unu pro milo, povas ekzisti aliaj metodoj ne malpli efikaj, kvankam tute kontraŭaj?
2° Ĉu la priskribita de mi kazo ne povas esti instigilo por pli profunda kritiko de niaj eble jam tro konservemaj metodoj de terapio? Ĉu la traborado de novaj pli kuraĝaj vojoj restos ĉiam en la manoj de tiuj, kiuj nenion havas komunan kun nia scienco? Ĉu PRIESSNITZ, ZANDER kaj aliaj ne estas sufiĉe elokventaj pruvoj de nia malprogresemo?
Eble, mi posedas ian specialan fizikan konstitucion?
Mi ne kredas, ke al iu el vi povas veni ideo, ke la kaŭzo de mia resaniĝo kuŝis en Esperanto!
Kiel ajn ni alpaŝos al la sama fakto, ĝi ĉiam meritos diskutadon!
Mi tre bedaŭras, ke en la eventuala diskuto mi partoprenos nek kiel aŭtoro de tiu ĉi raporto, nek kiel objekto.
Mi estos tamen tre feliĉa se la Viena internacia Esperantista
Kuracista Konferenco dekretos, ke mi ne estis escepta kreitaĵo, sed
ke mia febra eksperimento indas daŭran observadon en tiu ĉi
interesa direkto.