Universo 1910-06/La hejmveturado


La hejmveturado.
Originale verkis Marie Hankel.


La sesa internacia Esperantista kongreso en Waŝingtono finiĝis. Ĉio estis bela kaj kontentiga. Tre agrablan semajnon mi post la kongreso travivis ĉe gesamideanaj amikoj en Boston, sed la plej bela ankoraŭ sekvis, la hejmenvojaĝo kune kun la Majstro kaj lia edzino. Ni estis ses Esperantistoj sur la granda bela ŝipo Kaiserin Auguste Victoria. Ho, kia feliĉa sento, kiam denove muziko salutis la unuan pasaĝeron, enirantan la ŝipon! Nun ni denove estis en nia senzorgejo, dum dek tagoj ni spiros la puran aeron de la maro, ni aŭdos ĝian dolĉan bruadon kaj muĝadon. Strange estas, ke sur ŝipo oni neniam pensas pri danĝero, oni sentas bonan, grandan ŝipon sub la piedoj, oni havas konfidon kaj estas trankvila. La vetero estis bona, tiel trankvila estis la maro, ke ankaŭ nia Majstro, kiu inklinas al marmalsano, ĉiam bone fartis. Por li la ŝipo estas tre taŭga loko. Tie li estas devigata ripozi de sia troa laboro. Li ja estas okulkuracisto kaj laboras la tutan tagon, de la mateno ĝis la vespero. Kaj vespere kompreneble li laboras por Esperanto. Por vivigi siajn fortojn li intertempe ĉiam fumas cigaredojn. Krom tio li estas kormalsana kaj faras delikatan impreson. La tuta esperantistaro ja deziras, ke li ne tiel multe laboru, sed tio restos verŝajne vana deziro. Ŝajnas al mi, ke li neniam akceptos monon por si mem. Li estas tro aristokrata por tio, eble li ankaŭ deziras resti tute libera. Estas ja fakto, ke oni perdas la liberecon, akceptante monon.

Sed nun sur la ŝipo laboro ne ekzistis. Ni ĝuis la agrablan, iom tro luksan vivadon de la unua klaso. Ni promenis, manĝis, aŭdis muzikon kaj rigardis la maron. Legante ni ankaŭ sidis en niaj kuŝoseĝoj. Ili sin trovis sur la „Sonnendeck“ (sunoferdeko), tiun nomon havis la sesa etaĝo de la ŝipo. Niaj kajutoj sin trovis en pli malaltaj etaĝoj aŭ ferdekoj. Per lifto ni multfoje ĉiutage supren kaj malsupren iris. Niaj ses seĝoj staris en vico, unu apud la alia. Tie ni sidis multajn horojn kun niaj libroj. Kelkfoje mi sidis apud la Majstro. Li afable diris al mi: „Mi ne estas parolema homo, pardonu, ke mi estas silenta. Sed, se vi deziras paroli aŭ ion demandi, mi estos ĉiam preta respondi. Mia legado ne estas grava, mi ĝin volonte interrompos.“ Kompreneble mi ne trouzis ĉi tiun amindan permeson, tamen mi aŭdis multajn interesajn eldirojn el la buŝo de la Majstro. Ĉiu vorto estis tiel mirinde klara kaj saĝa, ke mi nur povas konsili: „Se vi estas duba aŭ necerta pri iu ajn esprimo en nia lingvo, demandu la Majstron, lia respondo certe vin kontentigos.“

Jen malgranda ekzemplo: Ekzistas unuiĝo por la enkonduko de la tiel nomata „Monosystem“, certa, egala formato de presaĵoj. Ni esprimis la bedaŭron, ke la vorto monosistemo havas alian sencon en Esperanto. „Oni ja povas diri monoa sistemo,“ diris la Majstro. Jes, tiel oni certe povas diri!

Vi ja scias, ke nia Majstro neniam proponos ŝanĝojn en nia lingvo. Tamen li diris: „Mi ne povas antaŭvidi la estontecon, mi ne volas min kateni. Certe mi nenion ŝanĝos sen la Akademio, la Lingva Komitato kaj la Esperantistaro.“ Estas rimarkinde, ke la Majstro ĉiam citas la Esperantistaron kiel samrajtan juĝanton de lingvaj aferoj.

Ĉiuj proponoj pri ŝanĝoj lasas lin tre trankvila. Li aŭdas ilin sen ia emocio. „Tion mi konas de 23 jaroj,“ li diris. „Mi ricevis sennombrajn leterojn kun la certigo, ke la skribinto plene aprobas la fundamenton, ke li neniam kaj neniel konsentus je iu ajn ŝanĝo. Sed tre ofte la skribinto en la sama letero tamen proponas unu malgrandan ŝanĝon, kiu laŭ lia opinio estas dezirinde. Kompreneble ĉiu havis alian deziron, ĉiu havis sian propran guston kaj opinion. Sekvinte la konsilojn, mi devus ŝanĝi la tutan lingvon.“

Pri la Idistoj la Majstro estas trankvila. Ili ne daŭre nin malhelpos, ĉar ili ne estas unuanimaj. Ankaŭ ili havas inter si diversajn opiniojn, same kiel ni. Ĉar ili ne havas la volon rezigni iun ajn opinion, ili certe disiĝos iatempe. D-ro Zamenhof tre deziras, ke oni pli uzu, aĉetu kaj konu la fundamenton. Li deziras, ke ĉiu Esperantisto posedu ĉi tiun libron. Multaj ĝin eĉ ne konas, personoj, kiuj tre decide parolas pri la fundamento ne posedas ĉi tiun gravan libron.

Laŭ la deziro kaj la opinio de la Majstro ĉiu lernolibro havu sur la unuaj paĝoj la 16 regulojn de la fundamento, la cetero nur estu komentario de tiuj ĉi reguloj. Nur la 16 reguloj estu la oficiala parto, la komentario estu privata laboro. Li malaprobas dikajn lernolibrojn por komencantoj, ili fortimigas la homojn. Nia lingvo ĉiam devas esti simpla kaj facila. Ekzistas nun la inklino, malfaciligi ĝin. Ni ne forgesu, ke al la unuaj Esperantistoj sufiĉis la 16 reguloj de la „Plena lernolibro“ de 1887.

Kiam D-ro Zamenhof dek jarojn antaŭ tiu ĉi epoka jardato estis elpensinta la internacian lingvon, ĝia gramatiko estis multe pli ampleksa. Li intence ĝin faris ĉiam pli malgranda, li reduktis ĝin je la famaj 16 reguloj, kiujn li nomis: Plena lernolibro de internacia lingvo. Li sciis, ke el tiu ĉi malgranda lernolibro kaj el la vortaro de 900 vortoj la lingvo povos elkreski. Li kreis la lingvon en tia maniero, ke ĝi estu sendependa de lia vivo.

„Se mi tiam tuj estus mortinta“, la Majstro diris, „la lingvo povus evolucii sen mia helpo el la fundamento.“

Ni komprenas, ke D-ro Zamenhof de la komenco deziris, ke la 16 reguloj ne estu ŝanĝitaj. Pri la 900 vortoj de la „Plena lernolibro“ li neniam postulis, ke ili sufiĉu por ĉiama tempo. Ili ja sufiĉis al s-ro Grabowski por la traduko de la „Gefratoj“ kaj aliaj poeziaj verkoj, sed tamen la Majstro bone sciis, ke la vorttrezoro devas ĉiam kreski. Li aprobas la enkondukon de novaj vortoj, se ili estas necesaj. Nur se jam taŭga vorto ekzistas, oni ne enkonduku novan esprimon por la sama aŭ simila ideo. Iun ajn danĝeron la Majstro ne vidas en la enkonduko de novaj vortoj. Li opinias, ke malbonaj kaj ne taŭgaj vortoj baldaŭ malaperos, la bonaj nur restos. Interese estas, ke ĝenerale la homoj ne enkondukas vortojn el la propra nacia lingvo, aldonante la „o“, tio ŝajnas al ili ridinda. D-ro Zamenhof tion mem spertis, kiam li estis devigata elekti polajn vortojn. (Sed la francoj? Ĉu ili ne tre inklinas al la enkonduko de novaj vortoj el sia lingvo?)

Ankaŭ neologismon oni povas enkonduki; tio „oni“ kompreneble estas la Akademio kaj la Lingva Komitato. Neologismo estas nova formo aŭ esprimo, kiun oni povas uzi samtempe kun la malnova formo. Tiu ĉi eble iom post iom fariĝos malmoda, arĥaisma. Neologismo estis ekz. la permeso uzi la „h“ anstataŭ la supersignoj.

D-ro Zamenhof opinias, ke ni havas tro multe da gazetoj. Nove aperanta gazeto ofte malhelpas alian gazeton. Unu gazeto eble povas prosperi, la rivalo malhelpas al ĝi, ili ambaŭ mortas. Tio estas malbona por nia movado. Treege li deziras, ke oni aĉetu kaj legu librojn, ke oni eldonu bonajn verkojn.

Nia literaturo havu veran internacian valoron, oni elektu por la traduko nur bonajn klasikajn librojn. D-ro Zamenhof mem tradukis nur tiajn verkojn. La fabelojn de Andersen li opinias bonegaj, same la rakonton Marta. Pro tio li nun tradukas la biblion; li havas la deziron, ke ankaŭ aliaj religiaj libroj estu tradukotaj, la korano kaj la sanktaj libroj de la budismo. Kompetentuloj traduku ĉi tiujn librojn. D-ro Zamenhof kredas, ke ĉiuj fondintoj de religioj, se ili persone renkontus, premus unu al la alia amike la manon, ĉar ili ja ĉiuj havis unu saman celon: ili volis igi pli bonaj kaj pli feliĉaj la homojn.

Ankaŭ nun ĉiuj celadoj por la bonfarto de la homoj laboras je tiu ĉi komuna direkto, levi, altigi, nobligi la homojn.

„Mi dezirus unuigi por komuna laboro ĉiujn klopodojn kaj entreprenojn, kiuj volas altigi la homan kulturon, por ke unu celado helpu al la alia“, li foje diris. Nia Majstro rigardas vasten, malproksimen, liaj pensoj kaj ideoj superflugas miljarojn, kiel profeto li vidas antaŭ si la estontecon, la senfinan, senliman evolucion de nia gento. Certe ne estas kaprico aŭ partianismo, ke la Esperantistoj tiom adoras la Majstron; efektive ekzistas ia mistera io en lia persono, kiu lin diferencigas de aliaj homoj.

Unu fojon mi havis la feliĉon ion aŭdi el la iama, estinta tempo, el la epoko de la elpensado de nia lingvo; mi estis permesata enrigardi en la spiritan laborejon de la genio. D-ro Zamenhof rakontis, en kia maniero li decidiĝis, ke la internacia lingvo havu artikolon. Li tiam ankoraŭ vizitis la gimnazion. Ĉar multaj lingvoj ne posedas artikolon, li dubis pri la bezono de tiu ĉi vorteto. Eble ĝi estis nenecesa. Pri tio unu sonĝo donis al li decidon. En sonĝo li iafoje staris sur kampo kun kelkaj homoj. La homoj parolis pri ia grava afero, ia malfeliĉo, kiu okazos, se el arbaro, kiun oni vidis en la malproksimeco, elvenos tri ruĝaj knabinoj. La homoj timeme rigardis kaj observadis la arbaron. Subite unu el la homoj vokis: „Jen la tri ruĝaj knabinoj!“ La dormanto vekiĝis kaj nun sciis, ke la artikolo estas necesa kaj utila, la elvoko: „jen la tri ruĝaj knabinoj“ estas alia afero ol: „jen tri ruĝaj knabinoj“.

Tiu ĉi rakonto montris al mi, en kia senlaca maniero la animo de la elpensinto sin okupis pri la problemo. Mi nun riskis demandon. Mi demandis la Majstron, kiam li la unuan fojon parolis kun la patro pri sia ideo. „Estis tiam, kiam mi ankaŭ parolis kun la amikoj, antaŭ ol forlasi la gimnazion.“

„Kaj kion la patro diris?“

„Unue li ĝojis, kun intereso kaj plezuro li aŭdis pri la projekto, mia ideo tre al li plaĉis!“

„Kaj poste?“

„Poste unu amiko al li diris[1], ke tio estis tre danĝera afero, ke ĝi estis la unua signo de frenezo, li estu tre singarda!“ La patro tion komunikis al la filo; la sekvo estis, ke la junulo neniam plu unu vorton parolis pri sia elpensaĵo. Ankaŭ la patro nenion plu diris, li neniam demandis, ĉu sia filo forlasis la projekton. Dum sep jaroj la juna Zamenhof plene silentadis. Sep jaroj da silento kun tiu ĉi ideo en la koro, tio similas al provoj, pri kiuj oni aŭdas en legendoj kaj fabeloj. Stranga afero estis, ke ankaŭ la amikoj de la gimnazio, kiuj ĵuris kunlabori, malaperis kaj silentis; ne unu el ili plu montris intereson.

Ludoviko Zamenhof do studadis la kuracarton kaj silentis, silentadis. La versaĵo: „Mia penso“ estas ekkrio el tiu turmenta epoko. Ĝi rakontas pri vera okazintaĵo. Juna fraŭlino kantis ŝercan kanton pri personoj, kiuj havas „fiksan ideon“, „kastelon sur la glacio“, kiel oni diras en pola lingvo. Ĉe tiu kanto la studento sentis, ke ankaŭ li havis sian „kastelon sur la glacio“, sian „fiksan ideon“. Ho, ĉu ĝi iam veriĝos? Kiu scias? La versaĵo: „Mia penso“ en ĝia nuna formo estas iom malsimila al la unua, origina formo, ĉar Zamenhof en ĉi tiu epoko ankoraŭ prilaboris kaj ŝanĝis la lingvon.

Dum tiuj sep jaroj de silentado la studento Zamenhof aŭdis pri Volapük. Estis en la jaro 1884. Dum du jaroj li vane klopodis por al si havigi lernolibron de tiu ĉi rivala lingvo. Fine li ĝin akiris, tio estis en la jaro 1886. Ni povas imagi, kun kia intereso li ĝin studadis. Li tuj vidis, ke Volapük ne povos esti la lingvo de la estonteco. Ĝi estis konstruita laŭ maniero, kiun li mem projektis, sed poste malelektis. Ĝi dependis de la persono de la elpensinto, ĉiu vorto devis esti kreata, Zamenhof kontraŭe havis la ideon, ke internacia lingvo estu sendependa kaj preta, krom tio facila kaj konforma al vivantaj lingvoj. La ĉefokupado dum la sep jaroj de silentado estis la plimalgrandigado de la gramatiko. Kiel bona artisto li forprenis, eligis ĉion superfluan, nenecesan. La rezultato estis la „Plena lernolibro“, niaj admirindaj 16 reguloj.

Per kiu okazintaĵo nun finiĝis la sepjara silentado? Kiu estis la savinto, la liberiginto? Ĝi estis savintino, fraŭlino Klara Silbernik, nun la kara edzino de la Majstro. En Varsovio, kie ŝi vizitis parencojn, li konatiĝis kun ŝi. Al ŝi li malkaŝis sian misteron, ŝi entuziasme aprobis, neniel ŝi dubis pri la sukceso, nun fine li havis unu disciplon, disciplon fervoran kaj fidelan.

Interese estas aŭdi, kion nun diris sinjoro Silbernik, la patro de la juna fianĉino. Ĉi tiun fojon okazis la malo, kiel ĉe patro Zamenhof. S-ro Silbernik en la unua momento diris: „Tio ja estas frenezaĵo“, sed nur en la unua momento; kiam li pli bone komprenis la artan konstruon de la internacia lingvo, li plene konsentis. La feliĉa fianĉo, nia kara D-ro Ludoviko Zamenhof, nun fariĝis kuracisto. Belan amindan fianĉinon li havis, sed mankis la klientaro. Ankaŭ io alia mankis kaj tute ne estis trovebla: eldonisto por la lernolibro. Vane li klopodis pri tio. Unu, kiu jam promesis presi la broŝureton, poste nuligis la kontrakton. Kion fari? Nenia helpo trovebla! Kiam oni pripensas, kiom da nenecesaj libroj estas presataj, oni miras, ke tia altvalora broŝuro ne trovis eldoniston. La danĝero efektive ekzistis, ke la genia laboro de multaj jaroj estis vana, ke la mondo neniam konatiĝis kun Esperanto. Sed helpo venis. La bopatro Silbernik donis ĉiun bezonatan monhelpon. Tiu ĉi nobla kaj modesta viro neniam dubis pri la boneco de la projekto, li eĉ kuraĝigis la bofilon. Estis bona ŝanco, ke li estis sufiĉe riĉa komercisto; li povis pagi la presiston. D-ro Zamenhof nun eldonis la libron 1887 en rusa kaj pola lingvoj; la duan de Majo li ricevis la cenzuran permeson. Favora okazo estis, ke la cenzuristo estis amiko de la familio, li opiniis, ke la afero estis senkulpa sensencaĵo. La libro do efektive aperis; la feliĉa Doktoro povis donaci ĝin al sia fianĉino, ĝi estis la sola fianĉa donaco, kiun li donis kaj povis doni. Kia valorega donaco! Feliĉa tiu, kiu povas doni tian multvaloran trezoron; ĝi superas ĉiujn diamantojn de la mondo. Tiu ĉi modesta kajero estis kvazaŭ la sorĉa ŝlosilo por la estonta vivo de la juna gefianĉa paro.

La 9a de Aŭgusto estis la edziĝa tago. Kaj en la sama jaro, en kiu gesinjoroj Zamenhof festos sian arĝentan edziĝotagon, ankaŭ Esperanto havos sian 25jaran jubileon. Kia feliĉa koincido!

La junaj geedzoj loĝis en Varsovio, sen kliento kaj preskaŭ sen pano. D-ro Zamenhof havis sufiĉe da tempo por la forsendado de sia lernolibro. La tutan tagon li sidis serĉante adresojn, al kiuj li senpage forsendis la „Plenan lernolibron“, enhavantan folietojn subskribotajn de aprobantoj. Alian laboron li ja ne havis, ĉar malsanuloj obstine ne venis.

Sed venis folietoj, iom post iom alvenis 1500 aprobaj subskriboj. Kvankam tio ne estis miliono, ĝi tamen estis sufiĉa granda nombro; ni povas imagi, ke ĉiu folieto alvenanta tre ĝojigis la junajn geedzojn. Aperis ankaŭ la filo, por plenigi la feliĉon.

Sed ĉar la klientaro neniel venis, D-ro Zamenhof forlasis Varsovion por serĉi laboron kaj panon en malgranda sudrusa urbo. Sinjorino Zamenhof dume loĝis en la patra domo en Grodno en Rusujo; tie la filino naskiĝis. Sed la klopodo de la Doktoro estis vana; ankaŭ en la suda urbeto laboro ne estis trovebla. La vintro malebligis la revenon al la hejmo; li devis atendi la printempon. Dum kelka tempo la tuta familio loĝis en Grodno, nur post kelkaj jaroj ĝi revenis al Varsovio kaj per la helpo de patro Silbernik fine sukcesis.

Samtempe Esperanto ĉiam okupis la doktoron.

Kun granda ĝojo la unuaj kunlaborantoj estis akceptataj de la danka kaj modesta elpensinto, varman kaj sinceran memoron li konservas al tiuj unuaj helpintoj; kun profunda doloro li bedaŭris la tro fruan morton de Einstein en la jaro 1890.

Sed ankaŭ gravaj zorgoj por Esperanto komenciĝis. Preskaŭ ĉiu Esperantisto proponis iun ajn ŝanĝon aŭ plibonigon, kompreneble ne ĉiam la samajn. Por fini la multajn turmentojn D-ro Zamenhof en la jaro 1894 mem proponis kelkajn ne tro grandajn ŝanĝojn, certe kun malĝoja koro. Li tiam estis mem redaktoro de la unua en Nürnberg aperinta gazeto „La Esperantisto“. Estis do facile, aranĝi voĉdonadon per tiu ĉi gazeto. La rezultato estas konata: 157 Esperantistoj voĉdonis kontraŭ ŝanĝoj, 105 por ili.

Nun komenciĝis la florado de Esperanto.

Sed ne tuj, ĉar jam en la sekvanta jaro nova malfeliĉo okazis: La grafo Leo Tolstoj skribis du artikolojn por la gazeto „La Esperantisto.“ Post la dua artikolo la gazeto estis malpermesata en Rusujo. Ĉar ĝi havis en tiu ĉi lando la plej multajn abonantojn, ĝi devis ĉesi. La gazeto baldaŭ reaperis sub la nomo „Lingvo Internacia“ en Upsala, ĝi migris al Budapest, kie Lengyel estis la redaktoro, nun ĝi aperas en Parizo, redaktata de la sinjoroj Cart, Corret kaj Lengyel.

Malgraŭ tiu ĉi malfacilaĵo oni povas konstati, ke de la decida jaro 1894 la vera surpriza venko de Esperanto sin montris. Kia ĝojo por la Majstro kaj la kara Majstrino, precipe ankaŭ por la senlace helpema patro Silbernik, kiu feliĉe ankoraŭ postvivis la unuan kongreson en Boulogne-sur-Mer.

Kun granda emocio gesinjoroj Zamenhof antaŭvidis ĉi tiun unuan kongreson. Ĝi estos la provo, ĉu Esperanto efektive taŭgos kiel internacia lingvo, ĝi estos la pruvo, ke la problemo estis solvita, la kongreso estos la kronado de la verko, la atesto de la definitiva venko.

Sed denove grava obstaklo baris la vojon; okazis io, kiu preskaŭ malebligis la partoprenon de la Majstro en la kongreso. La rusa-japana milito ekkomenciĝis, oni volis sendi nian Doktoron Zamenhof en la militon. Li ja estis kuracisto kaj oni bezonis multajn manojn dum la sangaj aferoj. Pro la esplorado de lia sano, li estis devigata estadi unu semajnon en malsanulejo. Oni lin opiniis tro delikata pro lia kormalsano; li estis liberigita de la milita servo. Ĉiujn liajn fratojn oni forsendis al la batalkampoj.

La Gemajstroj do veturis Bulonjon, post 18jara edziĝo la unua granda komuna vojaĝo! Kaj nun okazis tre feliĉa koincido: la 9a de Aŭgusto, la dato de la fama Bulonja deklaracio estis la edziĝotago de gesinjoroj Zamenhof. Neforgesebla bela tago, ĝojiga rekompenco post maldolĉaj, akraj spertoj!

La Bulonja kongreso estis la unua granda sukceso, la unua paŝo en la granda publika vivo. Kaj nun, post nur kvin jaroj, ni jam traveturis la oceanon, nia standardo estis vidata en la lando de la libereco kaj de la energio. Nia Majstro, malgraŭ sia delikata, neforta korpo riskis la longan, lacigan vojaĝon, li nun denove laboras por sia familio kaj por nia komuna granda ideo. Ni helpu al li per nia tuta forto, energia laboro, ĝis ni por ĉiam atingis la celon. Vivu Esperanto!
Marie Hankel.

Piednotoj redakti

  1. D-ro Zamenhof preferas meti la mallongan vorton antaŭe.


 
La teksto estas publika havaĵo (public domain). Detaloj pri la licenco troviĝas ĉe la paĝo de la aŭtoro: Marie Hankel.