Tokipono: La lingvo de bono/Rakonto: jan lawa Oliki

de Sonja Lang
Tradukita de Spencer van der Meulen
(p. 96-97)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Rakonto: jan lawa Oliki

Ĉirkaŭ la jaro 900, Olego la Saĝa posedis grandan regnon en orienta parto de la slavaj landoj. Ekzistas legendo pri lia morto, pri kiu la rusa poeto Aleksandr Puŝkin baladis en la 19-a jarcento. Rusa esperantisto kaj tokiponisto Eŭgeno (soweli Elepanto) verkis tokiponan rerakonton de la legendo.

jan lawa ma Oliki li kama tawa utala li tawa kepeken soweli tawa. tenpo wan la ona li kama lukin e jan pi sona mute li toki e ni: “jan sona o toki e ni tawa mi: tenpo kama la mi pilin pona ala pona? mi kama moli tan seme?”

jan sona li toki e ni: “jan lawa o! sina kama suli li kama wawa. sina anpa e jan ike sina ale. sina lawa e ma e telo. jan ala li ken anpa e sina. taso sina kama moli tan soweli tawa sina ni.”

soweli ni li pona tawa jan lawa Oliki. jan Oliki li pilin ike tan sona sin ni. taso ona li toki e ni tawa jan utala ona: “jan mi o pana e soweli tawa ante tawa mi. o weka e soweli ni tan poka mi. mi wile ala tawa kepeken ona. mi wile ala lukin e ona. taso mi wile e ni: ona li pilin pona.”

utala li pini. tenpo sike mute li pini la jan Oliki en jan utala mute ona li moku li toki. jan Oliki li toki e ni: “soweli tawa mi li pilin pona ala pona?” taso ona li kama sona e ni: tenpo pini suli la soweli ni li kama moli…

ni li nasa mute tawa jan lawa. ona li toki e ni: “soweli mi li moli. taso mi awen lon. pakala! jan sona ni li ike li nasa! mi wile lukin e soweli moli!”

jan Oliki li tawa li lukin e soweli moli. ona li kama lon soweli ona la… a! akesi linja li lon soweli moli! ona li moku lili e jan lawa li pana e telo moli. jan lawa Oliki li kama moli tan ni a.

 
La landestro Olego venis al milito kaj vojaĝis per ĉevalo. Unu fojon li renkontis tre multescian homon kaj diris: “Saĝulo, diru al mi ĉi tion: Ĉu estontece mi fartos bone? Kiel mi mortos?”

La saĝulo diris: “Ho reganto! Vi iĝos grandioza kaj potenca. Vi venkos ĉiujn viajn malamikojn. Vi regos la teron kaj la maron. Neniu povos venki vin. Sed vi mortos pro ĉi tiu ĉevalo de vi.”

Reganto Olego ŝatis tiun ĉevalon, kaj li estis malfeliĉa pro tiu novaĵo. Sed li diris jene al siaj soldatoj: “Miaj homoj, donu al mi alian rajdobeston. Forigu la ĉevalon de mia apudo. Mi ne volas vojaĝi per ĝi, kaj mi ne volas vidi ĝin. Sed mi volas, ke ĝi fartu bone.”

La milito finiĝis. Kiam multaj jaroj pasis, Olego kaj liaj multaj soldatoj kune manĝis kaj parolis. Olego demandis “ĉu mia ĉevalo fartas bone?” Sed li lernis, ke tiu ĉevalo mortis antaŭ multe da tempo…

Tio estis tre stranga afero al la reganto. Li diris “Mia ĉevalo mortis, sed mi ankoraŭ vivas. Diable! Tiu saĝulo estas aĉa kaj stulta! Mi volas vidi la mortintan beston!”

Olego vojaĝis, kaj ekvidis la malvivan beston. Kiam li alvenis ĉe sia ĉevalo… ha! Estis serpento ĉe la malviva ĉevalo! Ĝi mordis la reganton kaj ellasis venenon. Reganto Olego mortis ja pro tio.

 

Ĉi tiu verko estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite 4.0 Tutmonda, kiu ebligas liberan uzadon, distribuadon, kaj kreadon de derivaĵoj, kondiĉe ke la permesilo estas klare notita, kaj la originala aŭtoro estas atribuita.