Verkoj de FeZ/En la festo de infano

EN LA FESTO DE INFANO.
Anjo Kromulino.
(Rakonto pri infano en orfodomo.)
Kiu la orfan sekigas larmon,
Havos post morto ĉielan varmon.

Anjo venis en la mondon nedezirite, senpermese, kvazaŭ sen bileto — tute nebezone. Patro ŝia iel malaperis, la patrino, doninte al ŝi la vivon, mortis, eĉ ne ekvidinte sian infanon. Kion fari kun la infano? Oni ja ne dronigos ĝin, oni devas ja iel prizorgi la orfon.

Post kelkaj tagoj de vagado tra diversaj oficejoj, la infano, registrita sub la nomo Anjo Kromulino, estis lokita en urba orfodomo. Tie komenciĝis la sorto ŝia orfa… Trijara infano, Anjo Kromulino, komencis sperti la kromecon de sia vivo.

Tiun ĉi konscion vekis en la infano ne la vivkondiĉoj en la orfodomo — ili ne estis riproĉindaj — sed Anjo heredis de sia patrino grandan sentemon kaj inklinon al soleco.

— Anjo malsaĝulino! — nomadis ŝin gekamaradoj de la domo.

Tiun ĉi kromnomon Anjo heredis laŭdire de sia patrino. Oni rakontas, ke la patrino ankaŭ estis malsaĝa. Ŝi ne volis edzigi riĉan maljunan mueliston, kiun svatis al ŝi la gepatroj. Ŝi preferis junan studenton, filon de la vilaĝa makleristo.

Nu, kaj tiel plu…

Anjo efektive estis infano stranga. Enpensiĝema, ne parolema, ŝi havis ĉiam okulojn fiksitajn en malplenon, orelojn kvazaŭ aŭskultantajn ies misterajn voĉojn. Ne partoprenadis en amuzoj de siaj kamaradoj, preferante solece revi en angulo.

— Anjo — fiksokulo, amindumas en angulo!… mokadis ŝin la infanoj. Sed Anjo ne respondis, ne plendis. Eble ŝi sentis, ke ne por ŝi estas sort’ alia, pli radia.

Dekjaran oni ŝin translokis en la instituton por duonidiotoj.

Tie ŝi sentis sin pli bone. Neniu mokis ŝin, neniu incitis. Ŝi ricevis propran florbedon en la instituta ĝardeno. Preskaŭ tutan tagon Anjo pasigis tie ĝoje fosante, plantante florojn kaj alportante ilin naskiĝantajn kvazaŭ etajn infanojn. De tempo al tempo ŝi faladis en melankolion. Tiam ŝi nek manĝis, nek parolis, nur enkaŝita en sia angulo, sopiris kaj ploretis. Neniu sciis, neniu komprenis la kialon.

Proksimiĝadis la »Festo de infano«… La socio preparadis sin al tiu ĉi granda tradicia soleno. Laŭ la ĝenerala porinfana deklaracio »infanoj estas regontoj de la mondo, por ili do niaj penoj, nia amo kaj zorgo. Al senhejmaj, malriĉaj oni devas redoni la rajton de l’ vivo, rajton de l’ ĝojo, rajton de l’ infano. Krei por orfoj la sunbazojn en malluma dezerto de ilia mizero… k. t. p., k. t. p.«

En la antaŭtago de la festo la konduto de Anjo atingis la punkton kulminan de strangeco. En ŝia animo iĝadis io, kio plenrege kaptis ŝin kaj kvazaŭ forportis en mondon de mistero… Vespere ŝi longe ne povis ekdormi. Fine antaŭ la noktomezo ŝi endormiĝis. Ŝia dormo estis peza, maltrankvila. Anjo ĝemadis, parolis al iu, jen ridetante, jen plorante… Frumatene ŝi vekiĝis kun granda ploro.

— Anjo, kial vi ploras, kion vi sonĝis?

Sed Anjo ne respondis. Ŝi obstiniĝis kaj senkonsole ploris.

— Freneza infano! — oni veadis kaj sendis ŝin en la psikologian esplorinstituton. Tie longe manovradis bonkora doktorino ĝis ŝi sukcesis gajni plenan fidon de Anjo.

Jen kion rakontis la infano.

— Tuj kiam mi ekdormis, aperis antaŭ mi mia patrino kun iu blanka virino. Ili kunplektis la manojn super mia kapo kaj ridetis al mi… Mia patrino baldaŭ malaperis. Restis nur ŝi, la blankulino. Mi volis ekkrii, sed ŝi metis siajn du fingrojn sur mian buŝon kaj diris:

— Trankviliĝu!…

Mi tuj trankviliĝis. Poste ŝi kuŝigis sian manon sur mian koron kaj longe, longe rigardis min. Mi scias, vi ridos kiam mi rakontos, kio okazis plue. — De ŝia ektuŝo koro mia komencis malfermiĝadi. Komence iomete, poste ĉiam pliiĝis, fine ĝi malfermiĝis tute larĝe. La blankulino enrigardis ĝin atente kaj profunde. Mi sentis tiam, ke en mian koron eniras iu venteto, varma, freŝa. Estis same, kiam oni dumvintre staras en frosta koridoro, kaj subite iu malfermas la pordon de varma ĉambro. Tiel agrable, tiel bone!… Fine la blankulino glatis miajn harojn kaj diris:

— Vi havas koron, infano, junan, varman… Kial vi tenas ĝin ĉiam fermite?

Mi ekploris… Ŝi tuŝis miajn okulojn delikate, kiel faris mia patrino, kun kiu mi ofte interparolas en mia anguleto. Kaj mi respondis al la blanka sinjorino:

— Mi havas koron… Orfo ĝi estas, same kiel mi sola en la mondo. Neniu ĝis nun rigardis tiel en ĝin. Vi, la unua, vi la sola. Diru, kiu vi estas, mi volas iri kun vi…

Sed la blankulino ekbalancis la kapon.

— Mi estas tiu, kiu jam ne vivas. Mi estas bona spirito de malriĉaj infanoj. Al ili mi ŝuldas mian savon. Kiam mi antaŭ jaroj enkorpiĝis kaj ekstaris antaŭ la juĝo supera, oni demandis min, kion mi faris sur la tero. Ĉar mi ne sciis doni klaran respondon, oni sendis anĝelon por informiĝi sur la tero. La anĝelo revenis kaj diris:

— Ŝi amis malgajajn infanojn kaj infanoj amis ŝin.

Dank’ al tio mi ricevis verdikton favoran. Kaj jen mi vagas tra la mondo kiel blanka spirito, portante al malriĉaj, senhejmaj infanoj ĝojon, kaj al la bonstataj homoj la instruon, ke oni devas rigardi en korojn de orfoj, se oni volas gajni iliajn korojn.

Mi volis kisi ŝian manon, sed ŝi malaperis.

Kiam Anjo finis sian rakonton, ŝi alpremis sin al la doktorino kaj, plorante, kaŝis la vizaĝon en ŝiaj malfermitaj brakoj…

— Anjo malfeliĉa! — kortuŝe diris la doktorino. — Vi tute ne estas malsana. Ne vi la unua, ne vi la lasta. Ne ploru, tiu ĉi blankulino vivas. Venu kun mi, mi estos via patrino…

Tio estis granda tago de infano, festo kaj feliĉo de Anjo. Tio estis ankaŭ granda tago de patrino.