Verkoj de FeZ/Blindulino

BLINDULINO.
Donacita de la aŭtoro al U. A. B. E.

… Kian valoron havas la okulo,
Se blinda, surda estas nia kor’?…

I.

Sinjoro Riĉ estis posedanto de granda brandfarejo, en urbeto X. Multaj laboristoj obligadis lian kapitalon, kiu ariĝadis en grandaj, preskaŭ senfundaj trezorejoj. Sed oni ne amis la riĉulon.

Estas homoj, kiuj ne altiras homan koron. La riĉulo, gajninte la sorton, perdis ie dumvoje sian koron. Kaj ne nur la koron. Li perdis ankaŭ la klarecon de sia vido. Liaj antaŭaj nebonkoraj konatuloj, precipe la familianoj, diris, ke li blindiĝas: li ne rekonas, kion li rekoni ne deziras. Precipe lia frato Malriĉ kun la bofratino Finjo estis ekster la sfero de lia vido. Ili estis turmento de lia vivo. Kun legio da etaj infanoj ili ofte invadis la riĉulon, malpurigante la luksajn tapiŝojn de l’ palaca marmora ŝtuparo.

Sinjoro Riĉ eĉ proponis al sia frato transloĝiĝon en alian urbon. Li eĉ donis al li tiucele sufiĉan monon, sed la frato prenis la monon kaj restis, kie li estis. Ribeligis lin lia edzino Finjo:

— Por kies bono ni translokiĝu? Ĉu ĉar tiu ĉi »blindulo«, via kara fraĉjo, volas nepre malaperigi la malagrablan vivan monumenton de sia ne tro malproksima pasinteco? Kontraŭe — vi iru ofte al li kaj premu liajn kalojn — li ne forgesu pri viaj 13 infanoj, liaj nevoj.

Paceme kaj obeeme la edzo iradis ĉiam pli ofte al sia riĉiĝinta frato. La palaca servantaro havis severan ordonon ne enlasi la malriĉulon en la palacon. Sed Malriĉ estis neforigebla. Li atendadis ofte la fraton sur la vojo, kie la riĉulo faradis sian ĉiutagan matenan promenadon.

Bonan tagon, kara fraĉjo! — vokis li humile, demetante la ĉapelon kaj surpaŝante liajn piedojn.

— Aj… aj!… fripono!… se vi estas blinda, aĉetu okulvitrojn.

— Jen la malfeliĉo, ke mi ne havas monon por ilin aĉeti!… Sed vi, fraĉjo, havas grandajn amerikajn okulvitrojn kaj tamen min ne vidas! Nu, kion do helpas la okulvitroj?… Se vi volas liberiĝi de mi, donu iom por miaj 13½ infanoj.

— Kanajlo!… vi ne havas panon por 13 infanoj kaj malfeliĉigas la 14-an?!…

— Ne mi — Dio estas kulpa. Li benas min kaj mi ne rajtas ribeli kontraŭ Li. Sinjoro Dio bone scias, kion Li faras. Se Li ne ekspedus de tempo al tempo certan kvanton da infanoi teren, Li havus en ĉielo tian kvikon, ke Li mem el tie devus forkuri. Riĉuloj ja ne volas infanojn, do al kiu doni ilin? Al malriĉuloj. lli ne havas monon, havu ili infanojn! Jen estas saĝa dispono de Dio.

Riĉulo ĵetis al la trudemulo kelkan sumon kaj forkuris.

Bonan okupon mi havas — diris al si mem Malriĉ, revenante hejmen kun mono kaj kun kontuzoj sub okulo, kiujn ĉiam aldonadis al li la palacaj lakeoj. — Se mi povus ankaŭ monigi la kontuzojn, mi tuj aĉetus aŭtomobilon kaj veturus al mia kara fraĉjo ĉiutage… Profitega negoco!…

II.

Inter la 13 infanoj de gesinjoroj Malriĉ estis unu plej aĝa, 18-jara Sonjo. Pala, malforta, neparolema kaj tre sentemanima, estis ŝi zorgo de ĉiuj domanoj. Sonjo ne ĉiam estis tia. Antaŭ kvin jaroj, kiam ŝi laboris en brandfarejo de sinjoro grafo, ŝi estis unu el plej gajaj kaj petolemaj knabinoj.

Ŝia onklo (tiama sinjoro Malriĉ) estis malriĉa makleristo de la grafo. Ili ĉiuj kune loĝis en vilaĝa dometo proksime de l’ grafa somer-palaco. La onklo Malriĉ tre amis Sonjon kaj ofte alportadis al ŝi de l’ palaco kukojn kaj bombonojn.

Kiam la kaprica sorto malriĉigis la grafon kaj samtempe ekfavoris lian makleriston, la brandfarejo transiris en la posedon de ŝia onklo. La onklo ŝanĝis sian nomon, forĵetinte de ĝi la nedecan sufikson »mal« kaj ekloĝis en la palaco.

Kelkajn monatojn poste malfeliĉa akcidento blindigis la etan Sonjon. Ŝi estis devigita ĉesigi la laboron en la brandfarejo. De tiu tempo ŝia vivo kvazaŭ haltis sur unu loko, malantaŭ kameno, kie ŝi pasigadis la tutajn tagojn, apatia je ĉio kaj je ĉiu. Iom post iom mildiĝadis en ŝi la korpremo, kaj ŝi de tempo al tempo eliradis el sia loko por ekspiri la vivon. Tre dolorigaj estis por ŝi la rilatoj inter la onklo kaj ŝiaj gepatroj. Malesperiga estas la malriĉeco, sed kiom pli abomena — la homa malkompatemo! Sonjo multe suferis pro oftaj malbenoj kaj plendoj de sia patrino kontraŭ la riĉa bofrato.

— Ho, se mi ne estus blinda! — sopiris Sonjo.

III.

Dume en la palacon enŝteliĝis ia malbona malsano. Neniu sciis, kia ĝi estas, ĉar la palaca kuracisto fermigis al ĉiuj la buŝojn. Je ĉiuj demandoj oni respondis, ke s-ro Riĉ malsaniĝis je la stomako. Sed la sekreteco, per kiu oni penis ŝirmi la veron, havis malan efikon. Disvastiĝis famo, ke en la palaco kaŝiĝis pesto aŭ ĥolero.

Teruro fortimigis ĉiujn palacanojn. Eĉ la vojon alpalacan oni evitadis, kiel infektitan. La restinta tie sola maljuna palacestro anoncis, ke estas serĉata flegisto por bona pago. Sed nenie troviĝis volontulo: ĉiu timis riski la vivon. La pago ĉiuhore obliĝadis. Jen atingis sumon de 5 dolaroj potage.

En la domo de gesinjoroj Malriĉ la tento de 5 dolaroj faris inferon. Sinjoro Malriĉ volis iri en la palacon, sed lia edzino ne permesis.

— Kiu nutros viajn 13 infanojn, se vi — gardu Dio! — infektiĝos kaj mortos, he?…

— Se mi mortos, vi havos monon, kaj Dio vin zorgos.

— Ne Dio, sed vi estas mia edzo! Vi ne iros tien eĉ por miliono.

— Nu, eĉ por duonmiliono mi tuj forkurus tien…

— Vi ne iros al tiu ĉi blindulo, kiu ne rekonas sian fraton!!… — kriis la malpacema Finjo.

— Sed tamen li estas mia frato…

— Via frato?!… de kiam li fariĝis via »kara frato«? He?… ĉu de tempo kiam li blindiĝis kaj ne rekonas vin obstine?

— Do kiu flegos lin, se ĉiuj rifuzos?

— Dio… — diris mallaŭte Sonjo.

— Dio?!… diablo lin flegu!!… — furiozis Finjo.

IV.

En la palaco regis kvazaŭ funebro. La malsano iradis grandpaŝe antaŭen. Oni anoncadis ĉiel kaj ĉie, promesante grandegajn sumojn, sed vane…

Bezona estis nur unu nokto de ies nelacigebla disfrotado de l’ korpo por malebligi la finatakon de la morto kaj savi la riĉulon.

Ĉirkaŭ la vespero oni proklamis, ke sinjoro Riĉ solene ĵuris ekfeliĉigi la tutan malriĉularon de l’ urbeto, se li saniĝos. Kiu havas koron aŭ eĉ fajreron en ĝi, ne preterlasu la okazon feliĉigi la malriĉularon.

Sinjoro Malriĉ batalis kun si. Fine li elŝteliĝis el sia domo kaj forkuris al la palaco. Sed granda estis lia miro kaj disreviĝo, kiam oni ne akceptis lian oferton. Iu jam anoncis sin kaj jam laboras ĉe la lito de l’ malsanulo.

Kiam li malgaja revenis hejmen kaj rakontis pri sia malsukceso, Finjo furioziĝis.

— Vi pensis, ke oni atendos je vi, aŭ eble venigos vin tien en kaleŝo, he?

— Mi ja ĉiam volis, sed vi…?!… — ekmiris Malriĉ.

— Volis, volis!… vi ĉiam nur volas!…

Sed furiozo kaj malespero de Finjo eksplodis, kiam ĉe la vespermanĝo oni ne povis trovi Sonjon.

Oni serĉadis, vokadis — vane! nenie ŝi estis.

Unu najbarino diris, ke ŝi vidis la blindulinon sur la vojo al la palaco.

— Ho, mi malfeliĉa!… ŝi iris tien!… Kuru!… flugu!… ĉiuj!… ĉien!… rapide!… ne staru kun malfermita buŝo!…

Oni kuris, flugis, sed nenio helpis.

Sonjo estis jam en la palaco. Oni komence ne volis enlasi ŝin.

— Kiu vi estas, kian helpon vi povas doni al la malsanulo?

— Mi estas tiu, kiu venis — respondis lakone la blindulino. Ŝia energia tono senarmigis la palacestron. Li enkondukis ŝin en la ĉambron de la malsanulo.

Sonjo tuj komencis labori laŭ indikoj de l’ kuracisto. Ia freŝa, gajiga ekblovo eksentiĝis en la ĉambro. La apatia, duonviva paciento iomete reviviĝis. Eta espero eniris en lian koron.

— Eble?… — pensis lia malforta cerbo — Dio ne punos min kaj savos pere de tiu ĉi bravulino?

Liaj lacaj okuloj fermetiĝis. Ekŝajnis al li, ke li kun granda aro da viktimoj de l’ morto iras puŝata sur iu stranga, larĝa nekonata vojo. Fine ili haltas ĉe iu granda pordego. Grizhara longbarbulo gardas la enirejon. Oni eniras po unu. Jen la vico estas lia.

— Kion vi havas malantaŭ vi en la manoj? — demandas la longbarbulo.

— Mi… mi… mian monon — treme respondas li.

— Lasu la paketon, forĵetu ĝin! Nenio estas kunprenebla en la Postmondon.

— Sed ĝi ja estas mia tutviva laboro…

— Sufiĉe! Vi ĝuis vian monon dumvive. Nun ĝi estas nebezona.

La riĉulo provas enŝovi en manon de la pordisto grandan sumon.

— Nenia koruptumo! Forĵetu la paketon tuj, aŭ mi ĝin perforte forprenos de vi!

La riĉulo ekbaraktis kaj — vekiĝis. Jam tagiĝis. Ĉe la lito staris la kuracisto, palpante la pulson de l’ paciento.

— Mi gratulas vin, sinjoro. Vi estas savita. Tiu ĉi bravulino forportis la morton.

La riĉulo larme ekkisis la manetojn de Sonjo.

— Kion vi postulas de mi, kara infano? — demandis li Sonjon.

— Vi ĵuris, onklo…

Ekĝojis la malriĉularo, ĉar sinjoro Riĉ kune kun la sano regajnis la koron kaj vidon…

»Esperanto Ligilo«, aprilo 1929.