Verkoj de FeZ/Cigno, kankro kaj ezoko

CIGNO, KANKRO KAJ EZOKO.
(laŭ la rusa fablislo Krilov.)

Survoje ie, forlasita
De veturisto senkonsila,
Plena de ŝarĝo kaj klinita,
Staris en marĉo-veturilo.
Kun bonideo tien venis
La cigno, kankro kaj ezoko,
Kaj veturilon entreprenis
Puŝi triope de la loko.
Junginte sin al veturilo,
La eksterordinara trio
Kun entuziasmokula brilo
Gaje moviĝis kun ekkrio.
Alten direktas sin la cigno,
La kankro malantaŭen iras,
Kaj la ezoko kun fiŝdigno
En akvon veturilon tiras.
Pasis en fortostreĉo horoj,
Pasis la fortoj kaj fervoro,
Ŝvitis la cigno, kankr’, ezoko…
Kaj veturilo staris sur loko.
Same en vivo ofte estas
Kiam — pasas ministroj kaj
oficistoj restas…

»Pola Esperantisto«, Nr. 12. 1930.